ArtoMUZIKOElstara muzikensemblo honoriĝasIrlando estas delonge konata pro sia muzika heredaĵo. Tio ampleksas ĉiun specon de muziko, ne nur la tradician, pri kiu ĝia popolo prave fieras, sed ankaŭ muzikon, kiu inkludas influojn el ekstero kaj konstante pliriĉigas ĝian jam riĉan heredaĵon. Membroj de la ensembloInter tiuj bonvenaj aldonaĵoj al ĝia muzika scenejo oni nepre devas inkludigi la kord-kvarteton ConTempo, kiu en 2003 estis elektita de la alloga okcident-irlanda universitata urbo Galivo (angle: Galway, irlande: Gaillimh), kie la ensemblo hejmiĝis, kiel la tiel nomata „Galiva Muzika Rezida Ensemblo”. La kvarteto konsistas el Bogdan Sofei (violono), lia edzino Ingrid Nicola (violono), Andreea Banciu (aldviolono) kaj ŝia edzo, Adrian Mantu (violonĉelo). Kvankam ili nun estas alte respektataj civitanoj de Galivo, ili devenas de Rumanio, kie ili studis muzikon. La ensemblo formiĝis en Bukareŝto en 1995. Aktiva koncerta agadoEkde sia fondiĝo ConTempo tutmonde plenumis pli ol 1000 koncertojn en 46 landoj en la plej prestiĝaj kunvenejoj kaj koncerthaloj. Ili havis la honoron ludi antaŭ plej grandaj eminentuloj kiel la papo Johano Paŭlo la 2a, la princo (nun reĝo) Karlo de Britio kaj la ŝtatprezidanto Higgins de Irlando. Ili gajnis 14 internaciajn premiojn kaj kunludis kun la plej elstaraj mondfamaj artistoj. De sia bazo en la urbo Galivo kaj la ĉirkaŭa distrikto la membroj de la ensemblo konstante faras valoregan servon al la loka komunumo kaj inter lernejoj, per muzika edukado kaj muzikterapio. Dum lastaj jaroj la kvarteto plenumis en Galivo trijaran koncertserion kun la titolo „De Eŭropo kun Amo”. En ĉiu koncerto ili ludis kord-kvarteton de almenaŭ unu komponisto de ĉiu ŝtato-membro de Eŭropa Unio. Tio estis vera „tour de force” 1, ĉar plej ofte ili devis lerni kaj praktiki komponaĵojn ĝis tiam nekonatajn. RekonoEn 2016 la universitato de Galivo distingis la kvar membrojn de la ensemblo per honora doktoreco pri muziko pro ilia aktiveco antaŭenigi muzikon kaj edukadon en okcidenta Irlando. En 2022 ili estis investitaj de la ŝtatprezidanto de Rumanio per la Ordeno de Kultura Merito en la rango de Kavaliro. Muzikamantoj multon ŝuldas al tiu brila ensemblo.
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
1. tour de force: france, akrobataĵo.
|