EkonomioFUTBALOKataro: ruĝa kartoValerio Moggia kunlaboras kun pluraj gazetoj kaj revuoj en la mondo de sporta ĵurnalismo kaj okupiĝas pri la rilatoj inter futbalo, politiko, socio kaj aŭtoraj rajtoj. Li komencis sian agadon en 2017 per sia blogo Pallonate in Faccia (Pilkofrapoj en la vizaĝo). Lia unua libro Storia Popolare del Calcio (Populara historio de futbalo) estis eldonita en 2020 kaj sekvas sian fluon inter sporto, politiko kaj socio. Lia lasta libro, La Coppa del Morto (La pokalo de la morto), estas enketo pri la Futbala Mondpokalo 2022, gastigita en Kataro, malantaŭ la kulisoj de la internacia kaj loka sportnegoco. Pro la trarigardo de unu el la plej kreskegantaj ŝtatoj de la Persa Golfo, ĉi tiu verko estas unikaĵo inter la italaj eldonaĵoj pri futbalo. Kun la celo klarigi la fundamentojn de ĉi tiu ĉampionado, Moggia realigas analizon, kiu etendiĝas ĝis la origino de la katara regadsistemo kaj la dependeco de futbalo de la mono de la ŝtatoj de la Persa Golfo. MONATO intervjuis Valerio Moggia tuj antaŭ la ĉi-jaraj ludoj: MONATO: Ĉu vi volas komenci pri la aktuala situacio en Kataro? Moggia: Estas iom malfacile resumi tiel multaspektan temon, sed mi povas skizi suman kadron. Kataro estas absoluta monarkio kun ege konservativa socia vidperspektivo. Ĝi estas nana sed riĉega ŝtato – danke al tergaso – kun malgranda privilegia klaso kaj pli ol du milionoj da enmigrintaj laboristoj. Jam de longe ĝiaj regantoj strebas sendependiĝi de la naturfontoj, per intensiva investado en la okcidenta financa sektoro kaj per turismo. Samtempe ĝi devas sin protekti kontraŭ la influoj de la najbaraj landoj, precipe Sauda Arabio. Tia ĉi estas la kunteksto de la lando, kiu gastigos la mondan futbalan ĉampionadon kaj ĉio, kio el ĝi devenas: ekspluatado de la laboristoj, malobservo de la virinaj rajtoj kaj de la GLATKI+-komunumo 1 kaj la impona armilalfluo. MONATO: De Kataro ĝis Italio, kio estas la ligiteco inter futbalo, negocoj, mono kaj politiko dum tiaj enormaj amaseventoj? Moggia: Futbalo estas unu el la plej popularaj sportoj. Do ĝi ankaŭ estas la plej bona ilo por interveni en la ekonomioj de aliaj landoj. La kialoj estas pluraj. Nuntempe, inter Kataro kaj Sauda Arabio estas granda geopolitika konflikto, kiu okazas ankaŭ en la eŭropaj futbalkampoj, kie tiuj landoj – kune kun Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj – posedas lokajn teamojn. Same pri la ĉampionadoj: dum Kataro akiris la Mondpokalon, Sauda Arabio jam posedas de longe la italan kaj hispanan superpokalojn. En Italio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj lastatempe akiris Palermon FC, kaj dum kelkaj tagoj oni parolis pri akiro de Sampdoria Genova. Italio havas multajn ekonomiajn problemojn, ankaŭ je futbala nivelo, do ĝi bezonas gravajn investantojn. Futbalo estas unu el la iloj, per kiuj nia lando klopodas ekigi rilatojn kun la monarkioj de la Persa Golfo: aljuĝo de la Superpokalo, forcedo de la televidrajtoj pri Serio A al la mez-orienta areo kaj sendo de milita dungitaro por la Mondpokalo. MONATO: Do, la Mondpokalo estas artifiko por relanĉi la popularecon kaj la komercon de landoj? Moggia: Kompreneble. Kataro klopodas nun ekspluati la Mondpokalon por igi sian ĉefurbon Daŭho nova kaj fokusa turismocentro, kiel la najbara Dubajo, kvankam – malsame ol la Arabaj Emirlandoj – ĝia konservativa inklino malfaciligas la kunpuŝiĝon inter la okcidenta turismo kaj la loka kulturo. Krome, Sauda Arabio kaj Kataro estas esence rivalaj landoj, kaj ĉi tiu antagonismo ege kontribuas intensigi ĉi tian turisman kaj ekonomian konkurencadon inter ili kaj inter la najbaraj ŝtatoj. MONATO: Inter la plej pezaj sciigoj estas la stato de la laboristoj. Kiuj estas la nombroj, ankoraŭ ne konfirmitaj, malantaŭ ĉi tiu sistema amasekspluato? Moggia: Bonŝance, pluraj enketoj – ĉiuj eksterlandaj – estas realigitaj pri ĉi tiuj temoj. En la raportoj de ne-registaraj organizaĵoj kiel Amnestio Internacia kaj en la esplorado de kelkaj ĵurnaloj kiel la brita The Guardian, specifaj informoj estas delonge disponeblaj al la publiko. La diskuto restas tamen tre malsimpla. Kiel vi diris, ni ne konas la ekzaktan nombron de la viktimoj kaj eble ni neniam malkovros ĝin. Estas preskaŭ nefareble identigi kun certeco la homojn, kiuj mortis „pro” la Mondpokalo: kelkaj sin mortigis pro la teruraj vivkondiĉoj; kelkaj mortis pro infarkto en siaj litoj post masakraj deĵortempoj sub la suno kaj sen akvo; kelkaj mortis pro elektrokutiĝo, ĉar en la kaduka provizita apartamento estis sekurecproblemoj. Kataro facile povas aserti, ke neniu morto rilatas al la realigo de la konstruaĵoj por la Mondpokalo. Mi diras nur, ke estis miloj da mortoj pli aŭ malpli rilataj al ĉi tiu evento, sed la reala problemo jam ekzistis: la laboristoj tie ĉiam estis ekspluatataj horore kaj ne necesas tragikaj hazardoj por indigniĝi. MONATO: Laŭ via sperto kiel sporta ĵurnalisto, kiun percepton la futbala kaj sporta mondo en Italio havis pri ĉi tiu Mondpokalo? Moggia: Unue, estas necese substreki, ke Italio estis unu el la landoj en kiuj ĉi tiu monda ĉampionado estis malpli traktata. Amaskomunikiloj, institucioj kaj futbalistoj preskaŭ ne parolis pri ĝi, kaj komencis nur dum la lastaj semajnoj antaŭ la inaŭguro. Tio estas problemo ne nur de ĉi tiu specifa Mondpokalo – en kiu nia nacia teamo ne partoprenos – sed precipe rilatas al la facilanima maniero per kiu ni rigardas la rilaton inter futbalo kaj politiko. Mi pensas ke, kiel socio, ni ĉiuj devus pensi pri ĉi tiuj malfacilaĵoj, kiuj povas havi pezajn politikajn konsekvencojn.
Tommaso MELACOTTE
korespondanto de MONATO en Italio
1. GLAT (ankaŭ anglalingve LGBT kaj GLBT) estas akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. La akronimon oni povas renkonti ankaŭ en varianto kun aldonaj literoj: GLATKI+ (angle plej ofte LGBTQ kaj GLBTQ).
|