MedioNATURFENOMENOJĈu la plej granda akvofalo estas submara?Akvofaloj en la mondo varias laŭ alteco kaj akvovolumeno. La plimulto troviĝas sur la surfaco de la tero. Tamen, tiu, kiun oni taksas la plej granda, kaŝas sin suboceane. Sciencistoj esploras tiun ĉi geografian fenomenon ekde 1995 kaj opinias, ke la imponega katarakto ludas bazan rolon por la stabileco de la tutmonda klimatsistemo. Tiu giganta katarakto situas ĝuste sub la Dania Markolo, kiu malgraŭ sia nomo situas inter Gronlando kaj Islando, ligante la Gronlandan Maron kun Atlantiko. Ĝi estas trioble pli alta ol akvofalo Angel (Salto Angel, sud-oriente en Venezuelo), la plej alta surtera akvofalo. Ĝi komenciĝas proksimume 600 metrojn profunde, estas entute 3,5 kilometrojn alta, dum ĝia larĝo atingas 160 kilometrojn. Kvin milionoj da kubaj metroj da akvo malsupreniras ĉiusekunde, kompare kun la 2407 kubaj metroj de la niagara akvofalo. Kiel povas akvofalo esti submara?En la loko, kie troviĝas tiu katarakto kunfluas du akvofluoj de malsamaj temperaturoj: la glaciaj akvoj el la Gronlanda Maro, devenantaj el la Arkta Oceano, kaj la pli varmaj akvoj el la Irmingera Maro, kies origino estas Atlantiko. Sekve, la malvarmega akvo estas pli densa ol la pli varma akvo, kio igas ĝin formi akvofluon kiu malsupreniĝas tra tiu ĉi speco de submara muro, plonĝe sekvante la deklivon de la suboceana tero ĝisfunde.
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.
|