Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Matematika inspiro, sed mallerta satiro

Mi aŭdis pri ĉi tiu romano jam antaŭ longe, verŝajne ĉar Martin Gardner, aŭ alia aŭtoro pri distra matematiko, menciis ĝin. La rakontanto de la romano estas kvadrato, loĝanto de dudimensia mondo, „Platlando”. Tiu kvadrato tamen spertas, vizie aŭ vizite, mondojn kun aliaj nombroj de dimensioj: nian propran tridimensian mondon, kiun li nomas „Spacolando”, kaj al kies loĝantoj la romano estas adresita; la unudimensian „Linilandon”; kaj li vojaĝas „eĉ al la regno de Punktlando, la Abismo de Neniu Dimensio”. Poste li konjektas la ekziston de „lando de Kvar Dimensioj”, kaj landoj kun eĉ pli multaj dimensioj. Sed la tridimensia Sfero, al kiu li prezentas siajn konjektojn, koleriĝas kaj reĵetas lin en la dudimensian mondon.

La koncepto ŝajnas amuza, kaj oni facile komprenas, kiel ĝi plaĉas al matematikistoj, sed kiel oni faris tutan romanon el tia koncepto? Nu, ĉefe per multaj detaloj pri la vivo en Platlando, ekzemple pri la diversaj sociaj klasoj, kiuj havas diversajn nombrojn de lateroj, de la triangulaj metiistoj kaj soldatoj ĝis la multflankaj nobeloj kaj la plej alta kasto, la cirkloj, kiuj estas pastroj. Dume la virinoj estas nur rektaj linioj, kaj danĝeraj pro sia akreco. Estas ĉapitroj ankaŭ pri „niaj metodoj rekoni unu la alian”, ekzemple per „sentado” (estu „palpado”), kaj „rekonado per vidado”, malfacila sed nobla arto. Multaj tiaj teknikaĵoj estas klarigitaj per diagramoj en la libro.

Kion oni satiras?

Laŭ la dorsa teksto, la romano estas „delicaĵo por ŝatantoj de matematiko, pli precize geometrio, sed samtempe ĝi estas satiro, kiu kritikas la socian hierarkion en la viktoriana [tiel] epoko en kiu Abbott vivis”. Tamen ne estas multe da vera matematiko en la libro. Verŝajne la plej matematika parto estas tiu, en kiu la Kvadrato parolas pri landoj kun pli multaj dimensioj kaj kalkulas la nombron de „limkuboj” de la kvardimensia analogo de kubo. Ŝajne enestas multe pli da satiro ol da matematiko, sed la satiro estas ... malfacile komprenebla. Okazas brutala subpremo de „Kromata Ribelo”, sed al mi ne estas klare, kion precize oni tiel satiras. Oni detruas infanojn, kies anguloj ne estas sufiĉe egalaj. Ĉu okazis io simila en la Anglio de la 19a jarcento? Virinoj estas priskribataj kiel stultaj: iuj soldatoj estas „estaĵoj preskaŭ sur la sama nivelo kiel Virinoj en sia manko de inteligenteco”.

Mi demandis min, ĉu la satiro estas al mi malfacile komprenebla nur pro la socia distanco: kvankam la aŭtoro studis en la sama kembriĝa kolegio kiel mi, li naskiĝis en 1838, do edukiĝis en alia epoko, kvazaŭ en fremda lando, kaj la romano unue aperis en 1884. Tamen, kelkajn eĉ pli malnovajn anglajn satirojn mi pli facile aprezas, kaj mi notas la longan antaŭparolon al „la dua kaj reviziita eldono, 1884”, en kiu la „redaktisto” klarigas interalie, ke la Kvadrato „sin identigis (probable tro firme) kun la opinioj ĝenerale adoptitaj de Platlandaj, kaj (kiel oni lin informis) eĉ tiuj de Spacolandaj Historiistoj”. Legante tion, oni divenas, ke ankaŭ la tiutempaj legantoj ne tre facile aprezis la satiron.

Diversaj tradukoj

Bedaŭrinde, la traduko ne estas tre bona. Enestas multaj mistradukoj ŝajne pro angla influo, ekzemple (kun pli normala esprimo en parentezo): provi (pruvi); cent kaj dudek (cent dudek); akurate (precize); apologiis (pardonpetis); kuriozecon (scivolemon); utiligis agojn (sin turnis al agoj); Gospelo (Evangelio); mensa vizio (mensvido). Enestas ankaŭ malĝustaj refleksivoj, kaj ŝajne ĉiuj participoj, kiuj devus finiĝi per „-ata”, finiĝas anstataŭe per „-ita”.

Verkante ĉi tiun recenzon, mi iom serĉis en la reto kaj malkovris strangan aferon: jam ekzistas alia traduko de ĉi tiu libro („Tradukis el la angla Thomas JAMES”) legebla ĉe http://www.zz9pza.net/tradukoj/platlando/. Mankas dato en tiu retpaĝo, sed laŭ archive.org la paĝo ekzistas de la 8a de decembro 2013. Strange, ke ni ŝajnas havi eĉ du tradukojn en Esperanto de ĉi tiu verko ne tiel famega. Mi ne sufiĉe studis la tradukon de Thomas James por prijuĝi ĝian kvaliton, sed la parentezaj alternativoj en la antaŭa alineo estas cititaj el tiu traduko, do ĝi ŝajnas pli bona almenaŭ en tiuj lokoj.

Temas pri unika verko, interesa por kelkaj homoj: leginte diversajn komentojn en la reto pri la angla originalo, mi havas la impreson, ke la verko eĉ tre plaĉas al iuj homoj. Tamen, mi ne rekomendus ĝin por ĉiu ajn, kaj la traduko de Hu Shenghao estas plibonigebla.

Edmund GRIMLEY EVANS
Edwin Abbott Abbott: Platlando: romano de multaj dimensioj. Tr. Hu Shenghao. Eld. Libera, 2022. 146 paĝoj. ISBN 978-1-4716-5385-8.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 02, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-05