LingvoOPINIOLa hispana en Ameriko: apartaĵoj, unikeco, identecoEsperantistoj scias multon pri la maniero, kiel lingvo povas konstrui rilatojn de frateco kaj kunlaboro inter homoj el plej diversaj landoj, kulturoj kaj religioj. Ili povas ĝui amikecon kun aliaj homoj, kiuj parolas la saman internacian lingvon, revante, ke la eblo sin interkompreni povas eĉ krei pacon en la mondo. Sed, krom Esperanto kaj aliaj planlingvoj, kelkfoje ekzistas ankaŭ naturaj idiomoj kapablaj ligi tre diversajn landojn kaj kulturojn. Kompreneble, eblas pensi tiurilate pri la angla pro ĝia nedubinda disvastiĝo en plej diversaj landoj, tamen ĝi estas nek la ununura nek la ĉefa lingvo, kiu faras tion en la mondo. La hispana estas unu el la ĉefaj lingvoj, kiuj interligas vastegan kulturan regionon kaj grandan nombron da landoj. Eble, se konsideri la denaskan lingvon de homoj en la mondo, nur lingvoj kiel la araba aŭ la franca konektas tiom da landoj, kie la plejparto de homoj povas interparoli senprobleme, kiom la hispana. Ĉi-lasta estas granda elemento de identeco por homoj en Ameriko, kaj la koncepto „Hispan-Ameriko”, kiu inkluzivas tiujn naciojn de Ameriko, kie oni parolas la hispanan, ofte estas pli grava ol la koncepto „Latin-Ameriko”, kiu simple aludas la landojn, kie oni parolas latinidajn lingvojn (ne nur la hispanan, do, sed ankaŭ la portugalan aŭ la francan). Estas impresa sperto povi vojaĝi al aliaj amerikaj landoj kaj povi interkomunikiĝi senprobleme kun hispan-amerikanoj, komprenante multajn aspektojn de iliaj vivoj. Hispan-amerikanoj uzas plejparte la samajn vortojn, kaj, eĉ kiam ili ne komprenas ian esprimon, ili povas bone kompreni tion, kion la aliulo celis. KsenofobioLa hispana lingvo ankaŭ helpas migrantojn, kiam ili alvenas al aliaj hispan-amerikaj landoj: ekzemple migrantoj el Venezuelo aŭ Kolombio ricevas en Ĉilio ja pli bonan traktadon ol migrantoj el Haitio, kiuj ne parolas la hispanan kaj, pro tio, ofte estas viktimoj de ekspluatado fare de ĉilianoj, kiuj bezonas malmultekostajn laborantojn. Fakte ekzistas granda bedaŭrinda ksenofobio en Ĉilio. Tiu hispan-amerika identeco aperas ankaŭ en la momento, en kiu oni spektas la samajn filmojn, dublitajn al tiel nomata „neŭtrala hispana” aŭ al la „latina hispana”, kiu apartenas al ĉiuj hispan-amerikaj landoj kaj al neniu samtempe. ApartaĵojLa hispana el Hispanio havas multajn unikajn apartaĵojn: inter ili la plej grandaj estas fonetikaj kaj vortprovizaj. Ekzemple, en regionoj de Hispanio kiel Kastilio la hispana litero z estas prononcata kiel la litero θ de la internacia fonetika alfabeto (samkiel en la anglaj vortoj think, thanks, path), sed en la tuta hispan-amerika regiono ĝi estas prononcata kiel la litero s de la esperanta alfabeto. Aldone, en Hispanio homoj uzas la duan personan pronomon pluralan vosotros, dum en Ameriko oni uzas ustedes. En landoj kiel Ĉilio oni ofte eĉ uzas por singularo la pronomon vos anstataŭ la tipan tú. Aliaj diferencoj estas plejparte ligitaj al la influo de amerikaj indiĝenaj lingvoj sur la amerika hispana. Ĉiu lando havas specifajn vortojn: ekzemple, en Ĉilio oni nomas ge-koramikojn pololos, laŭ vorto indikanta la endemian koleopteron Astylus trifasciatus, pro la maniero, kiel ili flugas unu ĉirkaŭ la alia. Fonetike oni en Hispan-Ameriko ankaŭ aliigas iujn sonojn: ofte oni ne prononcas la literon s inter aliaj literoj, do ĉiliaj esperantistoj devas ekzemple zorgi por diri „Esperanto” anstataŭ „Ehperanto”. La ĉilia hispana estas aldone tre aparta, kaj en Ĉilio la plejparto de la loĝantaro parolas tre simile, sen rimarkindaj regionaj variadoj. Ĉi tiu situacio estas tre malsimila al tiu en Hispanio, kie diversaj regionoj havas, krom la hispanan, eĉ siajn proprajn lokajn lingvojn: la katalunan, la galegan, la eŭskan. Ortografia reformoLa stabila ortografio de la hispana, danke al pria agado de la Reĝa Akademio hispana, helpas komunikiĝi, ĉar nun, por la skribata lingvo, ekzistas ununura oficiala hispana ortografio, kaj ĉiuj hispane parolantaj nacioj estas devigataj uzi ĝin. Tamen ne ĉiam estis tiel, kaj Ĉilio estas bona ekzemplo de alternativa hispana ortografio. En 1843 en Ĉilio komenciĝis klopodo pri reformo de la hispana ortografio, lanĉita per verko de Andrés Bello, venezuela enmigrinto, kiu fondis la Universitaton de Ĉilio. Tial oni delasis en Ĉilio la regulojn el Hispanio, kaj la lando konservis tiun reformon ĝis 1927, kiam la ĉilia registaro decidis akcepti la regulojn de la lingva akademio kaj forlasi la reformon de Bello. Lia reformo konsistis el ŝanĝoj, kiuj celis igi la hispanan ortografion pli simila al la efektiva elparolo de la lingvo: pro tio, ĝi transformis la manieron skribi kelkajn literojn, kiuj ne kongruis kun la respektivaj sonoj. Ekzemple, la reformo tute eliminis la silentan literon h, kaj proponis, ke oni skribu ks anstataŭ x, kiel okazas en Esperanto. La reformo celis pligrandigi la alfabetigon de la lando, kaj ĝi estis adoptita ankaŭ en aliaj landoj, sed Hispanio rifuzis ĝin, do la sola akceptata ortografio hodiaŭ estas tiu, kiu observas etimologion pli ol efektivan elparolon. Spite al tio, ke la reformo de Bello ne venkis, la hispana hodiaŭ estas bona ilo por interkomunikiĝi kaj por kompreni homojn el multaj landoj. Kvankam antaŭvidi la estontecon de la hispana kaj de la hispaneco estas malfacile, vere esperindas, ke ĝi daŭros esti frateca elemento de unueco kaj ligiteco inter la kulturoj de vasta regiono.
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio
Leonardo Araya estas ĉilia esperantisto kaj studento pri sociologio
|