LibrojInfanlibro pri diversecoLa grandformata infanlibro Ni ĉiuj estas malsamaj aliĝas al la kreskanta grupo de enhave kaj forme altkvalitaj libroj, per kiuj EAB de ioma tempo furoras en la esperanta libromerkato. Teĥnike ĝi estas perfekte eldonita libro, neniel malsupera al la anglalingva originalo, kiu aperis nur unu jaron pli frue (kaj, parenteze kaj apenaŭ kredeble, kostas pli ol la tradukaĵo). La tempo de enhave malaktualaj, lingve dubindaj kaj maldiligente eldonitaj libroj, precipe infanlibroj, pri kio mi plendis en prelego ankoraŭ en 2021, estas definitive pasinta, bonŝance. La libro konsistas el dudek ĉapitroj el po unu duobla paĝo kun desegnoj kaj akompanantaj tekstoj (plej ofte kiel parolaj/pensaj vezikoj), dupaĝa glosaro por kelkaj terminoj (mi tamen ne scias, laŭ kiu kriterio nocio tie aperas) kaj dupaĝa indekso de la plej gravaj temoj. Ĝia temo estas, kiel jam klaras per la titolo, la homa diverseco kaj ties festindeco. Per la ekzemplo de lernejo plena je diversaj infanoj estas prezentataj la plej gravaj ecoj, laŭ kiuj homoj malsamas, kiel sekso, etno, kulturo, korpa aŭ mensa handikapecoj, familia modelo (aŭ orfeco), kapabloj kaj interesoj. Oni lernas, ke ĉiu homo estas unika kaj same valora, sendepende de siaj ecoj. Ĉi ĉio estas farata plejparte per favoraj ekzemploj, ne per lamentado pri nejustaĵoj (kies ekzisto tamen ne estas prisilentata). La libro finiĝas per la simpla kaj grava mesaĝo, „Ni ĉiuj estas homoj” – efektive simila al nia tradicia „sed homoj kun homoj”. Ne estas aparta ĉapitro pri lingvaj diverseco kaj diskriminacio, sed lingvoj estas menciataj en la paĝoj pri fremdaj landoj kaj internacia migrado. El esperantisma vidpunkto oni kompreneble atendus pli larĝan trakton de tiu temo ol la tiea sugesto, ke lingva diverseco estas nur demando de infanaĝa lernado de nova media lingvo. Klara senpeka lingvaĵoNek la libro nek la priskribo en la retbutiko de EAB enhavas informojn, por kiu aĝo ĝi taŭgas. Mi taksas, ke estas plej fruktodone legi ĝin al/kun infanoj en la aĝo de 4 ĝis 8 jaroj. Pli junaj ne komprenus multe, kaj por pli aĝaj la desegnoj kaj lingva stilo de rekta, simpla alparolo kaj konstatado ne plu estas allogaj. Krome, almenaŭ en moderna liberala medio, dekjarulo verŝajne jam konscias pri la plimulto de la enhavo. Tian impreson mi ekhavis, legante la plejparton de la libro al miaj propraj infanoj (8-/11-jaraj), al kiuj ĝenerale tre plaĉis la libro. La tradukinto (kaj la supozeblaj redaktintoj) brile plenumis la esperantigon de la teksto. Ĉio, eĉ iuj malgrandaj surskriboj en la fono, estas tradukita per klara senpeka lingvaĵo. Zorge legante, mi ne sukcesis trovi eĉ unu mistajpon, kaj la lokoj, kie mi stumblis lingve („fizikaj [= korpaj] handikapoj”, „rigardi iun en la okulojn”) ĉe kontrolo montriĝis nekritikindaj (kritikinda estis do maksimume mia nescio de tiuj uzoj; krom tio mi ne konis Makatono, sed ĝuste tiu esprimo estas klarigita en la glosaro). Legantojn obseditajn pri pronomoj eble aldone interesas, ke en la ununura loko, kie estas pronoma rilato al persono de nekonata sekso, la libro uzas ri. Angla rigardo al la mondoĈi lasta observo donas al mi instigon eseeti pri du interrilataj aspektoj de la traduko: unu, kiun ĝi traktas, kaj unu, kiun ĝi ne traktas, kio tamen ne estas kulpo de la tradukinto, sed dependas de la originalo. La libro, ankaŭ ĝia esperanta versio vole-nevole, transportas anglan rigardon al la mondo. Tio enhave jam estis videbla en la neglekteto de lingvaj problemoj, sed antaŭ ĉio mi celas du lingvajn aspektojn. Unue, en la ĉapitro „Knaboj kaj knabinoj” estas traktata (soci)seksa identeco (la libro uzas ĉi tie genra, kion mi ne povas formale kondamni, sed tamen forte kontraŭas), kaj la libro tiel tuŝas la problemon de perlingva diskriminacio seksa. Sed ĝi entute ne diskutas la problemon de radikoj, kiuj indikas iĉon (= virseksulon; kiel patro, knabo) kaj ĉe kiuj oni ĉiam devas indiki la sekson, aŭ la (malfortiĝantan) kutimon ĉiam aldoni -in-, kiam oni parolas pri ino („Ŝi estas instruistino”). Tiu pretersilento estas komprenebla, ĉar la angla disponas pri neŭtralaj radikoj kiel parent kaj simple tre ofte entute ne esprimas la sekson ekster la personaj pronomoj. Kaj oni ja ne povas simple alinventi tekston pri la specifaĵoj de Esperanto, kvankam tiuj estas vigle diskutataj en la lingvokomunumo. Preferataj pronomojMale, kaj jen la dua aspekto, la fakto, ke la anglaj personaj pronomoj estas seksindikaj, sekvigas eĉ plurajn alineojn pri tiu temo. Laŭ tio, ekzemple, uzi ĝi por neduumuloj (tio estas homoj, kiuj estas nek inoj nek iĉoj) aŭ nekonatoj estas ofende, kaj ĝenerale oni demandu kaj uzu ies preferatan pronomon. Tiu usondevena lingvokulturaĵo enhavas du miskomprenojn: Unue, ĝi ne estas la sama kiel la angla it kaj ne nomas nur aĵojn. Mi persone ja por neduumuloj tamen uzas ri, por egaligi ilin per propra pronomo al inoj kaj iĉoj, sed ĝi por nekonataj aŭ nespecifitaj homoj estas ne nur zamenhofa kaj logika, sed ĉiuokaze ne povas iun ofendi, ĉar ĝi ne nomas specifan individuon. Due, ĉiu homo ja havas rajton de respekta traktado, al kio nepre apartenas ankaŭ la respekto de ĝia seksa identeco. El tio tamen ne sekvas la rajto dikti iun specifan pronomon, kiun la kunparolanto eble entute ne uzas. Ĉar ekzemple mi identiĝas kiel iĉo, tiam min oni priparolu per la pronomo taŭga por iĉoj: plejparte tio estas li, sed kompreneble radikala riisto uzu ri, kaj radikala ĝiisto ĝi, kaj se ekzistas hiisto, ĝi uzu hi. Mi rajtas atendi, ke oni ne uzu por mi ekzemple la inan pronomon, sed mi ne rajtas dikti al iu ajn eble fremdan lingvan subsistemon. Efektive tio ja estas la celo de la koncepto de preferata persona pronomo; nur kelkaj homoj ŝajne misidentigas efikon kaj kaŭzon. La fakto, ke tia preskaŭ lingvofilozofia fajnaĵo estas la ununura afero, pro kiu mi kritikas la libron, montras ĝian ĝeneralan bonecon, kaj ke ĝi malgraŭ infana celgrupo povas pensinstigi ankaŭ adoltojn. Mi ripete do tre rekomendas ĝin. Kirilo BROSCH
Tracey Turner; Åsa Gilland: Ni ĉiuj estas malsamaj. Tr. Jorge Rafael Nogueras. Eld. EAB, 2022. 48 paĝoj. ISBN 978-0-902756-50-2
|