Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ne universala (2)

Mi kompreneble bonvenigas la laŭdindan zorgon de Brian Moon pri la intereso je artikoloj aperintaj en MONATO. Kaj neniel neus lian rajton opinii. Tamen, la demandon „Kiom tio interesas la ĝeneralan legantaron de MONATO, kiu ne estas majoritate katolika kaj grandparte eĉ ne kristana?” mi trovas sufiĉe stranga.

Laŭ tia rezonado, artikolo pri japanaj arto aŭ kutimoj ne estus interesa por la legantaro, majoritate nejapana kaj eĉ neazia; artikolo pri bizaraj filatelaĵoj estus interesa nur por manpleno da legantoj, kiuj majoritate ne estas kolektistoj, do ne meritus aperigon; artikolo pri veganismo ne meritus legadon, ĉar la plimulto da legantoj ŝatas manĝi viandon ... Se diri la veron, mi dezirus vidi pli bone elpensitan argumenton.

Kiom mi komprenas la aferon, nia legantaro estas tre larĝmensa kaj interesiĝas pri multege da aferoj.

Alberto GARCÍA FUMERO
Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 05, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-06-30