MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

EKOLOGIO

Armenaj skribiloj kun semoj

La civilizita mondo vole-nevole faras multon, kio kaŭzas malprofiton al nia naturo. Tamen estas homoj, kiuj pripensas, kiamaniere malgrandigi tiun malfavoran influon de la homaro.

En Armenio komencis kreiĝi ekologie puraj skribiloj el recikligitaj paperoj kun semoj de diversaj legomoj. La semoj troviĝas en malfermitaj kapsuloj algluitaj al la bazo de la skribilo. Dum la uzado necesas ne meti la skribilon sub la sunradiojn.

Avantaĝo

Kiam tia skribilo ne plu havas inkon, eblas ĝin enterigi. Tion oni faru laŭ 30-grada angulo, por ke la ĝermo kresku vertikale. Du aŭ tri tagojn poste semoj ekĝermas, kaj tiel la skribilo fariĝas perfekta sterko.

El tiuj semoj povas kreski karoto, rafaneto, fenkolo, bazilio, petroselo. La fabrikantoj uzas pli ol 30 specojn de semoj, kiuj bone ĝermas en nia klimato. Tamen ili jam provas ankaŭ aliajn ekzotikajn kreskaĵojn.

Manlaborado eduka

La armenaj ekoskribiloj estas unuopaj varoj. La tuta procezo estas manlabora, kaj ĝi konsistas el 10-12 diversaj agoj.

La skribiloj kaj la inko povas esti diverskoloraj. Sur la skribilon eblas skribi propran nomon, nomon de organizaĵo aŭ simplan vorton, laŭ la volo de la mendinto.

La fondinto de tiu projekto, Artak Elbakjan, notas, ke tiaj ekoskribiloj edukas la infanojn pri la neceso konservi la medion kaj esti respondeca pri ĝia pureco.

La organizantoj planas malfermi subĉielan muzeon kun vivaj kreskaĵoj.

liel
Lida ELBAKJAN
korespondanto de MONATO en Armenio


Lida Elbakjan estas geografiisto, patentologo, instruistino de Esperanto. Eksprezidantino de Armenia Esperanto-Asocio. Nun ŝi estas reprezentanto kaj sekciestro de ILEI en Armenio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 02, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lida Elbakjan el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-05