MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

#LULA2022

Najbara vidpunkto

Dum la lastaj 20 jaroj la rilatoj inter Venezuelo kaj Brazilo ĉiam estis afablaj. Prezidanto Hugo Chávez ĉiam multe parolis pri egaleco kaj pri la neceso doni al malriĉuloj la povon, kaj lia kolego Lula uzis similajn vortojn: ambaŭ estis kiel fratoj batalantaj kontraŭ la kapitalisma sistemo kaj strebantaj instali en siaj landoj sociajn programojn por helpi al milionoj da homoj.

Kiam la prezo de petrolo estis alta, estis subskribitaj multaj interkonsentoj pri ekonomia kunlaboro, kaj Chávez donis ankaŭ monhelpon al amikoj kiel Lula. Tiu sistemo daŭris dum jaroj, kaj ambaŭ prezidentoj apogis unu la alian ankaŭ kadre de rebalotado. Ĉio iris glate, ĝis Chávez mortis pro malsano, kaj Lula transdonis sian postenon al Dilma Rousseff.

Dume la venezuela popolo eksuferis pro alta inflacio, korupteco, malsekureco, manko de manĝaĵoj kaj medikamentoj. La nuna memnomata filo de Chávez, Nicolás Maduro, ekhavis la povon por daŭre regi Venezuelon, sed la prezo de petrolo ne plu estis favora kaj la diversaj krizoj pliakriĝis.

En la alia flanko de la landlimo, jam ne estis amiko, sed malamiko de Nicolás Maduro: la prezidanto Jair Bolsonaro, kiu multfoje dum sia polemika regado sendis fi-vortojn al la najbara diktatoro kaj apogis Usonon en la sankcioj kontraŭ la venezuelaj funkciuloj. Venezuelaj migrintoj dankas Bolsonaro pro tio, ke li helpis ilian fuĝon el diktatoreca lando kaj permesis la eniron en la teritorion de la giganto de Sud-Ameriko.

La malnova amiko de la reĝimo denove iĝas prezidanto de Brazilo – espereble niaj najbaroj havos pli bonan estontecon ol nia.

Daniel ACOSTA
Venezuelo


Daniel Acosta estas 27-jaraĝa venezuela kuracisto.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Daniel Acosta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07