Moderna vivoMIGRADOVenezuelaj infanoj en panama ĝangaloLaŭ la Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF), de januaro ĝis oktobro de 2022 pli ol 32 000 infanoj venezuelaj trairis la danĝeran ĝangalon Darién. Tio reprezentas kreskon de 10 % kompare kun la sama periodo de 2021. En tiu vojaĝo ili kune kun siaj familianoj alfrontas plurajn danĝerajn situaciojn: perforton, seksperforton, homŝakradon kaj ekspluatadon, mankon de akvo kaj manĝaĵo, atakojn de insektoj kaj sovaĝaj bestoj kaj torentajn riverojn. Kvindek elcentoj de la infanoj havas malpli ol kvin jarojn, kaj tie ilin povas kapti lakso, akvomanko kaj aliaj malsanoj. Krom tio, multaj knaboj kaj knabinoj suferas streĉon kaj emocian damaĝon ligitajn kun tiu danĝera vojaĝo. Malbonaj statistikojKvankam laŭ oficialaj fontoj du aŭ tri infanoj mortis en 2022, ne-oficialaj fontoj jam parolas pri pli ol cent infanoj. Pri tio atestas homoj, kiuj dum la vojaĝo vidis korpojn de tutaj familioj mortintaj eĉ kun siaj infanoj. Sed la mortintoj ne aperas en la oficialaj raportoj. Pli freŝaj datumoj de Missing Migrants Project 1 (Projekto pri Malaperintaj Migrantoj) indikas 32 mortojn kaj malaperojn en 2022 nur en Darién, el kiuj 10 koncernas verŝajne neplenaĝulojn, sed la naciecoj ne estas precizigitaj. Fakte, la plimulto de la korpoj restas neidentigitaj, kio estas problemo rilata al ĉiuj viktimoj sendepende de aĝo aŭ origino. La raporto atentigas, ke la bazaj mankoj survoje, kiel trinkakvo kaj kuracista prizorgo, kondukas al situacio de ekstrema vundebleco ĉe beboj. Aldone „la malbonaj kondiĉoj de la vojo metas infanojn en apartan riskon pri lakso, spirmalsanoj kaj akvomanko”. Gravuloj esprimas sinEn Lajas Blancas, en la panama regiono Emberá, funkcias akceptejo por migrantoj, kie Hannan Sulieman, asista ĝenerala sekretario kaj administra vicdirektoro de UNICEF, diris: „Perforto, malriĉeco kaj la espero trovi pli bonajn vivkondiĉojn eksterlande puŝas familiojn kun infanoj forlasi siajn hejmojn kaj alfronti danĝerojn en sovaĝaj lokoj, kiel la ĝangalo Darién.” Ankaŭ la plenuma direktoro de la organizaĵo avertis: „En Panamo, kiel en multaj aliaj landoj, la rapida kresko de la kvanto de migrantaj infanoj troŝarĝas la kapablon de la ŝtato provizi bazajn servojn por respondi al iliaj bezonoj. UNICEF alvokas ĉiujn registarojn agi por protekti migrantajn infanojn sendepende de ilia origino. Knaboj kaj knabinoj neniam plu spertu situaciojn, en kiuj ilia sekureco kaj bonfarto estas en danĝero.” Zorgoj ĉe la katolika medioLa migrada afero zorgigas eĉ monsinjorojn Jesús González de Zárate kaj Mario Moronta – respektive prezidanton kaj vicprezidanton de Venezuela Episkopa Konferenco (ĉefa katolika organizaĵo en Venezuelo) – kiuj estis gastoj de la episkopo de Apartadó, Hugo Torres Marín. Ili pritraktis la gravan kaj emocian situacion rilate al la kvanto de migrantoj en tiu loko kaj al la kvanto de knaboj kaj knabinoj, kiuj komencas tian danĝeran vojaĝon. En la municipo Necoclí, kien miloj da migrantoj venas antaŭ ol iri al la limo kun Panamo, okazas kutimaj renkontiĝoj kun diversaj aŭtoritatoj. Tio okazas kadre de la kunlaborado inter la episkopoj de ambaŭ landoj por disdoni necesaĵojn al la trairantaj homoj: akvon, manĝaĵon kaj kuracilojn. 1. La Projekto pri Malaperintaj Migrantoj de la Internacia Organizaĵo pri Migrado (IOM) registras okazojn, en kiuj migrantoj, inkluzive de rifuĝintoj kaj azilpetantoj, mortis ĉe ŝtatlimoj aŭ dum la migrado al alilanda celloko.
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
Jezer DORANTE estas instruisto pri hispana lingvo kaj literaturo, radioparolisto kaj muzikisto. Li kreas esperantan enhavon por Jutubo kaj verkas dulingvajn artikolojn.
|