MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Filozofio

KULTURO

Materia kaj spirita entoj

Tradicie, kulturo estas dividita je materia kaj spirita. Al la materia kulturo rilatas ĉio, kio estas kreita en procezo de produktado, t.e., ĉio kio estas farita per homaj manoj aŭ maŝinoj, ankaŭ kiujn homoj kreis. Tio estas ĉio, kion vi povas tuŝi aŭ vidi. La objektoj de materia kulturo estas naturo kaj aĵoj – ĉio materia.

La spirita kulturo inkludas produktojn de la spirita kreivo de homoj, ekzemple sciojn, formojn de pensado, mondrigardojn. La objekto de spirita kulturo estas la homa konscio, ties intelektaj kaj mensaj kapabloj. Tamen, tiu distingo estas kondiĉa, ĉar neniu materia objekto povas esti kreita sen ideo, aliokaze ĝia ekzisto estus sensenca. Ĉu la materia kaj la spirita kulturoj rilatas unu al la alia? Sendube. Subtene al miaj vortoj mi donos kelkajn argumentojn.

Argumentado

En la moderna mondo ekzistas almenaŭ tri aspektoj, kiuj reprezentas simbiozon aŭ eĉ sinergion de la spirita kaj la materia kulturoj. Komence ni notu, ke la naturo de spirita kaj materia entoj estis studata de filozofoj en ĉiuj epokoj, ekde la antikveco. La instruo de Budho diras, ke prospero estas necesa kondiĉo por homa bonfarto, kaj ankaŭ, ke spirita evoluo kaj morala pliboniĝo estas kondiĉoj por feliĉa, trankvila kaj kontentiga vivo. Aŭ, ekzemple, Platono, strukturante sian ideon pri objektiva ideismo, prezentas la tezon, ke „karno, materio estas pasiva per si mem kaj ricevas sian tutan realecon nur de la spirita principo”. En la unua okazo, ni vidas la ideon de harmonia kunekzisto de spirita kaj materia entoj, en la dua superregon de la unua super la dua. Tamen, al la filozofoj F. Ŝillero kaj F. Hegelo apartenas la ideo de la kunordigo de la natura kaj la spirita esencoj de la homo. Tio estas, ke jam en la 19a jarcento la homo estis traktata kiel simbiozo de la spirita kaj la materia entoj, kiel kombinaĵo de la korpo (naturo) kaj la spirito. Tiel, ĉiu aĵo kreita de la homo estas parte aŭ tute produkto de sinkretisma kuniĝo de la materia kaj la spirita entoj.

Sed ni revenu al la tri aspektoj. Mi asertas, ke religio, tradicioj kaj arto (en ĉiuj ĝiaj manifestiĝoj), t.e., aspektoj de la homa kulturo, povas esti atribuitaj al la materia kaj la spirita entoj samtempe. Ni rigardu konkretajn ekzemplojn.

Religio

Kio estas religio? „Religio estas unu el la formoj de socikonscio – aro de ideoj bazitaj sur fido je miraklaj supernaturaj fortoj kaj estaĵoj (dioj, spiritoj), kiuj estas objekto de kultado.” La difino ne estas sufiĉe preciza, laŭ mia opinio. Religio, fakte, estas kredo plus kulto. Sed tiam ni devas klarigi, kio estas kredo.

Kredo estas (el la vidpunkto de filozofio) „akcepto de iuj proponoj sen teoriaj kaj praktikaj pruvoj” (mallonga vortaro de filozofiaj esprimoj). Kio estas kulto? Kulto estas „religia servo al diaĵo kaj religiaj ritoj rilataj al tiu servo” (Vortaro de la rusa lingvo, red. A. Jevgenjeva).

Nun, kiam ĉiuj terminoj estas sciigitaj, ni povas pluiri al klarigo en la kunteksto de la temo de ĉi eseo.

Fakte, kredo estas objekto de homa konscio, t.e., objekto de la spirita kulturo. Kaj kulto, siavice, – al kiu ajn religio ni referencus – rilatas al difinitaj aĵoj, objektoj de kultado: idoloj, totemoj, sanktaj lokoj, sanktaj libroj, t.e. kulto rilatas al objektoj de la materia kulturo. Tiel, religio estas simbiozo de la spirita kaj la materia kulturoj.

Ekzistas tiaĵo kiel „tradicioj”, kiuj estas tre proksimaj al religio. En la Klariga Vortaro de S. Oĵegov ni legas: „Tradicio estas 1. Tio, kio trapasis de unu generacio al alia, kio estas heredita de antaŭaj generacioj (ekz. ideoj, opinioj, gustoj, agmaniero, moroj). 2. Moro, establita ordo en konduto, en ĉiutageco.” Laŭ mia opinio, la dua difino estas malĝusta, ĉar la komprenoj de „moro” kaj „tradicio” povas esti distingitaj. La lasta estas multe pli ĝenerala. Dum moro – heredita stereotipa maniero de konduto, kiu estas reproduktata en certa socio aŭ socia grupo kaj estas kutima por ĝiaj membroj – ne influas ĉiujn sferojn de homa agado.

Redifine

Redifininte la terminojn, ni povas doni pli mallarĝan kaj konkretan ekzemplon por pruvi la supran diraĵon. En Rusio estas moro baki blinojn dum Butersemajno. Multaj homoj jam ne pensas pri la sankta kaj spirita signifoj de ĉi tradicio. Tiu festo ĉiam estis kaj estas okazigata antaŭ Karesmo, la Granda Fasto. Tio estas, unuflanke, por satmanĝi antaŭ la komenco de kelkaj restriktoj pri manĝaĵo, aliflanke – por „renkonti printempon” kuirante blinojn – simbolon de la suno – glorantajn la Sundiojn mem, kiujn kultis paganaj slavoj. Tial, ĉi festo samtempe inkludas du objektojn de la spirita kaj unu objekton de la materia kulturoj, nome, paganan kaj kristanan kredojn kaj difinitan tradician kuirrecepton. Sekve, tradicioj vere estas simbiozo de la du specoj de kulturo menciitaj pli supre.

Kiel vi scias, kaj religio kaj tradicio implicas kreon de artaj objektoj. Bedaŭrinde, la esprimo „arto” mem estas tre malbone difinita en diversaj fontoj; tial ni apogos nin sur ekzistantaj artobjektoj por klarigi nian pozicion.

En religio kaj tradicioj estas funkciigataj arkitekturo, juvelarto, arto, muziko, literaturo, teatro (ekzemple, religiaj procesioj aŭ tradiciaj festadoj). Kompreneble, ĉiu speco de arto povas esti nomata sinkretisma objekto de spirita kaj materia kulturoj.

Ni analizu kelkajn banalajn, sed ilustrajn ekzemplojn. Imagu, ke vi havas libron antaŭ vi. Libro, kiel objekto, estas fenomeno de la materia kulturo. Kial? Ĉar ĝi estas farita el papero, kaj krei libron postulas homan produktadon. La libro enhavas tekston. Se estas maleble enmeti libron kiel materian objekton en nian konscion, ni povas do fari similan manipuladon pri ĝia enhavo, ni povas kompreni la skribitan tekston danke al la penskapablo. Tiu konscio pri io skribita estos objekto de spirita kulturo.

Kaj nun ni supozu, ke ni venis al artgalerio, kaj ni havas antaŭ ni la majstraĵon de Ivan Ajvazovskij „Teodozio. Luna nokto”. Unu el la plej famaj pentraĵoj estas materia enkorpigo de la spirita ento. Kial? Unue, kreante verkon, la pentristo devis ekhavi materialojn – brosojn, farbojn, paletrojn, tolon ktp. Ĉiuj tiuj aĵoj, inkluzive de la pentraĵo mem, estis kreataj de homo. Due, Ajvazovskij, estante marpentristo, estis inspirita de marpejzaĝoj. Li travivis ĉiun nuancon de koloro, li sentis la naturon subtile, provante peri sian propran vidon sur tolon en la plej etaj detaloj. Sekve, ĝuste pro la movoj de la animo (skeptikuloj diros, ke pro la specifaĵoj de pensado), la artisto kreis objekton de spirita kulturo – bildon de nokta haveno en Krimeo.

Muziko

Ĉi tie ĉio estas sufiĉe simpla: muzikinstrumento, notoj, plenumanto, aŭskultanto. Ĉi tiu sinsekvo inkludas la spiritan kaj la materian, objektojn kaj ĝian speguliĝon en la konscio de pluraj subjektoj. Tial, sen spirita kulturo, kiel ni vidas, ekzistus neniu materia kulturo, kaj sen materia kulturo, ni ne povus enkarnigi la spiritan kulturon.

Ni povas konkludi, ke arto, almenaŭ kelkaj el ĝiaj tipoj tutcerte, reprezentas simbiozon de la spirita kaj la materia principoj en kulturo.

Tiel, ĉiuj el la supraj ekzemploj montras ĝuste, kiel la tri plej gravaj objektoj de kulturo – religio, tradicioj kaj arto – inkludas la spiritan kaj la materian entojn. Simila interpenetro ekzistas en aliaj aspektoj de homa vivo, ĉar persono estas simbiozo de la spirita kaj la materia entoj. Havante la kapablon kompreni kaj pensi, li aŭ ŝi povas krei kaj senti kion ajn.

Nikita PIMENOV
Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 03, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikita Pimenov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-02-03