LingvoITALIO/IRANOLa plurmiljaraĝa elama linia skribo fine malĉifriĝisKaprompaj antikvaj lingvaj enigmoj kelkfoje solviĝas. Ĉi-okaze temas pri la linia elama skribo, uzata en Irano antaŭ proksimume kvar jarmiloj kaj plejparte deĉifrita en septembro 2022. Internacia esplorgrupo gvidata de profesoro Gianni Marchesi [ĝani markezi], asiriologo el la universitato de Bolonjo (esplorgrupo, en kiu anis sume kvin fakuloj), longe provis kaj finfine sukcesis malkaŝi la signifon de la grafemoj, pere de kiuj oni transskribadis la elaman lingvon dum la antikva regno Elamo en areo, kiu etendiĝas sud-okcidente en la nuntempa Irano. KomparoLa historio de ĉi tiu rimarkinda malkovro ekas en la unuaj jaroj de la pasinta jarcento. Fakte, en 1903 francaj arkeologoj montris unuafoje misterajn dokumentojn, kiuj enhavis dekojn da strangaj signoj tiam nekonataj kaj ĝis antaŭ nelonge nekompreneblaj. Danke al la koncernaj trovaĵoj la fakuloj povis solvi tiun, kiu estis konsiderata unu el la plej notindaj lingvosciencaj enigmoj. La deirpunkto? La pristudo de la surskriboj trovitaj en monumentoj de Suzo, datumantaj de la fora 22a jarcento a.K. Ilia unikeco kuŝas en tio, ke ili estis skribitaj laŭ du malsamaj sistemoj: la linia elama – nun sukcese priesplorita – kaj la tiel nomata kojnoforma skribo (de mezopotamia origino kaj jam konata al lingvosciencistoj ekde la jaro 1857). Havi la maloftan eblon kompari novan skribsistemon kun unu jam delonge malĉifrita kaj bone komprenata ege faciligis la esploradon. Arĝentaj tasojPor malĉifri la linian elaman skribon, la esploristoj atente ekzamenis serion da arĝentaj tasoj kun surskriboj kaj tiamaniere kapablis malkovri, kiel ekzakte legi 72 el la grafemoj de la repertuaro en la linia elama, respondajn al pli ol 95 elcentoj de la signoj entute ĉeestantaj en la trovita korpuso. Espereble kromaj estontaj elfosadoj en Irano ebligos ekkoni aliajn tekstojn verkitajn en la elama, kio ebligus al la teamo fini kaj perfektigi la propran jam tre zorgan laboron, kiu estas granda paŝo antaŭen por lingvistikaj studoj. Fonetika skriboNoveca elemento en la linia elama skribo konsistas en la fakto, ke, same kiel ĉe nuntempaj skribmanieroj, ne temas pri logosilaba sistemo, nome sistemo (tre kutima en la pasinteco), en kiu la diversaj grafemoj simbolas jen silabon jen kompletan vorton. La linia elama ja estas la plej antikva ekzemplo de skribo fonetika, kiaj estas multaj modernaj alfabetoj. Ĝiaj signoj fakte ne substituas tutajn vortojn, kio igus la malĉifran laboron praktike neebla, sed respondas nur al unuopaj vokaloj, al unuopaj konsonantoj aŭ eventuale, kaj maksimume, al simplaj silaboj, kie kuniĝas konsonantoj kaj vokaloj.
Giovanni BIANCHINI
Italio
Giovanni Bianchini ŝatas ĵurnalismon kaj kunlaboras kun pluraj lokaj gazetoj.
|