MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AKTUALE

Nitrogen-krizo en Nederlando

Ŝajnas kvazaŭ la politiko en kelkaj landoj stumblas de unu krizo al alia. En Nederlando pluraj krizoj samtempe rivalas pri politika atento. Temas pri la krizoj pri nitrogeno, pri manko de pageblaj loĝejoj, pri manko de akcepteblecoj por azilpetantoj kaj pri la klimato. Aldoniĝis la energiokrizo post la invado de Ukrainio fare de Rusio. Ĉi tiu artikolo temas pri la nitrogenkrizo. Kial krizo kaj kial nitrogeno? Nitrogeno estas gaso, kiu preskaŭ je 80 % plenigas la aeron. Sed ne temas pri krizo rilata al tiu gaso: temas pri derivaĵoj de la gaso, t.e. nitrogenoksido kaj amoniako, kiuj estas tro produktataj pro agrikulturo, industrio kaj trafiko.

Kial damaĝaj?

Nitrogenoksido en si mem ne tiom damaĝas vivantajn organismojn, sed ĝi povas esti transformata rapide en ozonon, kiu damaĝas la haŭton de plantfolioj. Kaj ankaŭ ĉe bestoj troa ozono povas kaŭzi problemojn, ekzemple pri spirado. Nitrogenoksido povas esti transportata tra sufiĉe granda distanco, tiel ke ĝi povas deponiĝi alilande. Amoniako, kontraŭe, ne tiom transportiĝas, kiom nitrogenoksidoj, kaj ĝi deponiĝas pli proksime de la loko, kie ĝi eniras la aeron. Post la deponiĝo la nitrogenoksidoj estas transformataj de bakterioj. Amoniako transformiĝas en nitraton, kiu estas nutraĵo por plantoj. Sed, se plantoj ricevas tro da nitrogeno, ili tro rapide kreskas kaj fariĝas malfortaj. Cetere, kulturplantoj ensorbas meze nur 58 elcentojn de la nitrogeno, kiun ili ricevas per sterko besta aŭ artefarita.

Aliflanke granda parto de la nitrogeno el la sterko (amoniako kaj nitrato) eluviiĝas el la tero al fosaĵoj, lagoj, riveroj kaj finfine la maro. Tio stimulas la kreskadon de algoj, ofte nur kelkaj specioj de algoj. Plantoj, kiuj profitas de amoniako kaj nitrato, estas ekzemple rubusoj, urtikoj kaj sambukoarbustoj. Aliaj specioj de plantoj kaj bestoj malaperas pro la tro-sterkado, ĉu en akvo, ĉu en tero. Drozero ekzemple tute ne povas vivteni sin en ĉirkaŭaĵo, en kiu abundas nitrogeno. Ĝi prenas sian nitrogenon el insektoj, kiujn ĝi kaptas per siaj folioj. La rezulto de tro-sterkado estas: malpli da plantospecioj kaj ankaŭ da bestospecioj, kiuj dependas de iuj plantoj.

Monotonaj pejzaĝoj kaj gasoj

Tiuj problemoj ne estas specife nederlandaj, sed fakte okazas ĉie, kie bioindustrio estas. Se oni konsideras la staton de la naturo en Nederlando, oni povas konstati, ke la elcentaĵo de specioj, kiujn ekstermo minacas (40 %), post 2005 iom malpliiĝis, sed ekde 2015 denove kreskis. Tio estas cetere eŭropskala fenomeno, kaj Eŭropa Agentejo pri Medio signalis, ke la nuna agrikultursistemo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj.

Kaj nitrogenoksidoj kaj amoniako estas gasoj. Amoniako estas gaso, kiu vaporiĝas el sterko kaj brutostaloj, kaj – depende de vento kaj pluvo – ĝi deponiĝas kelkajn kilometrojn de la fonto. Amoniako estas alkala substanco, sed de bakterioj en la tero ĝi estas transformata en acidon, kiu kaŭzas eluvion de ekzemple kalcio kaj magnezio el la tero. Tiel la tero acidiĝas, kaj, se estas aluminio en la tero, tio efikas tokse al ekzemple kverko aŭ alia vivaĵo. Nu, tiuj efikoj jam estas konataj ekde la fino de la 1980aj jaroj. Por fari ion kontraŭ tiuj efikoj, necesas scii, de kie venas nitrogenoksido kaj amoniako plejparte.

Fontoj

Se oni konsideras la proporcion de nitrogeno, kiun produktas la diversaj ekonomiaj sektoroj, oni povas konstati, ke agrikulturaj entreprenoj kontribuas proksimume 60-elcente, la vojtrafiko 15-elcente kaj la cetera trafiko (ŝipoj, aviadiloj) 6-elcente. La industrio respondecas pri 9 elcentoj de la nitrogenkombinaĵoj produktataj en Nederlando. Amoniako devenas precipe de besta sterko, dum nitrogenoksidoj devenas precipe de trafiko kaj industrio. En la 1980aj jaroj oni enkondukis katalizilon en aŭtojn por redukti la kvanton de nitrogenoksidoj produktataj de transportiloj. Tio havis efikon, sed ankaŭ la kvanto de veturiloj kreskis.

Pri amoniako oni jam sciis en la 1980aj jaroj, ke estas troa produktado de sterko pro la koncentriĝo de t.n. bioindustrio en kelkaj regionoj de Nederlando. La plano estis, ke oni per teknikaj rimedoj (grandskalaj fabrikoj por prilabori sterkon) solvu la problemon. Sed intertempe la bioindustriaj kompleksoj pliampleksiĝis. Oni enkondukis amoniaklavilojn en stalojn por purigi la aeron, oni disigis la urinon de la bovinoj de la sterko, kaj simile. Sterko de bovinoj jam de pluraj jaroj estas deve injektata en la teron por eviti troan amoniakemision.

Kompreneble estis ankaŭ aliaj agrikulturistoj, kiuj tute ŝanĝis sian metodon kaj transiris al ekologia kulturado. Sed ili estas malplimulto. Ili tamen estas avangardo rilate al metodoj por redukti la amoniakemisiojn. Tro longe provincestraroj pro premo de la bioindustria sektoro permesis la konstruadon de ĉiam pli grandaj staloj.

Depono malfacile mezurebla

Ĉar temas pri gasoj, nome amoniako kaj nitrogenoksidoj, interesa demando estas, kiom da nitrogenkombinaĵoj deponiĝas sur la tero. Pro tio oni komencis mezuri. Precipe mezurado de amoniako estas malfacila afero kaj tial ankaŭ ofte kritikata de kontraŭuloj, kiuj ne volas, ke oni limigu nitrogenproduktadon. Ne mirigos vin tio, ke la plejparto (45 %) de la nitrogeno, kiu deponiĝas sur la tero, devenas de agrikultura fonto kaj 20 % de trafiko, industrio, urboj. Laŭ la esplorinstituto TNO, Nederlando eksportas duonon de la produktitaj nitrogenkombinaĵoj al ĉirkaŭaj landoj.

El mezurado montriĝis, ke ekde 1990 la jara emisio de nitrogenaĵoj en Nederlando reduktiĝis de 346 kilotunoj al 124 kilotunoj. Tamen tio ne sufiĉis por konformiĝi al eŭropaj naturprotektaj direktivoj. En 2015 la registaro enkondukis Programon pri Malpliigo de Nitrogeno (PAS). Laŭ tiu programo, malpurigaj aktivaĵoj estis permesataj pro estonta malpliigo de nitrogeno (!).

Kion fari?

En majo 2019 la Ŝtatkonsilio (Raad van State, la plej grava justica organo) verdiktis, ke la PAS-programo kontraŭas la eŭropajn naturprotektajn direktivojn. Subite nitrogeno fariĝis granda kaj tuja politika problemo. Tiu verdikto kondukis al haltigo de konstruprojektoj (proksimume 18 000 projektoj teorie trafitaj). La aŭtoritatoj ekde tiu verdikto laboras per specialaj permesoj por ebligi la daŭrigon de konstruprojektoj.

Esploristoj de la universitato de Wageningen en 2017 produktis superrigardon pri la manieroj, laŭ kiuj agrikulturistoj povas redukti la amoniak-emision. Laŭdire la disigo de urino kaj sterko estas bona procedo, sed en multaj nuntempaj staloj la du denove kuniĝas en la sterkokelo, tiel produktante amoniakon. En Danio oni aldonas sulfur-acidon por malpliigi la amoniak-emision. Sed bredistoj povas ankaŭ lasi siajn bestojn pli longe en la herbejoj. Aŭ oni povas uzi malpli proteinriĉan nutraĵon por la bovinoj (kio signifas malpli da lakto, sed ankaŭ malpli da importo de sojo). Cetere Eŭropa Komisiono antaŭ nelonge insistis pri tio, ke al Nederlando oni ne plu donos specialan permeson por distribui pli da bestosterko sur la kampojn, ol rajtas fari alilandaj eŭropaj terkulturistoj (t.n. derogacio).

Registara celo, agrikultura ribelo

La registaro opinias, ke „ĉiuj sektoroj” proporcie kontribuu al la solvo de la nitrogena krizo. Tial agrikulturistoj, kiuj 87-elcente respondecas pri la amoniak-emisio, plej suferu pro la limigo de la amoniakproduktado. Sed ankaŭ la nitrogen-emisio de la vojtrafiko (34 %) kaj ŝipveturado (14 %) estu reduktata. En la amaskomunikiloj oni tamen parolis preskaŭ nur pri aranĝoj, kiuj limigas la amoniakproduktadon en agrikulturo. La registaro pensas pri redukto de la kvanto de bovinoj en iuj regionoj, malintensigo de la produktadmaniero, transformo al „verda agrikulturo” aŭ plivastigo de la enspezfontoj („zorgobienoj”). Oni konsideras neevitebla la grandskalan elaĉetadon aŭ transloĝigadon de terkulturistoj. Miliardoj da eŭroj estas buĝetitaj.

En la provincoj Drenthe, Noord-Brabant, Overijssel kaj Gelderland relative pli da homoj ĉesu labori en la agrikulturo. Oni parolis pri la eventualo, ke „duono el ili devas ĉesigi sian profesion”, sed sen iu konfirmo. Mapoj aperis kaj malaperis pri regionoj, kie kamparanoj ĉesu. La reagoj al tiuj planoj inter ili estis kolero. „Kial nur nia sektoro?” estis la reago. Ili jam laboras tutan tagon, dependaj de la banko (kies rolo estis akre kritikata de iuj) kaj de la grandaj butikprovizaj firmaoj ktp. Evidente, la situacio de multaj agrikulturistoj nuntempe estas senespera.

Kelkaj grupoj komencis manifestacii, blokis vojojn, ĵetis sterkon antaŭ la pordon de la ministro, kiu respondecas pri la nitrogenpolitiko, kaj bruligis asbestrubaĵojn (!) sur aŭtovojoj, aŭ eĉ fizike atakis policanojn. Per siaj traktoroj ili protestis en diversaj lokoj, blokis la aliron de grandaj nutraĵfirmaoj ktp. Oni diris, ke „sen la agrikulturistoj vi ne havos nutraĵon”, kaj similaj unuliniaj sloganoj aperis ĉie. Kaj kompreneble, se el sciencaj rondoj venas malagrablaj ciferoj, „tiuj ciferoj kaj mezurmetodoj ne taŭgas!”.

Reago de la registaro

La etoso en Nederlando fariĝis pli kaj pli akra, tiel ke la registaro decidis peti de Johan Remkes, antaŭa provincestro kaj eks-prezidanto de speciala komisiono pri nitrogeno, ke li klopodu mediacii. Komence kelkaj agrikulturistaj grupoj tute ne volis paroli kun li kaj kun aliaj koncernatoj, sed poste Remkes sukcesis paroli kun ĉiuj kaj verki raporton pri tio. En la raporto oni konsilas malpli strikte apliki la limdatojn por redukto de la kvanto de amoniako. Oni konsilas esplori pli detale la eblojn por ŝanĝoj en la produktadsistemo, novajn metodojn en agrikulturo k.s.

En la diskutadoj ankaŭ aŭdiĝis la propono elaĉeti precipe entreprenojn de tiuj agraruloj, kiuj estas „pintaj” emisiantoj, nome tiujn, kiuj troviĝas tute apude al naturterenoj. Eĉ Remkes kredis, ke oni povas indiki tiujn „pintemisiantojn”, sed poste montriĝis, ke tio estas ne tiel facila afero. En la nuna momento (fine de 2022) oni devas ankoraŭ atendi la oficialan reagon de la novliberala/kristandemokrata registaro. Jam unu ministro pri agrikulturo demisiis, ĉar li opiniis sian taskon tro komplikita ...

berw
Bert DE WIT
Nederlando


Bert de Wit estas biologo, kiu laboris en ŝtataj konsilantaroj pri la esplorado de problemoj pri spacordigo, medio- kaj natur-protektado en Nederlando.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bert de Wit el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-06