MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

ĈILIO

Rilatoj kun la mondo kaj kun la najbaroj

Ĉilio havas rilatojn kun la tuta mondo. Ĝia situo ĉe la Pacifika Oceano kaj ĝia rolo en minado kaj eksportado de krudmaterialoj kiel kupro kaj fruktoj ebligas al ĝi intertrakti kun potencaj ŝtatoj. Pro tio, Ĉilio estas unu el la landoj, kiuj havas la plej multajn dupartiajn liberkomercajn traktatojn, 32 ĝis nun. Tamen, antaŭe la politikaj rilatoj de Ĉilio estis pli enfokusigitaj al la latin-amerika regiono kaj ĉefe al Argentino.

Ĉilianoj ofte forgesas, ke la sendependiĝo de Latin-Ameriko estis kolektiva laborado inter diversaj landoj. Ekzemple, kiam Ĉilio militis kontraŭ Hispanio, argentinanoj subtenis ĉiliajn ribelulojn per milita ekspedicio konata kiel „Liberiga Armeo de la Andoj”.

Poste, la rilatoj inter ambaŭ landoj fortiĝis, kaj Ĉilio kaj Argentino difinis siajn landlimojn per multaj traktatoj en 1856 kaj 1881. Ambaŭ landoj havis profundajn ligojn kaj en la 20a jarcento tiuj ligoj estis ankaŭ ideologiaj kaj politikaj.

Amuza okazo estis, kiam en 1953 Juan Perón, prezidanto de Argentino, anoncis antaŭ oficiala vizito al Ĉilio, ke li celas union inter Ĉilio kaj Argentino. Paroladoj pri unio estis oftaj en tiu epoko, ĉar la prezidanto de Ĉilio, Carlos Ibáñez, kiu estis popolisto kiel Perón, havis similajn politikajn ideojn, kiel naciismo, industriigo antaŭ importo, kaj neceso esti neŭtrala en la konflikto inter Usono kaj Sovetio.

Malgraŭ tio, multaj problemoj aperis kaj unuiĝo ne okazis. La ĉefa kialo estis zorgo en Ĉilio pro la ebla influo de Argentino. Multaj ĉilianoj pensis, ke ĝi similos aneksadon anstataŭ unuiĝon, ĉar Argentino havas tro da forto en la proponata ŝtato pro sia industria kapablo. Post tio la rilatoj kun Argentino malboniĝis, unue pro limaj konfliktoj en la kanalo Beagle en 1978, kaj due pro la ĉilia subteno al Unuiĝinta Reĝlando dum la malvina-falklanda milito en 1982.

Merkosudo

La fiasko ne haltigis klopodojn por kunlaboro inter la amerikaj landoj. La plej sukcesa inter ili estas Merkosudo (Mercosur), komerca traktato inter Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo, al kiu aliĝis ankaŭ aliaj landoj, inter ili Ĉilio, kiuj havas specialajn rilatojn kun Merkosudo, sed ne la saman komercan politikon.

Ĉilio aktuale havas tre malsaman komercan politikon al Merkosudo. Ĉilio preferas fortigi siajn komercajn rilatojn kun landoj ekster Latin-Ameriko, eksportante kaj importante komercaĵojn. Tamen, merkosudaj landoj volas fortigi sian nacian industrian produktadon kaj komerci malpli ekster Latin-Ameriko.

Proksimiĝo kaj distanciĝo

Tamen, la elektado de la ŝtatprezidantoj Alberto Fernández en Argentino kaj Gabriel Boric en Ĉilio malfermis eblojn por pli da kunlaboro inter la du landoj. Ekzemple, Argentino estis la celo de la unua internacia oficiala vojaĝo de Boric, kaj la kunveno inter la du regantoj estis intima kaj korligita. Ĉi tiuj emocioj aperis denove kiam la 1an de septembro 2022 la vicprezidanto de Argentino, Cristina Fernández, travivis murdatencon, kiu kaŭzis grandajn internaciajn kondamnojn en la regiono. Inter ili, la kondamno de Boric estis aparte forta.

Malgraŭ tio la politika kaj ekonomia kunlaboro malfacilas nun, ĉar post la registara malvenko en la septembra konstitucia referendumo, la opozicio pledis por ratifo de la komerca traktato „Ampleksa kaj Progresa Trans-Pacifika Partnereco”, konata kiel TPP-11. Ĉi tiu interkonsento kaŭzas grandan polemikon en Ĉilio. Maldekstruloj kaj ekologiistoj pensas, ke la ratifo malfortigos la ĉilian suverenecon, kaj ebligos al transnaciaj korporacioj procesi kontraŭ la ŝtato, se iliaj investoj estas tuŝataj. Dekstruloj kaj aferistoj pensas aliflanke, ke TPP-11 estas necesa por integri la ĉilian ekonomion pli bone en la internacian merkaton. Komence la prezidanto Boric ne volis aprobi la traktaton, sed pro la malforta pozicio de la registaro kaj sub premo de la opozicio, TPP-11 estas ratifita.

En ĉi tiuj diskutoj, politikistoj ne zorgas pri regiona kunlaboro, kaj unuiĝo inter amerikaj landoj estas pli ol iam nepensebla. Eble en la estonteco latin-amerikaj landoj povos memori la ligojn, kiuj unuigis iliajn destinojn ekde ilia sendependiĝo, sed ŝajnas, ke tio ne okazos baldaŭ.

leoa
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo Araya estas studento pri sociologio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07