MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

ESTONTECO

Klimatŝanĝo, marbordaj inundoj kaj eventualaj solvoj

Marbordaj inundoj, nome inundoj kaŭzitaj de marakvo kaj tajdoj, certe eniras la temaron, kiam oni diskutas pri la klimatŝanĝo. La tradicia solvo estas konstrui digojn, tamen ĉu tio solvos la problemojn? Se diri simple, ne!

La ŝlosila faktoro, kiu difinas la inundoriskon en iu difinita loko, estas la relativa alteco de la loko kompare al la averaĝa marnivelo. Ju malpli la alteco, des pli la inundodamaĝo. Normale eblas konservi altecon, se oni konservas la ekvilibron de la profunda kaj malprofunda subtera akvo. Tamen, ju pli multe oni eltiras tiun akvon, des pli rapide sinkas la tero. Tio kaŭzas grandan problemon por marbordaj urboj, kiuj eltiras tro multe da subtera akvo. En Ĝakarto, la ĉefurbo de Indonezio, oni taksas, ke la tero malaltiĝas je ĉirkaŭ 3 milimetroj jare. Tiu nombro ŝajnas malgranda, sed la akumula rezulto estontece kreos gravan problemon, precipe oftajn inundojn de la marbordo. Multaj studoj jam prognozas, ke Ĝakarto povos enprofundiĝi en 2050.

Manko de sensala akvo

Kiam dolĉa akvo subtera estas eltirata kaj la marborda tero sinkas, la sala marakvo penetras pli en la teron. Tio kreas novan problemon: dolĉa akvo pli kaj pli malhaveblas. Pro tiu problemo, homoj vivantaj ĉe la marbordo devas aĉeti multekostan dolĉan akvon por trinki. Samtempe, kiam la tero sinkas, oni eventuale serĉas freŝajn fontojn aŭ prenas akvon de pli profunde, kio altigas la konsumon de la grundakvo kaj plirapidigas la tersinkadon. Tial la lokaj registaroj jam klopodas limigi konsumadon de grundakvo.

La sekvoj de tiu tersinkado povas esti teruraj por marbordaj komunumoj. Multaj homoj devas translokiĝi, kio kaŭzas sociajn problemojn rilate loĝlokojn kaj loĝejojn, kaj samtempe ŝanĝas la manieron, laŭ kiu oni uzas la pli altan terenon, kaj tio povas havi malfavoran efikon sur la agrikulturo. La provizora solvo estas konstrui pli altajn digojn por ŝirmi urbojn, kiel oni klopodis fari en Ĝakarto kaj Semarang. Tamen en majo 2022 la digoj de Semarang rompiĝis, kaj la maro inundis la urbon. Tio okazis dum la sezono de altaj tajdoj, kaj la inundo atingis 1,5 metrojn.

Oni taksas, ke la tutmonda marnivelo plialtiĝis mezume je 1,4 milimetroj jare dum la 20a jarcento. La usona National Oceanic and Atmospheric Administration (NOAA, Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio) prognozas, ke la marnivelo estos ĉirkaŭ 40-60 centimetrojn pli alta fine de la nuna jarcento. Ju pli la marnivelo plialtiĝos, des pli granda la minaco de tiaj inundoj kune kun la gravaj ekonomiaj, sociaj kaj politikaj problemoj, kiujn ili kaŭzas.

Ĉu transloki urbojn?

La klimatŝanĝo estas unu el la kialoj, pro kiuj la indonezia registaro eĉ decidis transloki la ĉefurbon el Ĝakarto al IKN (Ibu Kota Negara Nusantara; La Ĉefurbo de Nusantara) en Orienta Kalimantano. Tamen, tiaj solvoj ne ĉiam eblas. Kien transloki la ĉefurbon de Maldivoj kaj tiujn de etaj landoj en Pacifiko? Marbordaj inundoj tuŝas la vivojn de milionoj da homoj, en Barato, Bangladeŝo, Ĉinio kaj aliloke. Ebligi la transloĝiĝon de tiuj milionoj estus malfacila, eĉ konfliktoveka, afero.

Necesas tutmonde trovi politikajn, ekonomiajn kaj sociajn solvojn por rebonigi la klimaton. Tiuj solvoj samtempe estu humanaj, por kontraŭbatali la kreskantan, multflankan malegalecon. Ĉu jam estas tro malfrue? Mi esperas, ke la homaro trovos la volon resanigi sian solan domon, la teron. Ni ankoraŭ ne elmigru al aliaj planedoj, kiel Marso, ĉu?

Ali Aulia GHOZALI
Indonezio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 02, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ali Aulia Ghozali el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-05