SciencoESEOLa mistera tria viroLa aŭtoro esperas, ke la legantoj permesu, ke per persona sperto li komencu ĉi tiun eseon. Antaŭnelonge okazadis al li iom stranga fenomeno. Dum piedpromeno sur la strato, kaj nemalofte eĉ hejme, la artikolanto rimarkadis, ke alia viro (aŭ pluraj personoj) akompanas lin. Iĝis ĉiufoje evidente, ke li estas sola: alia homo, aŭ homoj, ja neniam estis apud li. Temis sekve pri probabla halucino. Notindas, ke li ne estis ebria. Tamen, dum iom da tempo, efektive zorgigis lin kelkaj familiaj problemoj, kio teorie povus havi kelkan rilaton al la afero. La koncernata sperto tiom impresis la verkanton, ke li tuj konsultis sian propran kuraciston, kiu sendis lin al loka hospitalo, kie li devis pasigi kvar tagojn por plenumi tutan serion da testoj kaj skanoj. La medicinistoj supozis, ke eble lin trafis eta ikto/iskemio/apopleksio ... La paciento tamen ne kredis tion, ĉar, post eliro el la hospitalo, li sentis sin denove tute normala kaj ne plu havis halucinojn. Parenteze, dum la malsanuleja restado, li menciis al la neŭrologo, ke tiu sperto rememorigis al li libron estintece legitan de li pri la esploristo Ernest Shackleton, kiu rakontis, ke, dum terura vojaĝo sur la fora arkipelago Sud-Georgio, li imagis esti akompanata de homo, kiu fakte ne ekzistis. Alpisto kaj fantomoSimilan sperton menciis Edmond Hillary, montogrimpisto, sur monto Everesto. Li mem rakontis, ke dum sia supreniro ankaŭ li supozis, ke li havas kunulon. Tiom vigla estis tiu „fantomo”, ke la alpisto etendis manon por proponi energidonan kukon al la supozata individuo. Verŝajne analogan sperton travivis ankaŭ la hispana poeto Antonio Machado, kiu en sia poemo Retrato skribas: „Converso con el hombre que siempre va conmigo ...” (Mi konversacias kun la homo, kiu ĉiam iras kun mi ...). Triavira faktoroEn la angla lingvo estas speciala termino por priskribi tiun fenomenon. Ĝi nomiĝas third man factor (aŭ symptom), do „Triavira faktoro/simptomo”. Estus interese scii, ĉu alia leganto spertis iam la saman fenomenon kaj kapablas klarigi ĝin iamaniere.
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
|