MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

ARKEOLOGIO

La granda malkovro de Grakliani en Kartvelio

Dum aŭtovoj-konstruado en 2007, ĉe la monteto Grakliani (40 kilometrojn okcidente de la kartvela ĉefurbo Tbiliso), estis malkovrita tre grava arkeologia loko. La studoj montris, ke tie vivis organizita socio, kiu konservis tradiciojn, kreis estetikaĵojn kaj alfrontis ĉiujn defiojn de antikva epoko. Oni malkovris tre evoluintan kulturon, antaŭe nekonatan, kun el ekonomia kaj kultura vidpunktoj tre progresinta socio. Ĝi havis intensajn komercajn rilatojn kun ĉiuj tiamaj centroj de civilizo en la periodo de 3000 a.K. ĝis la 5a jarcento p.K.

De la ŝtonepoko ĝis la romia periodo

La menciita monteto enhavas plurajn arkeologiajn tavolojn (temas pri 11 arkeologiaj tavoloj entute, kiuj montras la grandan antikvecon de la socio). Sciencaj esploroj konfirmas pli ol 3000-jaran daŭran evoluon de la vivo, ekde la ŝtonepoko ĝis la romia periodo. Loĝdomoj, agrikulturaj konstruaĵoj, temploj kaj tomboj abunde situantaj sur terasoj datumas minimume de la komenco de la 4a jarmilo a.K. Oni trovis arkitekturajn formojn kaj setlejojn, kiuj ne havas analogiojn ne nur en Kartvelio, sed eĉ en la tuta mondo. Tio certe ŝanĝos multajn historiajn teoriojn.

Inter la gravaj ekspoziciaĵoj de la granda kolekto el Grakliani estas ora disko, kiu datumas de la 4a jarmilo a.K. Simila objekto estas malkovrita en Mezopotamio, en la urbo Uruk. Interesa estas ankaŭ forno por baki panon, kies dimensioj ŝanĝiĝas laŭ la konstruaĵo kaj pro diversaj ornamaj elementoj. La malkovritaj stampoj estas ege similaj al la arkaikaj, kiuj devenas en granda kvanto de suda Mezopotamio. La maloftaj eroj de tiuj gastas nur en la plej altnivelaj muzeoj: la brita nacia muzeo kaj Luvro en Parizo. Pli ol 300 tomboj el malsamaj periodoj jam elfosiĝis.

Plej malnova surskribo de la homaro

En aŭgusto 2015 en la tria tertavolo de Grakliani estis malkovritaj unikaj arkitekturaj restaĵoj de templa komplekso kun ritaj fornoj kaj altaroj. La templo estas 25 metrojn larĝa kaj 6 metrojn longa. Sur piedestalo de tiu templo troviĝas unulinia surskribo. Studoj fare de usonaj sciencistoj unue datis ĝin en la 11a-10a jarcento a.K. La surskribo estis poste sendita al laboratorio en Miami (Usono) en 2016. Estas kalkulite per radiokarbona metodo, ke ĝi datiĝas de la jaroj 1005-950 a.K. Tio signifas, ke kartveloj kreis alfabeton ne antaŭ 2400 jaroj, kion asertis kronikoj, sed antaŭ 3000 jaroj. Alivorte, ĝi estas unu el la plej antikvaj en la mondo, kiu ekzistis en la sama periodo kiel tiu pli fama de fenicoj.

La kartvela kulturo havas fortan literaturan tradicion bazitan sur la kartvela lingvo kaj ĝia propra alfabeto. Antaŭ la malkovro okazinta en Grakliani, laŭ historia fonto („Kronikoj de Kartli”) la kartvela alfabeto estis inventita en la 3a jarcento a.K. de reĝo Parnavazi. La unuaj kartvelaj skribaĵoj estis tiuj trovitaj en kartvela monaĥejo de Palestino, kiu datiĝas proksimume de 433 p.K., kaj la tiel nomata surskribo de Bolnisi en Kartvelio el 493-94 p.K. Multaj sciencistoj nun laboras pri la deĉifrado de la grakliana surskribo. Jam estas klare, ke tiu skribaĵo estas aparta kaj loka. Do certe tiuj estis la unuaj paŝoj de la kartvela skribsistemo. Pluraj kartvelaj sciencistoj jam planas eldoni libron pri ĉi tiu malkovro, kaj informoj pri ĝi estis publikigitaj en la ĉefaj sciencaj revuoj de la mondo, en Francio, Nederlando, Britio, Italio, Germanio kaj Hispanio. Esploroj tiurilate plu antaŭeniras.

Kroma setlejo

La ĝenerala direktoro de la Centro pri Restaŭrado kaj Konservado ICCROM, la 72-jaraĝa Stefano De Caro, interesiĝas pri la disvolviĝo kaj la plivalorigo de la trovaĵoj de Grakliani. Antaŭ nelonge arkeologoj malkovris kroman setlejon ĉe la kontraŭa flanko de la monteto Grakliani. Nuntempe ili pristudas tiun teritorion, kio certe alportos notindajn kaj signifoplenajn informojn pri la antikva epoko en Kartvelio.

teat
Tea TURMANIDZE
Kartvelio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tea Turmanidze el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-18