LibrojTolerema Esperanto-movadoPrincipe mi ne recenzas literaturajn librojn, ĉar mi estas leganto de faktaj libroj. Laŭ mi verko kiel La akuzativo en sudnepalaj dialektoj estas preferinda al La mastro de la ringoj. En unu temas pri veraj faktoj, en la alia pri fantazioj. Sed mi estas kontenta, ke mi faris escepton pri ĉi tiu verko. Unuflanke ĝi estas historia verko, kiu reportas nin al la komenco de la pasinta jarcento, kiam aktivis niaj famaj pioniroj. Verdire la tre interesa enkonduko portas nin al la jaro 1323, kiam naskiĝis la Floraj Ludoj laŭ la legendo pro tragedia am-rakonto inter nobela fraŭlino kaj nobela trobadoro en Tuluzo. Sed por reveni al la komenco de la esperantlingva versio de la ludoj en 1909, ni trovas nin en la Universala Kongreso en Barcelono, kie en la Ludoj Émile Boirac prezidas la ĵurion kaj Antoni Grabowski okupiĝas pri la poemoj kaj Kazimierz Bein pri la prozaj verkoj. Kiel vi komprenas, temas pri la elito de la tiama elito en Esperantujo. Kaj ankaŭ la verkemo ne estis pli malgranda ol en la nunaj Belartaj Konkursoj de UEA. Partoprenis 275 manuskriptoj, kaj Reĝino de la Ludoj estis Marie Hankel, germanino, kiu ricevis la premion Natura Floro. Klasika EsperantoTamen en tiu enkonduko vi trovos ankaŭ priskribon de la sociaj-politikaj eventoj, kiuj akompanis tiun tragedian semajnon kaj la postan historion de Katalunio, pro kio la Ludoj ĉesis en 1936 pro la civitana milito kaj poste pro la nova regado de Francisco Franco. Ili povis rekomenciĝi nur en 1983. Aliflanke mi antaŭpensis, ke la lingvo de tiuj verkoj gajnintaj la konkurson devus esti bela ekzemplo de klasika Esperanto, kaj fakte tia ĝi estas, kun ritmoj simplaj kaj tre similaj al la poemoj de Zamenhof. Oni legas ilin tre facile, kaj ili tre rapide komunikas sian mesaĝon sen bezono surprizi la leganton per vorto konata nur al la poemverkinto. Jen la unua strofo de la unua gajninta poemo:
ToleremaFine la libro estas interesa ankaŭ pro tio, ke ĝi montras, kiom tolerema la Esperanto-movado estis dum sia tuta historio. La abundo da virinaj verkistoj en nia movado en la komenco de la pasinta jarcento, kiam virinoj en la ĝenerala socio ankoraŭ batalis por siaj rajtoj, certe montras, ke nia socio estas akceptema al homoj, kiuj estas rigardataj „strangaj” en la normala socio. La libro estas dulingva, esperanta kaj kataluna. Nenion mi diros pri la kataluna parto, kiun mi povas facile kompreni pro mia denaska itala, sed kiun mi ne kapablas juĝi. Renato CORSETTI
E. Abeyà Lafontana kaj X. Margais Basi: Forte verki – Premiitaj virinoj en la internaciaj Floraj Ludoj (1909-1936). Dulingva kataluna kaj esperanta. Eld. Kataluna Esperanto-Asocio, Barcelono, 2022.
|