Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Lingvo

OPINIO

Bestoj kaj la origino de lingvaĵo

Lastatempe mi troviĝis iom malsana en hospitalo kaj, ĉar mi havis nenion por okupi min dum miaj horoj de mallaboro kaj enuo, mi decidis amuzi min spekulativante pri ĉi tiu grava temo. En nia familio, ni kutime parolas la skotgaelan lingvon, tio estas la antikva idiomo de niaj antaŭuloj, kiu hodiaŭ estas uzata de minoritato. La gaeloj asertas, ke ilia lingvo estis parolata de la birdoj samkiel de Adamo kaj Evo en la Ĝardeno de Edeno, sed tio estas almenaŭ malverŝajna, eĉ se oni estas „kreismano” kaj kredas laŭvorte je la biblia rakonto.

Nu, el kio devenas homaj lingvoj? Multaj bestoj faras bruojn. Sed ŝajnas, ke tiuj sonoj ne estigas racian lingvaĵon (aŭ apenaŭ). Certe ili uzas kantojn aŭ blekojn por averti, alarmi ktp, sed tiu maniero interkomuniki neniom similas homan konversacion nek ebligas al ili verki poezion. Tamen, laŭ marbiologoj, la cetacoj (balenoj, delfenoj ktp) estas esceptoj inter la bestaro: ili fakte sendas kompreneblajn mesaĝojn inter si kaj aliaj cetacoj, pere de sonoj similaj al kantoj.

Sciencistaj teorioj

Estas diversaj teorioj pri la origino de la homa parolkapablo, sed ŝajne neniu vere scias, kiam aŭ kiel oni ekparolis. La ideoj ĉi-rilate estas tre diversaj, kaj la taksoj varias inter 50 000 kaj 150 000 jaroj antaŭ nia epoko. Kelkaj sciencistoj siaflanke ja opinias, ke la afero okazis eĉ pli frue.

Konkerantoj

La hispanaj conquistadores (konkerantoj), kiuj invadis la amerikan kontinenton, supozis, ke la originala lingvo de la indiĝenaj loĝantoj (kiujn ili misnomis „indianoj”) estis la hebrea, tial ilin akompanis hebrea interpretisto. Tia eksplikado estis por ili tute logika, ĉar la plimulto de la Biblio estis skribita en la hebrea, kaj ili sciis, ke ĝin „verkis” Dio mem – aŭ almenaŭ tion instruis la eklezio al hispanaj infanoj. Bedaŭrinde la konkerantoj baldaŭ malkovris, ke la amerikaj indiĝenoj ne komprenas la hebrean. Plie la hispanoj ne sciis, ke la hebrea tute ne estas la originala lingvo de la homaro. Oni hodiaŭ scias, ke ĝi devenas de multe pli antikvaj mezopotamiaj idiomoj, kiel la babilona.

Kunnaskita gramatiko

La usona lingvisto Noam Chomsky formulis teoriojn, laŭ kiuj la kapablo paroli estas kunnaskita kaj laŭnatura, kvankam ajna aparta lingvo devas kompreneble esti iamaniere lernata, kutime danke al la patrino. Se mi iomete komprenas lian teorion pri genera gramatiko (kion mi forte dubas) nomata ankaŭ fojfoje genera lingvistiko, li kredis, ke eĉ la kapablo strukturi gramatikon estas kunnaskita. Tion mi tute ne komprenas. Se Chomsky volis diri, ke ekzemple la sintakso estas natura kaj kunnaskita, tion mi ne povas kredi. Malsamaj lingvoj uzas malsaman vortordon en la frazoj. En eŭropaj lingvoj la plej ofta vortordo estas S, V, O (subjekto, verbo, rekta objekto). Sed en la japana la ordo estas S, O, V. En la gaela lingvo (skota kaj irlanda) ĝi estas V, S, O, kio ŝajne estas tre malofta vortordo inter la lingvoj de la homaro. 1

Malsamaj gestolingvoj

Interesa fakto estas ankaŭ tio, ke surdaj orfaj stratloĝantaj infanoj en Nikaragvo sukcesis eltrovi sian propran gestolingvon. Kompreneble tio estas escepta okazo inter komunikiloj, ne rekte rilata al la origino de la homa parolado. Laŭinforme, surdulaj komunumoj oftege mem inventas sian specifan gestolingvon. Ekzemple la gestolingvo de surduloj en Irlanda Respubliko estas tute malsama ol tiu de anglaj surduloj. Plie, en Norda Irlando, surdaj katolikaj lernejanoj ne lernas la saman gestolingvon kiel la protestantoj, kaj kelkfoje knabinoj en katolikaj lernejoj ne ĉiam lernas ekzakte la saman gestolingvon kiel knaboj. Do alivorte, en la sama lando, estas surdaj homoj, kiuj ne interkomprenas unu la alian. Tiel la demando, ĉu lingvaĵo devenas de gestoj, ne estas solvita.

Fajfolingvo

Ofta supozo estas, ke la komunikado inter homo sapiens komenciĝis per bruoj: ili blekis, gruntis ktp, simile al bestoj. Aliaj homoj sugestis, ke ĝi estiĝis tiam, kiam la homoj imitis la kanton de birdoj. Oni scias, ke la „gvanĉoj” (hispane guanches), la praloĝantoj de Kanariaj Insuloj, kapablis komuniki trans la montojn per fajfolingvo, kaj kelkaj el la nunaj insulanoj asertas, ke ili povas fari la samon: do eble estas grajno da vero en la ideo, ke la parolado originas de la kanto de birdoj.

Primitivaj popoloj kaj lingvoj

Homoj, kiuj ne estas lingvistoj, ofte supozas, ke ju pli simpla („primitiva”) iu popolo estas, des pli „primitiva” estas ankaŭ ties lingvo. Tio tute ne estas vera. Laŭ onidiro la lingvoj de prapopoloj, ekzemple de la navahaj indiĝenoj de Usono, ofte estas ege kompleksaj kaj malfacilaj. Kontraste, la gramatiko de la ĉina – lingvo de tre antikva kaj altkultura popolo – estas baze tre simpla, kvankam al eŭropanoj ĝi aspektas ege malfacila, pro siaj tonsistemo kaj skribmaniero. Samtempe oni diras, ke origine la gramatiko de la ĉina estis pli kompleksa, ol ĝi estas hodiaŭ.

Kataj gestoj

Laŭ alia teorio pri la estiĝo de homa parolado oni supozas, ke ĝi disvolviĝis de gestoj. Sendube bestoj komunikas per sia konduto aŭ siaj gestoj. En nia familio estas du domaj katoj, kiuj „parolas” al ni ne pervorte, ekzemple gratante la pordon aŭ la tapiŝon, kaj saltante sur tablon, kiam ili deziras ion ajn: eliri, manĝi, feki ktp.

Resume: ni ne sukcesis malkovri kun certeco, kiam, kial, kiel la homaro komencis paroli. Ni male scias bone, kiam homoj unue komencis paroli Esperanton. Sed ... tio estas tute alia afero!

gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
1. La teorio de Chomsky tamen rilatas al la fakto, ke, sendepende de la vortordo kaj de la gepatra lingvo, ĉiu ulo povas „intuicii” sen fakula klarigo, kio estas subjekto, kio estas verbo, kio estas rekta objekto. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 24.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07