MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

ORIENT-EŬROPO

Ekonomia kresko draste malaltiĝos

La okcidentaj sankcioj ne multe damaĝis la ekonomion de Rusio, kiel oni atendis, kaj la 23 landoj de Mez-, Orient- kaj Sudorient-Eŭropo trasuferis la sekvojn de la rusia atako al Ukrainio pli bone ol oni antaŭtimis. Tio tamen ŝanĝiĝos en la sekvaj monatoj, avertas ekonomikistoj de la Viena Instituto pri Internaciaj Ekonomikaj Komparoj (WIIW, https://wiiw.ac.at/). La ekonomio de Ukrainio pro la milito malkreskis je unu triono.

Pro la fakto, ke la ekonomia resaniĝo post la kovima pandemio en multaj landoj de la regiono estis neatendite forta, la instituto reviziis supren siajn konjunkturajn prognozojn. Por 2022 en la landoj de Mez-, Orient- kaj Sudorient-Eŭropo oni atendas kreskon je 3,9 %, en Okcident-Balkanio 3,1 % kaj en Turkio 5,1 %. Tio ja estas multe malpli ol dum 2021, sed konsidere la militon en Ukrainio estas surprize bona. Laŭ prognozo por 2023 la menciitaj landoj havos ekonomian kreskon je respektive 1,4 %, 1,9 % kaj 2,5 %.

Recesio eblas en unuopaj EU-landoj

La perspektivoj pri la pli proksima estonteco tamen ne estas ĝojigaj: la inflacio en la regiono estas ducifera. En la EU-membroŝtatoj ĉi-jare ĝi estos averaĝe 13 %, kaj dum 2023 devus malpliiĝi ĝis 8 %, laŭ la prognozo. Ĉefe la multekostaj nutraĵoj kaj la eksplodantaj energiprezoj prezentas minacon. Se oni kelkloke dum la vintro porciumus gason, unuopaj landoj povus fali en recesion.

Rusia ekonomio ŝrumpis malpli ol atendate

La rusia ekonomio dum la ok monatoj de 2022, malgraŭ la okcidentaj sankcioj, malpliiĝis je nur 1,5 %, kaj la inflacio falis sub 14 %. Por la jaro 2022 la instituto prognozas malkreskon je 3,5 % – pro tio la recesio estos pli milda ol oni prognozis ĉi-somere (minus 7 %).

Pro la altaj energiprezoj, la reorientiĝo de la komerco al Azio kaj la pliigitaj milit-elspezoj la rusia ekonomio parte adaptiĝis al novaj realaĵoj. Tamen la antaŭ nelonge okazinta parta mobilizado en Rusio ŝanĝas la kondiĉojn, kaj tio povas ege plifortigi la krizon.

evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07