MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ISRAELO

Netanjahu, denove

La koalicio de Benjamin Netanjahu gajnis la balotadon en Israelo, kaj li povas formi dekstran registaron kun religiemaj partioj. Li estas tre populara en la israela dekstro, sed okazas procesoj kontraŭ li pro korupto: ĝuste pro tio la ĉefa diskutata temo estis, kiel dum la antaŭlastaj elektoj, ĉu li povas iĝi denove ĉefministro.

Bara sojlo

La marĝeno inter la du flankoj estis tre malgranda: nur ĉirkaŭ 69 500 voĉdonantoj. Simila situacio jam okazis en la antaŭaj jaroj (inter 2019 kaj 2022 oni balotis kvin fojojn). Kio ŝanĝiĝis?

En Israelo la politika sistemo havas multajn partiojn, kaj ĉirkaŭ 14 el ili verŝajne povas superi la baran sojlon – 3,25 % de la voĉdonoj. Tamen pro la alta partopreno de voĉdonantoj (70,6 %) du veteranaj partioj, kiuj subtenis neniun koalicion, fiaskis: la cionisma maldekstra Merec (3,16 %) kaj la palestina partio Balad (2,91 %). Ankaŭ tio helpis Netanjahu ricevi la necesan plimulton en la parlamento.

Pli popolisma

Netanjahu, estro de Likud (23,41 %) kaj plej grava nov-liberala gvidanto de Israelo ekonomie, parolis pli popolisme pri la neceso pligrandigi la ŝtatan helpon al malriĉuloj kaj argumentis, ke devas esti edukadaj servoj por infanoj aĝantaj 0-3 jarojn. Aliaj kernoj en lia kampanjo estis la palestinaj teroristaj atakoj kaj la sekureco, la fakto, ke islama partio estis inter la subtenantoj de la antaŭa registaro 1, la haltigo de la konstruado de setlejoj en Cisjordanio kaj la kritiko pri la novaj interkonsentoj pri la mara landlimo kun Libano 2.

Politika stafeto

La eksa registaro estis formita post kvar balotadoj sen venkintoj kaj havis koalicion de nur 60 el 120 seĝoj en Knesset (la israela parlamento). Rezulte ĝi estis tre diversa kaj malstabila. Ĝi havis kaj dekstrajn, kaj centrismajn, kaj maldekstrajn partiojn. Unuafoje eĉ la islama partio Raam estis en la koalicio. La sola interkonsentita afero estis la celo: bari la vojon al Netanjahu. Unue la dekstra Naftali Benet oficis kiel ĉefministro kun la promeso, ke li transdonos meze de la parlamenta periodo la povojn al la moderulo Jair Lapid. Tio okazis pli frue ĉiam kadre de la supremenciita promeso, kiam ambaŭ decidis malformi la registaron post ĉirkaŭ unu jaro – pro mallojaleco de kelkaj parlamentanoj (kaj dekstraj kaj maldekstraj), kiuj minacis iri al opozicio.

„Punitaj” reformoj

La partioj, kiuj pli signife plifortiĝis, estas la religiemaj – la religiema cionisma HaCijonut HaDatit (10,84 %), la ultraortodoksa-sefarda Ŝas (8,25 %) kaj la aŝkenaza Jahadut HaTora (5,88 %). Tio okazis, ĉar la lasta registaro agis kontraŭ la malnova stato de la rilatoj inter religio kaj sekulareco en socia kaj politika vivoj. Estis faritaj grandaj reformoj de la koŝereca kontrolado kaj de la sistemo de judiĝo, kiuj malfortigis la ultraortodoksajn rabenojn. La registaro krome intencis aktivigi la publikan transporton sabate, kaj oni ankaŭ esprimis la emon malpliigi la buĝeton de Jeŝivot, la ejoj, kie ultraortodoksaj viroj lernas toraon anstataŭ servi en la armeo aŭ labori.

Kia registaro?

Verŝajne la nova registaro estos pli religiema, konservativa kaj militema pri la palestina afero. Ĝi plue subtenos la konstruadon de setlejoj. Grava temo estos ŝanĝoj en la juĝa sistemo. Kvankam Netanjahu diris, ke li ne volas „personajn leĝojn”, la koalicio eble provos agi tiel, ke oni nuligos la krimprocesojn kontraŭ li.

Alia tikla temo estas priparolata reformo, laŭ kiu leĝo nuligita fare de la supera kortumo povus esti reaprobita per simpla plimulto en la parlamento. Jen unu ebla apliko: la supera kortumo jam diris, ke devas esti „egaleco pri la devigo servi en la armeo” inter la ĝenerala juda loĝantaro kaj la ultraortodoksuloj, kiuj ne militservas nun. Tio povas esti danĝera afero, se iu registaro aprobos leĝojn, kiuj trafas homrajtojn.

cvik
Nican CVI KOHEN
Israelo


Nican Cvi Kohen estas israela ĵurnalisto de la novaĵretejo Davar, de la israela ĝenerala laborista sindikato, edukisto kaj sociala aktivulo.
1. MONATO 2021/11, p. 11 (2021/012944.php).
2. Temas pri interkonsento subskribita de Israelo kaj Libano en oktobro 2022 post malrekta intertraktado, laŭ usona propono. La interkonsento permesas al Libano la konstruadon de gasplatformo, kiu parte troviĝos en israela teritorio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nican Cvi Kohen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07