LingvoVENEZUELORevivigi indiĝenajn lingvojnMultaj indiĝenaj lingvoj de Venezuelo estas minacataj aŭ sin trovas en grava danĝero de formorto. La du lingvaj familioj kun la plej granda nombro da idiomoj kaj da parolantoj estas aktuale la araŭaka kaj la kariba. Laŭ donitaĵoj haveblaj danke al la lasta indiĝena censo (okazinta en 1992) kaj la ĝenerala censo de loĝantaro kaj loĝejoj de 2001, minimume 70 indiĝenaj lingvoj estas parolataj en Venezuelo. La familio araŭaka inkluzivas la jenajn lingvojn: Anu (kun nekonata nombro da parolantoj), Kuripako (2019), Lokono (140), Ŭarekena (199), Ŭajuu (119 000). Ŭajuu estas la indiĝena lingvo plej atestata en Venezuelo, ĉefe en la okcidenta regiono (en la subŝtato Zulia kaj en la kolombia departemento La Guajira). La familio kariba inkluzivas la jenajn lingvojn: Akaŭajo (644 parolantoj laŭ la lasta nombrado), Karino (4450), Pemo (30 000), Jekŭana (5200) kaj Jukpa (3285). Inter la aliaj familioj estas la sekvaj.
SindevigoTiuj lingvoj estis iam nekonataj kaj nekompreneblaj por la cetera venezuela popolo, sed inter la 17a kaj la 20a jarcentoj pluraj homoj malkovris kaj klopodis kompreni ilin, ilian strukturon, ilian gramatikon, eĉ ilian fonetikon, por krei dulingvajn vortarojn kaj pli bone kompreni la lokajn minoritatajn popolojn. Kvankam ili estas en diversaj regionoj de Venezuelo, la plej granda nombro da indiĝenoj loĝas en la subŝtatoj Zulia, Delta Amacuro kaj Amazonas. Tie la plimulto de ili ankoraŭ konservas la proprajn kulturon, lingvon kaj kutimojn. Antaŭ nelonge la nacia instituto pri indiĝenaj lingvoj kreis apartan komisionon por revigligi indiĝenajn lingvojn. En la okcidenta regiono de Venezuelo, en la subŝtato Zulia, estas kreita konsilio, kies celo estas antaŭenigi, disvastigi kaj revigligi la indiĝenajn lingvojn de la areoj. Dum reta kunveno reprezentantoj de la urboj, kie loĝas indiĝenaj popoloj en la regiono (Ŭajuu, Añú, Jukpa, Barí kaj Japreria), sin devigis defendi kaj protekti siajn gepatrajn lingvojn. Ĉi tiu iniciato estas subtenata de la landa prezidento Nicolás Maduro. Ĉi tiu registara subteno faciligos la institucian laboron en la diversaj teritorioj, kie loĝas familioj de praa origino. La ĉefa celo de tiu komisiono estas eviti la malaperon de tiuj minoritataj idiomoj kaj tiamaniere plifortigi lokajn kulturojn.
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
|