MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

LIBIO

Defio por la senegala kunordiganto

La 28an de oktobro 2022 la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) unuanime aprobis rezolucion 2656 (2022), kiu plilongigis la mandaton de la Subtena Misio de UN en Libio je dek du monatoj – ĝis la 31a de oktobro 2023. Samtempe ĝi bonvenigis la nomumon kiel la speciala kunordiganto de la Ĝenerala Sekretario de UN en Libio de Abdoulaye Bathily, kiu enoficiĝis la 25an de septembro 2022.

La posteno de kunordiganto estis vaka ekde la fino de novembro 2021, kiam la diplomato kaj eksministro Kubiš 1 post dek monatoj neatendite forlasis tiun postenon. Kubiš ne donis oficialan kialon de sia demisio, kaj ankaŭ UN ne publikigis ĝin. Laŭ opinio de kelkaj diplomatoj li verŝajne havis personan senton de nesufiĉa subteno por sia diplomatia kaj politika laboro.

Ministeriaj postenoj

La nova speciala kunordiganto Bathily estas senegala politikisto kaj diplomato. Li okupis diversajn ministeriajn postenojn en la senegala registaro, ekzemple kiel ministro pri energio kaj hidraŭliko (2000-2001) kaj pri medio kaj naturprotektado (1993-1998). Li servis ankaŭ kiel vicprezidanto de la senegala Nacia Asembleo (2001-2006).

Multflanka diplomato

En 2013 kaj 2014 Bathily funkciis ankaŭ kiel asista speciala reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario en la Plurdimensia Integra Misio de Unuiĝintaj Nacioj por Stabiligo en Malio 2. Poste li estis speciala reprezentanto por Centra Afriko kaj estro de la regiona oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Centra Afriko 3 en Gabono (2014-2016). En 2018 li estis nomumita kiel speciala konsilanto de la Ĝenerala Sekretario pri Madagaskaro kaj en 2019 kiel sendependa fakulo por la strategia revizio de la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Okcidenta Afriko.

Bathily estas doktoro pri historio de la universitato de Birmingham en Britio, kaj ankaŭ doktoro de senegala universitato Cheikh Anta Diop. Li parolas kvar lingvojn: la anglan, la francan, la soninkan kaj la volofan.

Ĥaoso post Kadafi

Libio estas en konstanta ĥaoso ekde oktobro 2011, kiam ribelantoj, subtenataj per aviadilaj atakoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), mortigis la diktatoron Muamar Kadafi. Post armilaj enlandaj konfliktoj kaj disputoj inter la oriento kaj okcidento de la lando, aperis du rivalaj kaj konkurencaj registaroj, subtenataj de enlandaj milicoj kaj eksterlandaj registaroj. Krom tio, ambaŭ flankoj havas eksterlandajn batalantojn (rusoj, sirianoj, ĉadanoj ktp).

Du konkurencaj registaroj

La „registaro de nacia unueco” havas sian sidejon en Tripolo. Ĝi estas internacie agnoskita kaj subtenata de Unuiĝintaj Nacioj (UN), Eŭropa Unio (EU), Italio, Turkio kaj Kataro. Tiu ĉi registaro, gvidata de Abdul Hamid al-Dbeibeh, preparis prezidantajn kaj parlamentajn elektojn en decembro 2021, kiuj finfine ne okazis kaj estas prokrastitaj.

La dua registaro havas sian sidejon en la historia urbo Tobruk en la oriento de la lando. Ĝi estas subtenata de la t.n. „Libia Nacia Armeo” de Khalifa Belqasim Haftar kaj internacie de Rusio, Francio, Egiptio kaj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Blokiĝo

Responde al la neokazintaj decembraj elektoj, parlamentanoj nomumis en la orienta urbo Bengazi eksministron pri internaj aferoj Fathi Ali Abdul Salam Bashagha kiel ĉefministron de la „okcidenta” libia registaro. Dum la „Libia Nacia Armeo” kaj Khalifa Belqasim Haftar bonvenigis la decidon, Abdul Hamid al-Dbeibeh rifuzis ĝin.

La nuna sakstrato en Libio estas do sekvo de la neokazintaj decembraj elektoj kaj la rifuzo de ĉefministro Abdul Hamid al-Dbeibeh forlasi sian oficon. Li opinias, ke la mandato de lia registaro daŭras ĝis la nomumo de nova registaro. Aliflanke, Fathi Bashagha opinias, ke la mandato de la nuna ekzekutivo de ĉefministro Dbeibeh jam malvalidiĝis, ĉar elektoj estas prokrastitaj kaj ne estas determinita la dato de nova voĉdonado.

Necerta estonteco

Ĝis nun, ĉiuj diplomatiaj klopodoj solvi la libian krizon malsukcesis, kaj la situacio kaŭzas internacian maltrankviliĝon. La posteno de ŝtatestro estas tre interesa por ĉiuj, ĉar Libio estas lando riĉa je petrolo kaj tergaso, kiel ankaŭ je aliaj valoraj naturriĉaĵoj.

Ŝajnas, ke la reguloj de la politika ludo estas diktitaj fare de eksterlandaj potencoj, kiuj havas longan ĉeeston sur la libia politika scenejo. Se paroli metafore, la enlanda politika scenejo en Libio estas nuntempe plena de fortaj ludantoj, kaj ne klaras, kiu registaro venkos kaj povos puŝi iun en la postenon de ŝtatestro.

Malfacila posteno

La plua politika kaj ekonomia evoluo de Libio estas do nuntempe malfacile antaŭvidebla, kaj la posteno de kunordiganto de Unuiĝintaj Nacioj por Libio estas tre postulema, profesie kaj psikologie. Ekde la kreado de Subtena Misio de UN en Libio (United Nations Support Mission in Libya, UNSMIL) en 2011 la ĝenerala sekretario de UN nomumis jam sep altrangajn diplomatojn de diversaj ŝtatoj, kiuj servis kiel estroj de la misio.

Subteno de komunumo

La internacia komunumo esperas, ke Bathily, kiel eksterordinara fakulo pri afrikaj problemoj kaj multflanka diplomato kun riĉa sperto, signife kontribuos al solvo de la politika krizo en Libio. Ankaŭ Usono esprimis plenan diplomatian subtenon por lia nomumo.

1. Vidu: Defia rolo por slovaka diplomato, MONATO 2021/04, p. 4 (2021/012847.php).
2. MINUSMA (angle: United Nations Multidimensional Integrated Stabilization Mission in Mali) estis fondita en aprilo 2013 per rezolucio de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj por stabiligi la landon post la tuarega ribelo de 2012.
3. UNOCA (United Nations Regional Office for Central Africa) estas speciala politika misio kun regiona mandato kaj kun celo subteni pacon en Centra Afriko. Ĝi estis fondita en aŭgusto 2010.
haus
Julius HAUSER


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07