MedioENERGIONovaj sunpaneloj sen PFASLa fotovoltaan ĉelon inventis Charles Fritts jam en 1883. Tamen nur ekde la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento multobliĝis sunpaneloj kun tiaj ĉeloj. La plej grava produktanto estas nun Ĉinio. La sunpaneloj, kiujn oni produktis ĝis nun, estas kunmetaĵoj de vitro, silicio, kupro kaj aluminio. Kaj ĉirkaŭ la panelo troviĝas polimera substanco, kiu bedaŭrinde enhavas iom da perfluoralkilaj kaj polifluoralkilaj substancoj (PFAS), pri kiuj oni suspektas, ke ili damaĝas la sanon, se liberigitaj en la medion. Malavantaĝo de la unua generacio de sunpaneloj estas, ke ili malfacile povas esti disigitaj en siajn originajn substancojn. Kaj alia malavantaĝo estas, ke la pezo de sunpanelo povas esti tro granda por iuj tegmentoj, tiel ke oni ne povas profiti de la eblo generi tie energion el sunlumo. BioplastoOni prognozas ĝis la jaro 2040 kreskon de la uzo de la menciitaj sintezaj polimeraj substancoj ĝis la 3,5-oblo de la nuna produktado. Tio povos kaŭzi problemojn. Kruda petrolo ne estas ĉie kaj ĉiam malmultekosta. Tial oni pensas, ke en 2040 40 % de la plastoj estos bioplastoj. Bioplastoj estas formo de stokado de karbondioksido kaj ne kuntrenas la produktadon de PFAS-substancoj dum industriaj procezoj. Tiuj substancoj estas ĉiam pli kontestataj. Se oni produktas nun sunpanelon, dum la produktado formiĝas ankaŭ karbondioksido, 1425 kg CO2/kWp 1. Kaj kion oni faru pri la sunpaneloj ne plu uzataj? En aliaj sektoroj oni strebas al reuzado de produktoj „de la lulilo ĝis la tombo”. Sed tio ne eblas nun. Tiuj pensoj igis kelkajn nederlandajn teknikistojn kaj medio-fakulojn pensi pri alternativa sunpanelo. Ĝi estu facile disigebla en siajn partojn, kaj la polimeroj estu facile reuzeblaj. La pezo de la sunpanelo estu reduktita, kaj la prezo estu ne multe pli alta ol la nuna. Kaj la CO2-eligo dum la produktado estu malpli granda. Tiel, la inĝenieroj de la kompanio Solarge projektis novan specon de sunpanelo. La sunpaneloj de Solarge eligas 100 kg da CO2/kWp. La pezo de la panelo estas reduktita al 11 kg anstataŭ la 23 kg de vitra sunpanelo. Kaj, se oni uzas bioplastojn, oni evitas 4 kg da CO2 por ĉiu kilogramo da plasto. Se oni uzas reuzitan plaston (kiun oni antaŭe kolektis), oni evitas 2 kg da CO2 por ĉiu kilogramo da plasto. Por la nova sunpanelo la eligo estas 100 kg/kWp (anstataŭ la 1425 kg de ĝis nun konataj sunpaneloj). En la sudo de Nederlando kaj en la nordo de Belgio, diversaj fabrikoj kaj laboratorioj estas engaĝitaj en la produktado de la novtipaj sunpaneloj. Fabriko en Weert ekproduktos komence de 2023. Oni intencas produkti 380 MWp da sunpaneloj. Ankaŭ la formo de la paneloj povas ŝanĝiĝi. Ne nur kvadrataj, sed ankaŭ en aliaj formoj, kiuj ekzemple povos rezisti fortajn ventojn. Oni povas adapti la formon al la deziroj de la kliento. SubvenciojSe la fabriko produktos 1-1,5 milionojn da sunpaneloj jare, ĝi certe povos konkurenci kun alilandaj produktantoj. Por la disvolvo de la projekto la inĝenieroj ricevis subvenciojn de la nederlanda registaro kaj de la Eŭropa Komisiono. Cetere oni planas ankaŭ kombini du tavolojn da fotovoltaaj ĉeloj en diversaj kombinaĵoj, tiel ke la rendimento de la sunĉelo (ĝis nun ĝis 25 %) fariĝos 40 %. Kvankam la fabriko unualoke produktas por grandaj liverantoj de sunpaneloj, jam nun venas multaj petoj de privatuloj, kiuj volas aĉeti tiujn novtipajn sunpanelojn. Oni jam dungis specialan kunlaboranton, kiu okupiĝos pri la informpetoj de privatuloj.
Bert DE WIT
Nederlando
Bert de Wit estas biologo, kiu laboris en ŝtataj konsilantaroj pri la esplorado de problemoj pri spacordigo, medio- kaj natur-protektado en Nederlando. 1. kWp: „kilovato-pinto”, mezurunuo por la povo per kiu fotovoltaa ĉelo povas transformi sunenergion en elektro sub normitaj (t.e. idealaj) kondiĉoj. Unu vato-pinto egalas al la produktado de elektra povo de unu vato sub tiuj kondiĉoj.
|