SciencoKUBOĈu zebrofiŝoj kuracos neŭrologiajn malsanojn?La unua laboratorio pri zebrofiŝoj, celanta biomedicinan esploradon de neŭrologiaj malsanoj, inaŭguriĝis en Kubo en septembro 2022, ĉe la Centro pri Esplorado kaj Medikamentdisvolviĝo (CIDEM), parto de la entrepreno BioCubaFarma. Alejandro Saúl Padrón Yaquis, direktoro de la centro, certigis, ke estis urĝa bezono krei tiun institucion. Malmulte konata fakto estas, ke zebrofiŝoj kunhavas 70 elcentojn de siaj genoj kun homoj. Ĉi tiu elcentaĵo, cetere, en patologiaj kondiĉoj, povas atingi eĉ 85 elcentojn. Tial la scienca komunumo altiriĝis al tiu aparta speco, kun la espero povi scii pli pri gravaj neŭrologiaj malsanoj kaj sekve trovi taŭgan kuracadon. Zebrofiŝoj estas uzataj por simuli ne nur la parkinsonan kaj alchejmeran malsanojn, sed ankaŭ interalie platsklerozon, epilepsion, anksion kaj deprimon. KobajojLaboratoriaj bestoj, nomataj ankaŭ provbestoj aŭ kobajoj, estas vertebruloj aŭ senvertebruloj, utiligataj dum medicina testado kaj por diversaj sciencaj celoj. Ili taŭgas ĉefe por esplori, kiamaniere oni efike luktu kontraŭ homaj kaj bestaj malsanoj. La kobajoj plej ofte uzataj ĉe laboratoria eksperimentado estas kunikloj, musoj kaj ĝenerale ratoj, sed, krom ĉi tiuj, oni ne hezitas uzi eĉ simiojn, bovojn, ŝafojn, kaprojn, hundojn, katojn, hamstrojn ktp. Model-organismojTiel nomataj model-organismoj estas specioj utilaj al sciencistoj por esploradi iliajn specifajn biologiajn procezojn, kiuj povas doni ideon pri la funkciado de tiaj procezoj en aliaj vivantaj organismoj. Iliaj genetikaj trajtoj tre similas al la homaj kaj kutime estas uzataj en diversaj esploraj fakoj. Ili estas tre taŭgaj precipe por genetika kaj alitipa esplorado en la fako de biologio. Jen ekzemploj de model-organismoj: muso (science Mus musculus), rato (Rattus norvegicus), bananmuŝo (Drosophila melanogaster) kaj ja zebrofiŝo (Danio rerio Hamilton). Zebrofiŝoj estas ciprinedoj proksimaj al karpoj kaj barbioj, devenantaj de sud-orienta Azio: ili ĉefe vivas en lagoj, riveroj kaj lagunoj en Barato. La fekundiĝo de zebrofiŝoj okazas je kontrolataj kondiĉoj kaj estas zorge kaj detale observata de fakuloj. Tio garantias, ke per la travideblaj embrioj oni sekvas kaj analizas la tutan procezon pri la estiĝo de organoj en fiŝoj, kio estas premiso por pli profunda studado de biologio.
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en la ĉefurbo Havano.
|