MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

NUTRADO

Ju pli da vitaminoj, des pli bone. Ĉu?

Vitaminoj ĝenerale ĝuas la famon esti substancoj, kiuj „povas nur bonfartigi”, tiel ke la konsumado de multvitaminaj suplementoj – facile havigeblaj eĉ en superbazaro aŭ per Interreto – ĉiam pli disvastiĝis, precipe en la lastaj jaroj.

Avitaminozo

Efektive vitaminoj estas kunmetaĵoj esencaj por la ĝusta funkciado de homa organismo, ĉar ĝi ne kapablas produkti ilin aŭtonome. Ĉi tial, se ni ne enkondukas ilin pere de nutrado je la ĝustaj kaj oportunaj kvantoj, ni povas sperti vitamino-mankon, ankaŭ nomatan avitaminozo.

Hipervitaminozo

Ne ĉiuj tamen scias, ke ekscesa enkondukado de vitaminoj, precipe de A, D, E aŭ K liposolveblaj, povas estis kialo de la precize kontraŭa malsano, kies nomo estas hipervitaminozo kaj kiu kelkfoje povas eĉ havi multajn severajn konsekvencojn. La simptomoj de hipervitaminozo estas diversaj kaj ŝanĝiĝemaj, sed eventuala timo esti trafita de tiu sanproblemo tute ne puŝu la legantaron al limigo de fruktoj kaj legomoj! Fakte enkonduki danĝerajn dozojn de ĉi tiuj vitaminoj per naturaj nutraĵoj estas ege malfacile, se ne tute neeble. Sed la aferoj ja malsamas, se temas pri la alpreno de piloloj, kiuj entenas treege altan kvanton da tiuj (en normala kvanto altvaloraj kaj sekuraj) vitaminoj. Tion regule substrekas pluraj fakuloj, kiel ekzemple Alessandro Nobili kaj Luca Pasina, de la itala departemento pri politikoj por la homa sano, samkiel aliaj sciencistoj de la instituto pri medikamentaj esploroj Mario Negri en Milano.

Konsultu ĉiam kuraciston

Estas do bone memori ĉiam, ke vitaminaj suplementoj ne devas – kvazaŭ bombonoj – esti alprenataj dum longa periodo aŭ sen certigita neceso. Pro tio, estas rekomendinde regule konsulti sian kuraciston pri ĉiuj suplementoj, kiujn oni deziras preni aŭ, eĉ pli grave, prenigi al neplenkreskaj gefiloj. Plej ofte temas pri nur supozataj bezonoj: por plenumi ilin ja estas vasta elekto de freŝaj, allogaj – kaj ja pli bongustaj – manĝaĵoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 02, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-05