PolitikoIRLANDOĈu demografia ŝanĝo kondukos al unuiĝo?Kiam Irlando sendependiĝis en 1922 la plimulto de la loĝantoj de ses el la graflandoj (distriktoj) de la norda provinco Ulstero estis protestantoj, kiuj deziris resti kiel integra parto de Britio. Armitaj protestantaj volontuloj ribelis, dum la katolikaj naciistoj reagis per formado de la armita „Irlanda Respublikana Armeo” (IRA): la tuta insulo iĝis disigita kaj ofte malpaca. Popolnombrado de 2021 montris tamen drastan transformon, kiu eble influos la estontecon. Katolika plimultoUnuafoje en la historio evidentiĝis katolika plimulto ankaŭ en Nord-Irlando, kiu ne plu estas „protestanta hejmo por protestantoj”. Aldone kreskas la nombro de tiuj, kiuj priskribas sin „nek protestanto, nek katoliko”. Ne simpla aferoSuper artikolo en lastatempa ĵurnalo estas la titolo: „Demografia marŝo al reunuiĝo”. La irlandaj naciistoj opinias, ke la demografiaj ŝanĝoj neeviteble kondukos al unuigita Irlando. La afero tamen ne estas tiom simpla, ĉar multaj „novaj irlandanoj” (la asimilitaj enmigrintoj) estas nek de brita nek de denaska irlanda deveno, do ne taksas politikon aŭ etnecon la plej gravaj elementoj en sia vivo. Krome, religio ne plu ludas historian rolon, nek en la antaŭe fervore protestanta nordo, nek en la antaŭe preskaŭ tute katolika sudo. AntaŭjuĝojBedaŭrindas, ke en ambaŭ partoj de la „verda insulo” sufiĉe multaj homoj suspektas kaj malfavore antaŭjuĝas siajn najbarojn. Kelkaj sudanoj diras, ke ili ne ŝatus loĝi apud nordanoj, kaj sama sinteno estas konstatebla en Nord-Irlando, kie kelkaj Uniistoj (porbritaj protestantoj) asertas, ke ili translokiĝus al Britio prefere ol vivi sub regado de la respubliko.
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
Garbhan MacAoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.
|