MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

MIGRADO

Transpasi Manikon per boatoj

Lastatempe notinde pliiĝis la neleĝa transpaso de Maniko, la marparto inter Francio kaj Anglio, fare de ekonomiaj rifuĝantoj, inter ili ankaŭ albanoj. Helpe de krimaj bandoj en la nordo de Francio kaj eĉ en Britio, miloj da albanaj civitanoj uzas kaŭĉukajn boatojn por atingi Brition. Ĉiu persono devas pagi al la perantoj kaj transportantoj almenaŭ 5000 pundojn (ĉ. 5800 eŭrojn).

En la jaro 2020 nur 50 albanoj atingis per tiaj veturiloj la britan marbordon, sed la nombro estis 800 en 2021 kaj 12 000 en la jaro 2022.

Brita maltrankvilo

La brita registaro estas ege maltrankvila. Ĝi interkonsentis kun la registaro de Albanio, ke oficistoj de la ministrejo pri internaj aferoj de la malgranda balkana lando deĵoros en Dover por kunordigi la laboron kun britaj aŭtoritatoj rilate al tiu nova fluo de enmigrantoj.

Kial eniri Brition?

Tridek jarojn post la falo de la diktaturo de Enver Hoxha kaj la malfermiĝo de Albanio, ĉirkaŭ 60 elcentoj de la plenkreskinta loĝantaro esprimis sian volon forlasi la patrujon, laŭ enketado farita de Gallup 1 en decembro 2018. La kialoj estas interalie koruptado, malaltaj salajroj, malbonaj laborkondiĉoj kaj malalta vivkvalito.

La averaĝa jara enspezo de albana familio estis 1997 eŭroj en 2018, dum en Britio 21 464 eŭroj. La indico pri senlaboreco ĉe gejunuloj (inter 15- kaj 29-jaraj) estas 20 %.

Ĝenerale la ekonomiaj rifuĝantoj devenas de la nord-orienta parto de Albanio, kiu tradicie estas forgesata de ĉiuj sinsekvaj registaroj, kvankam tie la lando ĉerpas valoregajn ercojn kaj elektran energion danke al hidroelektraj centraloj.

Krimaj rifuĝantoj?

Multaj britaj registaraj proparolantoj kaj gazetoj erare konsideras tiujn povrajn rifuĝantojn krimuloj kaj deklaras, ke ili intensigis la krimadon tie. Tio ne veras. Laŭ oficialaj dokumentoj de la 1a de januaro 1995 ĝis la 30a de junio 2016 akiris la britan civitanecon 11 360 albanaj civitanoj, sed triobla nombro reprezentas ĉiujn albanajn civitanojn jam loĝantajn en Britio.

Ili estas laboremaj, honestaj, junaj, inventemaj kaj sanaj, kio ankaŭ helpas la britan ekonomion. La veraj krimuloj albanaj ne reprezentas la tutan albanan komunumon tie. Tion montris ankaŭ la lastaj amasaj protestoj en Londono, kiujn faris albanoj loĝantaj en Britio.

1. Workplace Consulting & Global Research. Tutmonda analiza kaj konsila firmao, kiu helpas gvidantojn kaj organizaĵojn solvi siajn plej urĝajn problemojn. https://www.gallup.com/
bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio


Bardhyl SELIMI (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 02, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-05