MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

POLITIKO

USONO

Komplotteorioj, dietsuplementoj kaj ekstrema dekstro

En Usono, grupo de familioj vivis en teruro dum jardeko. Iliaj familianoj estis murditaj en pafado ĉe la bazlernejo Sandy Hook en la urbo Newtown, Connecticut. Tuj poste, la radio-gastiganto Alex Jones asertis, ke la amasmurdo estas ŝajnigita, la mortintaj familianoj neniam ekzistis, kaj la familianoj estas aktoroj pagitaj por krei iluzian masakron, kiu pravigu leĝofaradon kontraŭ pafilposedo.

Komplot-teoriisto

Jen unu el la multaj fantaziaĵoj dissenditaj de Alex Jones, la plej konata komplot-teoriisto de Usono, por allogi aŭdantojn kaj vendi al ili siajn varojn – ĉefe dietajn suplementojn (kies vendo estas preskaŭ ne reguligita en Usono), kaj rimedojn por postvivi la apokalipson, kiun li anoncas.

Sekreta, ĉiopova intrigantaro, kiun li nomas „la Tutmondistoj”, „la Nova Monda Ordo” kaj lastatempe „la Profunda Ŝtato”, estas malantaŭ ĉiu fikomploto, kiun pasintece iuj atribuis al judoj. Jones ne rekte mem esprimas tian rilaton, sed li gastigas iujn antisemitojn en sia programo.

La asertoj de Jones estis ĉiam strangegaj: li asertis, ke la terorisma atako en Novjorko en 2001 estis organizita de Eŭropa Unio por subpremi la dolaron kaj subteni la eŭron (tiu rakonto poste ŝanĝiĝis, al „la usona registaro regis la aviadilojn perradie, celis timigi la popolojn kaj enkonduki konstantan militjuran staton”). Liaj asertoj ĉiam ŝanĝiĝas, kaj similas pli kaj pli al religiaj apokalipsoj: liaj politikaj malamikoj (inkluzive de ĉiuj GLAT-anoj) laŭ li estas en murdema, pedofilia intrigo senpere regata de la kristana diablo (kiu estas, parenteze, estaĵo de alia dimensio).

Entuziasma kaj danĝera sekvantaro

Dum la pliparto de lia radiokariero la malmultaj usonanoj, kiuj konis lin, ĉefe taksis lin frenezulo. Li havis tamen entuziasman sekvantaron.

Tiu sekvantaro estis sufiĉe granda por gvati, terori kaj turmentadi la travivintojn de iu ajn tragedio, kiun li difinis kiel trompon. Ekde la pafado en Newtown, la familioj ĉiam konfrontiĝis kun sekvantoj de Jones, kiuj sendis al ili bildojn de mortintaj infanoj, minacojn de murdo kaj seksperfortoj. Oni spamis en Interreto ĉie, kie la tragedio estas memorigata. Multaj trafitaj familioj uzas nun kromnomojn kaj transloĝiĝis multfoje post kiam iliaj adresoj estis publikigitaj.

Subteno al Trump

Dume Jones plifamiĝis kaj plipopulariĝis kaj pliriĉiĝis. Li gastigis Donald Trump en sia programo kaj iĝis granda subtenanto de li. Kiel prezidanto de Usono, Trump subtenis komplotteoriistojn kaj estis reciproke subtenata, kaj tio, kio estis iam „tro freneza kaj ekstremdekstra”, iĝis akceptita kaj normaligita en la usona politiko. Iam mokita, Jones ricevis laŭdon de usonaj politikistoj. Lia influo kreskis, same kiel la povo de lia sekvantaro ataki la „malamikojn”. Eĉ eksigite el la sociaj retoj pro misinformado, Alex Jones kreis propran filmet-retejon, kaj estis daŭre aŭdigata de multaj radiostacioj.

Finfina puno

En 2022 proceso kontraŭ li de la antaŭmenciitaj kalumniitaj familioj finfine efektiviĝis. Pro lia rifuzo de partopreno en la proceso, Alex Jones malgajnis kaj ricevis monpunegon – plurdek milionojn da dolaroj al ĉiu kalumniita familiano, ĉirkaŭ unu miliardon da dolaroj entute. Estontece okazos aliaj procesoj.

Kio estos poste? Jones restas spita kaj malobeema, mensoganta kaj pliriĉigata per senĉesa reklamado de varoj. Li estas ankoraŭ amata kaj dorlotata de la ekstremdekstro. La estonteco ne estas klare videbla. Sed ŝajnas, ke je la nuna momento lia grandioza projekto de sinriĉigado per demonigado de senkulpaj homoj eble ne daŭros senfine.

Ed HEIL
Usono


Ed Heil estas programisto kaj desegnisto el la ŝtato Miĉigano.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ed Heil el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07