LiteraturoRAKONTOMaks, Lora kaj RolandLa bordo estis alta, malsupre la rivero similis al longa arĝenteca robtrenaĵo, naĝante lante sur la etaj ondoj. Du grandaj riveraj ŝipoj videblis ankritaj ĉe la kontraŭa bordo. La fremdlandaj turistoj, kiuj venis per la ŝipoj, eble jam promenas kaj rigardas la vidindaĵojn de la urbo. Blovis malvarmeta vento, sed la suno brilis, kaj la ĉielo similis al travidebla helblua vitro, bone lavita. Roland longe rigardis la riveron, provante restarigi ĉion, kio okazis dum la lastaj tagoj kaj kio renversis lian ordinaran trankvilan vivon. Kvazaŭ subita ŝtormo estus atakinta lian domon kaj ruiniginta ĉion. Jam de dek jaroj li kaj Lora estis geedzoj, sed ili ne havis infanon. Tamen ĝis nun ilia familia vivo estis sennuba kiel la ĉi-matena blua ĉielo. Lora neniam montris sian turmenton, ke ŝi ne povas gravediĝi. Roland bone komprenis ŝin kaj ĉiam evitis mencii ion pri infanoj. Ambaŭ konversaciis pri diversaj temoj, sed gardis sin kiel de fajro hazarde tuŝi la infanproblemon. Roland certis, ke neniam ili havos infanon, kaj laŭ li Dio tiel decidis. Fama advokato, Roland havis plezuron de sia laboro kaj malofte pensis pri infano. Lora, kiu parolis tri fremdajn lingvojn, laboris kiel tradukistino ĉe konata libroeldonejo kaj tradukis romanojn, novelarojn, filozofiajn verkojn. Ĉiuj, kiuj konis ŝin, ofte diris, ke ŝi estas tre talenta tradukistino, tamen la laboro ne tre plezurigis ŝin. Sabate kaj dimanĉe, kiam Roland kaj Lora promenadis, Roland ofte rimarkis la kaŝitan sopiran rigardon de Lora, direktitan al iu eta infano preterpasanta ilin kun siaj gepatroj. En tiuj ĉi momentoj Roland tamen ŝajnigis, ke li ne vidas la sopiron en la okuloj de Lora. Iliaj familiaj tagoj pasis preskaŭ enue. Kiam Lora finis la tradukon de iu romano, ŝi tuj komencis novan tradukon. Roland konstante estis okupata, ĉar li pledis dum multaj juĝprocesoj. Ordinare jam dum Kristnasko li kaj Lora komencis plani, kie ili somerumos dum la venonta jaro. Tre agrable estis serĉi ekzotikajn lokojn ie en la mondo. Ĉi-jare dum Kristnasko ili decidis veturi al Brazilo. Ili estis tie neniam kaj senpacience atendis la monaton julio, kiam ili ekveturos. Tamen ofte planoj ne realiĝas kaj fiaskas. La maltrankvilaĵoj komenciĝis en maja tago. Eble estis la dek-kvina de majo. Roland revenis hejmen por tagmanĝi, kaj kiam li malfermis la pordon de la loĝejo, li vidis knabeton, eble unujaran, kiu rampas sur la planko en la vestiblo. Tio ege surprizis kaj iom timigis Roland, ĉar li preskaŭ surpaŝis la knabeton. Roland haltis stuporigita kaj laŭte diris: - Lora, mi revenis. - Jes, mi aŭdis – respondis Lora el la ĉambro, en kiu ŝi estis kaj laboris, eble tradukante iun tekston. Roland deziris demandi, kiu estas tiu ĉi knabeto, sed Lora rapidis klarigi: – Tio estas Maks, la filo de mia kolegino Greta. – Ĉu Maks? – Greta ekveturis ofice al Usono kaj petis min dum unu semajno prizorgi lin. – Prizorgi Maks? – ne komprenis Roland. Al li la klarigo de Lora ŝajnis iom stranga. Ĝis nun ŝi neniam menciis pri sia kolegino, kies nomo estas Greta. Ĉu Greta ne havas edzon kaj parencojn, kaj do ŝi petis Lora prizorgi Maks, demandis sin Roland, sed Lora plu klarigis: – Greta ne havas edzon. – Ĉu? – Tio estas longa historio, tamen se vi scivolas, mi diros al vi. – Estus interese – tramurmuris Roland. – Greta havis amanton, kiu estis edzo, kaj plurfoje li promesis divorci, sed li ne divorcis. Greta gravediĝis, naskis Maks, tamen ne diris al li, ke li iĝis patro. La fiulo tute ne sciis pri Maks, eĉ li ne supozis, ke Maks ekzistas. Kompreneble Greta ne plu kontaktis tiun ĉi malhonestan viron. – Mi komprenas. – Greta ne deziras humiliĝi – diris Lora. – Ŝi decidis mem prizorgi Maks. – Ŝi bone faris – konsentis Roland – tamen ĉu Greta havas gepatrojn? – Ŝiaj gepatroj divorcis, kiam ŝi estis infano. Antaŭ kelkaj jaroj ŝia patrino mortis. Greta preskaŭ ne konas sian patron, kiu ne interesiĝis pri ŝi. Greta eĉ ne scias, kie li nun loĝas, kaj ĉu li vivas. – Mi kompatas ŝin – diris Roland. – Maks estas tre kvieta knabo – aldonis Lora – kaj li tute ne ĝenos nin. Dum unu semajno ni prizorgos lin. – Kompreneble – konsentis Roland. – Kiam Greta devas reveni? – Lunde. Maks daŭre rapide rampis en la ĉambro, li proksimiĝis al Roland, per siaj etaj manoj li kaptis lian pantalonkrurumon kaj provis ekstari. Roland levis lin kaj komencis kun li promenadi en la ĉambro. – Vidu – diris Roland – tio estas bildo – kaj li montris la bildon, kiu pendis sur la muro. Ĝi estis bela pejzaĝo de Venecio. – Tio estas seĝo kaj tio – tablo. Maks rigardis Roland per siaj grandaj nigraj okuloj, kvazaŭ li komprenus ĉion, kion Roland diras. Dum tri tagoj Roland tiel kutimiĝis al Maks, ke post la laboro Roland rapidis tuj reveni hejmen por ludi kun li. Foje-foje Roland eĉ nutris Maks kaj helpis Lora, kiam ŝi banis Maks. Al Roland eĉ ŝajnis, ke Maks delonge jam estas en ilia domo. Nun Lora aspektis senlime feliĉa. Ŝiaj okuloj, similaj al olivoj, brilis, kaj rideto konstante lumigis ŝian vizaĝon, blankan kaj glatan kiel porcelano. Ŝajne dum nur kelkaj tagoj Lora plijuniĝis, kaj ŝi kvazaŭ ne paŝis, sed flugis. Senĉese ŝi diris ion al Maks, aĉetis por li ludilojn, eĉ iujn vestojn. Tio estis komprenebla, ĉar hejme ili ne havis infanludilojn, kaj eble Greta forgesis doni kromajn vestojn por Maks. La maja vetero estis belega, suna, kaj Roland promenadis kun Maks en la proksima parko. Kiam li estis kun Maks, Roland ne povis kaŝi sian fieron. La homoj rigardis ilin kaj eble diris al si: „Kia simpatia patro kun bela knabo.” Estis vendredo. Roland pli frue revenis de la advokata kontoro, kaj li jam havis planon, kiel triope Maks, Lora kaj li pasigos la feriajn tagojn. Ili veturos al la ripozejo Kristala akvofalo. Sabate ili tranoktos en la hotelo Horizonto kaj dimanĉe promenos en la bela montaro. Jes, Greta devas reveni lunde, kaj bedaŭrinde lunde ŝi prenos Maks. Tamen en tiu ĉi vendreda tago jam en la vestiblo Roland rimarkis, ke Lora estas trista. Kvazaŭ peza malhela ombro kovris ŝian vizaĝon, kaj ŝiaj okuloj similis al du nigraj profundaj kavoj. – Kio okazis? – demandis Roland maltrankvile. – Ĉu io al Maks? – Ne – diris Lora. – Tamen kio? – li jam estis konsternita. – Greta – tramurmuris Lora. – Kio? – Estis aŭtokatastrofo en Ĉikago, kaj Greta mortis. Roland preskaŭ svenis. Li tute ne atendis aŭdi tion. – Forpasis ... kaj nun? – Kio nun? – alrigardis lin Lora. – Kio okazos al Maks? – Li restos ĉe ni – diris ŝi. – Poste ni decidos. – Kion ni decidos? – ne komprenis Roland. – Ni povus adopti lin. – Tio ege malfacilos. – Ja, vi estas advokato ... Lora eksilentis, sed post minuto firme ŝi diris: – Ni adoptos lin! Roland ne deziris kontraŭstari al ŝi. Li bone sciis, ke tio preskaŭ ne eblas. Maks ne havas gepatrojn, kaj leĝe oni ne povas adopti lin.
La tagoj pasis. Roland demandis Lora, kiam oni enterigos Greta. Ŝi respondis, ke tio estas tre komplikita, estas multaj formalaĵoj, kaj oni ankoraŭ ne sendis la ĉerkon el Ĉikago. Lora daŭre ripetis, ke Roland jam devas entrepreni la adopton de Maks, sed Roland ne rapidis. Iun matenon bombo eksplodis. Roland ĵus preparis sin por ekiri al la juĝejo, kaj iu sonorigis. Li malfermis la pordon. La loĝejon eniris policanoj. Unu el ili tuj iris en la ĉambron, kie estis Lora kaj Maks. La policano severe diris: – Sinjorino Veber, ni arestas vin. Roland stuporiĝis. – Kial? Kio okazis? Estas granda eraro! – Ne estas eraro – la policano turnis sin al Roland. – Via edzino ŝtelis tiun ĉi knabon. – Tamen Maks estas filo de ŝia kolegino Greta, kiu bedaŭrinde forpasis – provis klarigi Roland. – Ni zorgis pri li, dum Greta estis ofice en Usono. – Via edzino ne havas koleginon Greta, kaj la nomo de la knabo ne estas Maks, sed Viktor. Via edzino ŝtelis Viktor en la granda vendejo Market. – Pruvu tion! – koleriĝis Roland. – Mi protestas! – Sinjoro Veber, vi estas advokato, kaj vi bone komprenas, ke ni povas pruvi tion. Ni eĉ akuzos vin pri kunpartopreno en tiu ĉi krimo. Roland akre reagis: – Tio ne eblas! Ne vi, sed mi akuzos vin! Lora alrigardis Roland kaj nur diris: – Mi ŝtelis Maks. En tiu ĉi momento en la ĉambro ekestis profunda silento. En la okuloj de Lora ekbrilis larmoj, kaj nun unuan fojon Roland komprenis, kiel forte Lora deziris havi infanon. Maks rampis sur la planko kaj etendis siajn etajn brakojn al Roland, por ke Roland levu lin. Julian MODEST
|