Moderna vivoMILITO EN UKRAINIOĈesigu tuj la pafadon!Pli ol ok monatojn post la komenciĝo de la milito en Ukrainio, la 5a de novembro 2022 estis memorinda tago por italaj kaj eŭropaj subtenantoj de paco. „Ĉesigu tuj la pafadon!” estis la slogano de la amasa manifestacio, kiu okazis en Romo favore al la postuloj de tuja ĉesigo de la milito en Ukrainio, plena nuklea malarmado kaj tujaj internaciaj diplomatiaj intervenoj rilate al la milito. La manifestacioKun firma kondamno al la invado kaj al tiuj regadsistemoj, kiuj metas armilojn kaj profiton antaŭ ĉion celantan atingi internacian pacon, pli ol 150 000 homoj trairis Romon ĝis la placo Sankta Johano, kie pluraj politikistoj, asocioj kaj laikaj organizaĵoj esprimis sian subtenon al la ukraina popolo. La amaso de viroj, virinoj, studentoj, laboristoj, junuloj kaj aktivuloj el la tuta civila socio estis la plej granda porpaca manifestacio okazinta dum multaj jaroj en Italio. La homoj venis el diversaj asocioj, pacforumoj, volontulaj institucioj, societoj kaj movadoj, kiuj – sen politikaj preferoj – postulis strebojn por atingi interkonsenton ĉesigi la militon kaj la perdadon de homaj vivoj, kies kvanto tagon post tago pligrandiĝas. Laŭ Eŭropa Unio ĝis novembro 2022 pli ol 100 000 personoj estas mortigitaj kaj vunditaj, kune kun 86 000 rusiaj soldatoj, laŭ la taksadoj de la ukraina ministro pri defendo. Itala sintenoLaŭ deklaroj de Rete Italiana Pace e Disarmo (Itala Reto pri Paco kaj Malarmado) 1 tiun ĉi militon „ni devas tuj ĉesigi. Ne plu estu suferoj. Italio, Eŭropa Unio, la membroŝtatoj kaj Unuiĝintaj Nacioj devas surpreni la respondecon de intertraktado”. Tiu movado klare pruvas la italan senton pri la milito: 53,2 % de la italoj nuntempe estas kontraŭaj al la daŭrigo de la milito kaj al la sendado de armiloj. Pro tio la manifestacio fariĝis postula platformo, por ke la institucioj konsideru la proponojn rilate al diplomatia solvo kaj al la sufero de la ukraina popolo, kaj kontraŭ la pliiĝo de la militelspezoj en Italio kaj en Eŭropo. Ne nur en RomoOkazis manifestacioj ankaŭ en 100 aliaj italaj urboj. Notinda kvanto da partoprenantoj venis el la Eŭropa Parlamento en Strasburgo, kie 17 italaj parlamentanoj redaktis dokumenton subtene al la temoj de la movado. „Ni estas konvinkitaj, ke estas necesa pli granda ĉefrolado de Eŭropa Unio por atingi solvojn, kaj pro tio ni do venos surstraten kaj el ĉi tiu placo aŭdigos nian voĉon al la eŭropa parlamento”, asertis la deputitoj. Aliĝo de elstaruloj„La konkurenca logiko de la ekonomia merkato estas nur antaŭaĵo de tiu antagonismo inter venkintoj kaj venkitoj, inter agresintoj kaj agresitoj, kiun oni nomas milito”, diris la pastro Luigi Ciotti, renoma itala presbitero, aktivulo kaj fondinto de Asocio Libera, kiu de la jaro 1995 okupiĝas pri la defendo de rajtoj, socia egaleco kaj justeco kontraŭ organizita krimado kaj subaĉetado. En la placo Sankta Johano multaj aliaj famuloj aliĝis al la manifestacio, kies rolantoj eniĝis en la koncentriĝon organizitan de la anoj de Europe for Peace (Eŭropo por paco), kies deklaro alvokas al interkonsento. Ĝi priraportas ankaŭ la kontraŭdirojn ekzistantajn en ekonomia kaj politika sistemo, kiuj estigas bazojn por militoj en la tuta mondo kaj maljustecon. Temoj celitajEn la diverseca etoso, kiu regas en ĉiuj spacoj de la itala socio, la tuta tago estis plena de esprimoj favoraj al novaj agadlinioj por alfronti la gravajn temojn de nia jarcento – kiel la rilatoj inter malriĉeco, rajtoj kaj milito –, proponi ŝanĝojn en la politikoj pri internacia kunlaborado kaj ankaŭ atingi, ke Ukrainio ne plu estu batalkampo en la koro de Eŭropo. 1. Itala Reto pri Paco kaj Malarmado naskiĝis la 21an de septembro 2020 el la unuiĝo de du historiaj korpoj de la itala pacisma kaj senarmigaj movadoj Paca Reto (fondita en 2014) kaj Itala Reto pri Malarmado (fondita en 2004).
Tommaso MELACOTTE
korespondanto de MONATO en Italio
Tommaso MELACOTTE (1997) estas universitata studento kaj ĵurnalisto, kiu kunlaboras kun lokaj gazetoj kaj asocioj.
|