LingvoEGIPTIONe tute mortis la antikva egipta lingvoLa egipta lingvo, antaŭ jarcentoj malaperinta, apartenas al la afrik-azia lingvaro, enkadre de kiu ĝi reprezentas apartan branĉon, kie ĝi estas la sola membro. Tio signifas, ke, malgraŭ la longa tempa distanco inter ili, la egipta lingvo ja rilatas al la araba (kiu estas la nuna oficiala lingvo en Egiptio), kvankam ilia „parenceco” estas tre malproksima kaj apenaŭ travidebla. La historio de la egipta lingvo estas vastega: ĝi ekas per la plej malnova lingvo de la 32a jarcento a.K., kiun sekvis la klasika mez-egipta de la 19a jarcento a.K., siavice antaŭulo de la nov-egipta kaj de la kopta, kiu definitive malaperis kiel vivanta lingvo en la 13a jarcento p.K. Ni ofte rigardas la egiptajn kulturon kaj lingvon kiel unuecan neŝanĝiĝeman eron, sed tio ne veras. La fama Kleopatro, kiu vivis en la 1a jarcento a.K., povus facile konversacii kun la nuna papo Francisko, ĉar ambaŭ povus uzi la latinan. Tamen kun Ĥufu, la konstruiginto de la fama piramido, kiu vivis en la 26a jarcento a.K., tio nepre ne estus ebla. En la 7a jarcento p.K. islamanoj konkeris tutan Egiption kaj, iom post iom, anstataŭigis kristanismon per islamo, lokajn regantojn per aliuloj alvenintaj el la araba duoninsulo kaj la koptan lingvon per la araba, kiu eĉ enkondukis sin en la kristanan liturgion. TerkultivadoOni diras, ke Egiptio estas donaco de Nilo. Tio estas vera, ĉar en Egiptio preskaŭ neniam pluvas, tial loĝeblaj lokoj kuŝas nur en la mallarĝa zono apud la granda rivero kaj en ĝia delto, kie la nila akvo estas alirebla kaj atingebla. Okcidente kaj oriente de la loĝebla areo troviĝas dezertoj, netraireblaj kaj malamikaj. Malsame al aliaj popoloj, la egipta nacio neniam spertis grandajn migrajn ondojn, kaj el genetika vidpunkto la plimulto de la hodiaŭa popolo en egiptaj vilaĝoj kaj urboj estas rektaj posteuloj de la antikvaj egiptoj. Fakte la egiptoj tiam perdis sian lingvon, sed dum la periodo de malrapida arabigado multaj vortoj daŭre estis uzataj, riĉigante la novan lingvon kaj donante al ĝi pli rafinitan, lokan guston. La politikaj kaj sociaj ŝanĝoj do ne tuŝis profunde la multjarcentan konscion kaj mondopercepton de la loka loĝantaro. Esprimoj kaj metaforoj enradikiĝintaj en la egiptaj medio kaj socio estis rekte tradukitaj de la kopta al la araba. Kompreneble ĉi tiu fenomeno estis pli forta en la fortresoj kaj bastionoj de pli tradicia vivmaniero, kie iuj aferoj ripetiĝas senŝanĝe jam de jarmiloj. Oni sekve trovas multajn koptodevenajn vortojn precipe en vilaĝoj, en la fako de terkultivado kaj en familiaj interparoladoj. SuzanoLa unua, tre riĉa, fonto de antikvaj vortoj en la nuna egipta dialekto de la araba lingvo estas personaj nomoj. Egiptaj kristanoj ofte uzas nomojn, kiujn iliaj antaŭuloj donis al siaj idoj antaŭ kvar, kvin aŭ ses jarmiloj: Banub (apartenanta al Anubo, dio de sepultejoj kaj mumiigado), Baĥur (apartenanta al Horuso, filo de la plejalta egipta dio Oziriso), Bajumi (iu el la rivero), Ŝarabi aŭ Ŝirbi (la unuenaskito), Ĝamĝum (la fortulo), Suna (la fratino), Dosa (la diino Iziso). Eble legantoj aŭdis pri la antaŭa kopta papo Ŝenuda, kies nomo signifis en la kopta „la dio vivas”. Alian nomon oni preskaŭ certe konas en sia denaska lingvo. Angla Susan, araba Saŭsan, hungara Zsuzsa, pola Zuzanna, skandinava kaj itala Susanna, eĉ kartvela Ŝuŝanik, greka Suzana kaj bulgara Suska: ĉiuj tiuj nomoj devenas de la egipta radiko s-ŝ-n, uzata por indiki lotuson (bedaŭrinde la egiptaj hieroglifoj ne konis vokalojn, pro kio ne eblas al ni rekonstrui la plenan kaj ĝustan iaman prononcon de la vorto). La dua abunda fonto de plej antikvaj egiptaj vortoj estas kuirado. Ne-egiptaj arab-parolantoj ne rekonas la lokajn vortojn por pano (battaŭ), fromaĝo (ĥalum) aŭ rapo (lift). Cetere en urboj kaj en kamparoj ĉiuj manĝas sekalan panon, kiun hodiaŭaj bakistoj preparas ĝuste tiel, kiel iamaj egiptaj panbakantoj en la tendaroj de piramidkonstruantoj. La nomo estas ja la sama: sinn. Ne ekzistas aliflanke egipta matenmanĝo sen ful, malrapide kuirita sekigita fabo kun diversaj aldonaĵoj. Ĉar viando tre malofte aperis sur la tabloj de vilaĝaj hejmoj, la plej ofta manĝaĵo estis koŝeri, t.e. miksaĵo de pastaĵo, rizaĵo, brunaj lentoj kun pecoj da fritita cepo kaj tomata saŭco. Ofte, kiel deserton, egiptoj havas la bongustan mieldolĉaĵon ka'k, pura malnov-egipta nomo. Netrovebla penisoAnkaŭ multaj lokaj Nil-fiŝoj nomiĝas laŭ antikvaj egiptaj nomoj: ŝilba por sparedo, buri por mugilo, ramrum por tilapio. Ĝis nun la araba nomo de la nila siluro, karmut, estas uzata kiel eŭfemismo por peniso. Kial? Post kiam Setho, la dio de la dezerto, mortigis sian fraton Ozirison, kaj distranĉis lian korpon, kaj disĵetis korpopecojn al diversaj lokoj de la lando, la dia fratino (kaj edzino de Oziriso) rekolektis liajn korpopartojn escepte de la peniso, kiun ŝi ne trovis, ĉar ĝin manĝis siluro. Ĉi tie ne la nomo, sed la analogio, venis al ni de tre antikva epoko. Eĉ pli interesa afero ligiĝas kun la kalendaro. La malnova egipta kalendaro, kiu kompreneble koncentriĝis sur Nilo kaj agrikulturo, havis tri sezonojn (la Inundon, la Kreskadon kaj la Rikolton): ĉiu sezono havis siavice kvar monatojn. La homoj plibonigis ĉi tiun kalendaron dum multaj jarcentoj, post kio ĝi perfekte taŭgis kaj daŭre taŭgas por la biena vilaĝa vivo. La monatnomoj mem formiĝis en malnova Egiptio kaj supervivis la kristanan kaj islaman epokojn ĝis nun, spite al tio, ke ili honoras kaj omaĝas la malnovajn diojn. Ili estas Tut, la monato de Tuto, dio de la saĝeco; Hatur, la monato de Hatoro, diino de la patrina amo; Koiak, la monato de la sankta taŭro Apiso; Tuba, la monato de la plejalta sun-dio Ra ktp. Hodiaŭ tiu ĉi kalendaro ne estas nur folkloro, sed parto de la tradicio: io, kion oni studas en lernejo. Temas pri la aktuala tempokalkula sistemo, uzata en ĉiutagaj vilaĝaj agadoj. NoktokorvoLa praa egipta lingvo vivas ankaŭ en esprimoj, popolaj maksimoj kaj frostiĝintaj frazoj. Al iu, kiu ne plenumas siajn taskojn, oni povus diri hob, hob, ja ŝugl an-nob („laboru, laboru, la laboro estas oro”). Ne-egipta arab-parolanto ne komprenus ĉi tiun esprimon, ĉar la vortoj hob kaj nob venas rekte de la malnova lingvo de Egiptio. Al malrapida laboranto oni diru ŝika-bika („finu kaj prenu vian salajron”): ŝika estis „fini” en la egipta, kaj bika „ricevi pagon” (antikva Egiptio estis senmona ekonomio). Kiam infano faras siajn unuajn paŝojn, la gepatroj vigligas ĝin, dirante ĥaba, ĥaba, kio signifis en la egipta lingvo „paŝu, paŝu”. Sed patrino, kiun lacigis senfinaj demandoj de la infanoj, povas diri al ili gaj maŭ („la leono venos”, por manĝi ilin, kompreneble), kie maŭ estas aŭtentika malnov-egipta vorto por leono. Ektiminta egipto krias Bih!, la malnov-egiptan vorton por demono, aŭ ja baj, la noktokorvon, kiun la egipta popolo timegis ĉiam. Bongusta dolĉaĵo estas kuirata aŭ bakata kani-ŭa-mani, t.e. kun butero kaj mielo, kaj temas ankoraŭfoje pri populara kopta esprimo. Pri nekutima, mirinda aŭ eksterordinara aĵo, male, egipta virino dirus iŝbar alejk: la unua vorto en la faraona lingvo signifis „la miraklo”, dum la dua en la araba signifas „por vi”. EnŝoviĝoVolando, en la romano La majstro kaj Margarita de la rusa verkisto Miĥail Bulgakov, diras, ke manuskriptoj ne brulas. Same oni povas diri, ke lingvoj ne pereas. La praegipta lingvo ne tute ĉesis ekzisti, kaj ĝiaj riĉeco kaj beleco ja enŝoviĝis ie-tie en la modernan egiptan dialekton de la araba lingvo. Michał ŁABENDA
Egiptio
Michał Łabenda estas pola oficisto kun sperto en mez-aziaj kaj mez-orientaj landoj, esploristo pri la kulturo, historio kaj lingvoj de la mez-aziaj nacioj.
|