MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

EŬSKIO

Bronza mano prilumas la praeŭskan lingvon

La estinteco de la eŭska ne estas tute klara, kaj lingvistoj konsideras ĝin „antaŭhindeŭropa izolita lingvo” sen rilato al iu hodiaŭa lingvofamilio. Oni eĉ ne scias certece, kie ĝi aŭ ĝia praulo estis parolata dum la antikveco, ĉar el tiu epoko estas malmultaj skribaĵoj, kiuj helpas tion scii. Tiu ĉi situacio tamen ŝajne ekŝanĝiĝis kaŭze de freŝa arkeologia trovaĵo fare de la eŭska Scienca Societo Aranzadi. La malkovro okazis en 2021 sed diskoniĝis en novembro 2022.

Plej antikva spuro de la praeŭska lingvo

Dum esplorado de monto Irulegi, ĉe la valo de Aranguren apud la urbo Pamplono en Navaro (hispan-ŝtata Eŭskio), sciencistoj malkovris ion nekutiman kaj ege mirindan: manforman bronzan lameneton, datiĝantan de la 1a jarcento a.K. Sur ĝia surfaco troviĝas gravuritaj enskriboj, kiuj formas kvar liniojn laŭ loka varianto de la ibera skribsistemo. Lingvistoj sukcese transskribis la tutan tekston, kaj ili multe surpriziĝis, ĉar la unua vorto estas sorioneku, kiun facilege oni povas rekonduki al la moderna eŭska zorioneko, t.e. „bonŝanca”.

Kvankam la ceterajn vortojn bedaŭrinde oni ankoraŭ ne sukcesis malĉifri, tiu malkovraĵo speciale gravas pro du kialoj. Unue, ĝi verŝajne konfirmas, ke la praeŭska lingvo – nomata ankaŭ „vaskona” – estis efektive parolata en la nuna teritorio de Navaro antaŭ pli ol du jarmiloj. Due, ĝi certigas, ke la praeŭskoj kapablis legi kaj skribi antaŭ la alveno de romianoj, kaj ke ili havis sian propran skribsistemon, adaptitan el la ibera.

Detaloj kaj historia kunteksto

La „Mano de Irulegi” estas farita el bronzo, kun miksmetala patino el stano, kupro kaj plumbo, kaj pezas nur 36 gramojn. Ĝi aperis ĉe la enirejo de ruina domo, kaj la hipotezo de la spertuloj estas, ke tiu bela, vivgranda kaj renversita dekstra mano estas rita amuleto, kiun oni pendigis aŭ najlis sur ligna kadro ekstere de la hejmo por repeli malbonon kaj protekti la loĝantojn.

La arkeologia kuŝejo situas en la supro de la monto Irulegi kaj ĉe la bazo de la samnoma kastelo. Tie troviĝis setlejo de la meza bronzepoko ĝis la sertoriaj militoj (83-73 a.K.), sed ĝi estis forlasita post kiam la romiaj soldatoj bruligis la tutan vilaĝon. La muroj de la domoj tiam falis kaj kovris la enajn objektojn, konservante ilin. Tial tiu loko multe gravas, ĉar ĝi montras „frostigitan bildon” de tiu specifa epoko. Krom la jam tre faman manon, tie oni trovis bone konserviĝintajn ceramikaĵojn kaj ĉiutagajn objektojn.

Demandoj sen respondo

Sendube, la „Mano de Irulegi” jam helpis la esploristojn iom pliklarigi la pasintecon de la eŭska lingvo kaj de la praeŭskaj popoloj, sed ankoraŭ estas multaj demandoj sen respondo, tiel ke misteroj plu daŭras. Kion signifis la ceteraj enskribitaj vortoj? Ĉu ankaŭ ili estas en la praeŭska aŭ en la ibera? Ĉu la objekto estis dediĉita al konkreta dio aŭ diaĵo? Eble, danke al la senlaca laboro de la fakuloj, ni baldaŭ akiros pli da konoj koncerne ĝiajn historion kaj celon.

albc
Albert CLARET
Katalunio


Albert CLARET estas historiisto, forstisto kaj verkisto.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 02, p. 29.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albert Claret el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-05