Moderna vivoDUA MONDMILITOPollando postulas kompenson de GermanioLa 8an de majo 1945 senkondiĉe kapitulacis Germana Regno, kaj finiĝis la dua mondmilito en Eŭropo. De tiu tempo pasis jam pli ol 77 jaroj, sed la 3an de oktobro 2022 la pola ministro pri eksterlandaj aferoj, Zbigniew Rau [zbignjev raŭ] subskribis kaj sendis oficialan diplomatian noton al la registaro de Federacia Respubliko Germanio postulantan 6221 milionojn da zlotoj (ĉirkaŭ 1325 milionojn da eŭroj) kiel kompenson pro materiaj kaj ne-materiaj damaĝoj faritaj de Germanio al Pollando dum la dua mondmilito. DemarŝojJam kelkajn jarojn post la milito estis faritaj juraj paŝoj. En 1953 la pola registaro, tiam dependanta de Sovetio, unuflanke deklaris (ĉu ĝi fakte laŭleĝe kaj efike tion decidis estas polemika afero), ke Pollando rezignas la kompenson donotan de Orienta Germanio. Tio estas la ĉefa argumento, sur kiu bazas sian pozicion la nuntempa registaro de Germanio. Pollando jam faris la decidon, kaj laŭ internacia juro ĝi ne povas simple ŝanĝi ĝin. Mondmilitaj damaĝojLa parlamenta grupo okupiĝanta pri la kalkulado preparis raporton, kie konstateblas, ke Germanio kulpas pri la morto de 5 219 000 polaj civitanoj (ĉirkaŭ 15 % de la civitanaro antaŭmilita) kaj la detruo de materialoj kun valoro de 797,4 miliardoj da zlotoj (ĉ. 170 miliardoj da eŭroj). Pollando fakte estas inter la landoj, kiuj plej multe perdis dum la milito, precipe pro tio, ke ĝin – kiel la slavan landon kun la plej granda kvanto de judoj en Eŭropo – volis ekstermi la okupacia registaro. Sintenoj ambaŭflankajKial la diplomatia noto estis sendita post tiom da jaroj? Ne estas certeco pri tio, sed anoj de la reganta partio Prawo i Sprawiedliwość (Juro kaj justeco) estas konvinkitaj, ke maljusteco neniam malaktualiĝas, kaj neniu antaŭa registaro decidis fari ion ajn seriozan por respekti la rajtojn, kiuj (eble) decas por Pollando. La temo ne estas nova en la publika debato, ĉar la nunaj registaranoj menciis ĝin unue en 2017, kaj ĝi fojfoje revenadis kiel bumerango. La novaĵo estas tio, ke kelkajn semajnojn antaŭ la sendo de la noto la opoziciantoj ŝanĝis sian sintenon pri la afero. Pli frue ili taksis ĝin malalte kaj eĉ primokis la temon kiel malseriozan, ĉar estis klare, ke registaranoj kaj opoziciantoj ne havas dubojn pri tio, ke Germanio ja rifuzos pagi. La ŝanĝon oni eble povas atribui al la perspektivo pri oficiala diplomatia agado de la registaro kaj al la socia emo pri kompenso. Germanio respondis al la noto per deklaro de la ministrino pri eksterlandaj aferoj, Annalena Baerbock, ke la federacia registaro opinias la aferon fermita. La ministro Rau diris, ke tia respondo ne estas la fino sed la komenco de la – eble longa – vojo al havigo de kompenso.
Dawid KOZUB
Pollando
Dawid KOZUB estas studento de juro kaj komisiito pri internacia kunlaborado de la Skoltisma Asocio Pola en distrikto Krzeszowice.
|