MedioJUROMalliberejo pro ekocidoEkocido, konscia grandskala damaĝo al la medio, estas unu el la krimoj registritaj en la nova krimkodekso, pri kiu la federacia registaro de Belgio atingis interkonsenton fine de 2022. La antaŭa krimkodekso datumas de la 19a jarcento. En la estonteco ĉiu, kiu kaŭzas gravan damaĝon al la medio, alfrontos malliberecajn punojn de 10 ĝis 20 jaroj. „Ekocido estas krimigita laŭ la franca ekzemplo, ĉar ni kredas, ke oni devas agadi kontraŭ longdaŭra kaj grandskala damaĝo al la medio kaj la planedo”, diris la belga ministro pri justico Vincent van Quickenborne. Joeri Thijs de la ekologia organizaĵo Greenpeace parolas pri grava paŝo farita. „Nun estos multe pli facile defendi la rajtojn de la naturo en, ekzemple, procesoj”, diras Thijs. End Ecocide Belgium, juna civitana movado maltrankvila pri la ekologia krizo, diras, ke krimigi ekocidon povus fundamente ŝanĝi la manieron, kiel ni traktas nian vivmedion. Ekocido estis ĝis nun farata kun la permeso de la leĝo. Sed se ĝi estas parto de la krima juro, la respondeculoj sentos fortan malinstigon. pp
Belgio
|