EseojGERMANIOĈu facilas esti najbaro de potenca urbo?Meksiko kaj Usono, Pollando kaj Germanio, Kartvelio kaj Rusio. Ofte eblas rakonti kiel malfacilis aŭ malfacilas esti najbaro de potenca lando. Aliflanke estas ankaŭ lokoj, kies potenca najbaro faciligas aferojn. Tio povas okazi inter landoj, kiel en Eŭropa Unio, sed ankaŭ ofte inter urboj. Samtempe ne ĉio estas enviinda. Faras bruon, gajnas mononApud la germana urbo Königs Wusterhausen antaŭ nelonge finiĝis la konstruado de la nova berlina flughaveno. Havante pli da spaco, ĝi estas pli malproksima de l' urbocentro, do estas malpli da avia bruo en Berlino sed pli da bruo en Königs Wusterhausen, precipe nokte. La partio Unabhängige Bürgerliste (Aŭtonoma kandidatlisto) lastjare kritikis la agadplanon pri bruo (Lärmaktionsplan) de Königs Wusterhausen dirante, ke la bruo permesita, kaŭzata de la flughaveno kaj de la aŭtovojo A10, superas la rekomendatajn valorojn de Monda Organizaĵo pri Sano. Krome ankaŭ pluraj mezuradoj prezentitaj en la agadplano estas malprecizaj kaj neuzeblaj. „La esploroj, mezuradoj kaj supozoj estas eraraj, do la konkludo estas senvalora” ili argumentis. Certe tio gravas, sed la fonto de tiaj problemoj ĉefe estas la ĉiutagaj postuloj de la pli potenca najbara urbo, Berlino. Tamen pro Berlino kaj ĝia flughaveno ankaŭ Königs Wusterhausen ekonomie gajnas. Pro berlina navedado, la ŝuldoj de la urboj en la berlina najbarejo ĝenerale estas konsiderinde sub la mezumo de ilia regiono. Pro la nova flughaveno, Königs Wusterhausen apartenas al la regiona kreskokerno (Regionaler Wachstumskern) ebligante projektojn kun granda kreskpotencialo. TeknologiparkoEn 1915 la unua publika radioprogramo, kiu estis kristnaska koncerto, estis elsendita apud Königs Wusterhausen de Funkerberg (Dissendmonto). La sendintaj elsendmastoj siatempe estis la plej grandaj kaj gravaj en Germanio, precipe la meza elsendmasto Mittelturm, konstruita en 1925, kiu tiam estis la plej alta konstruaĵo en la lando. Kompreneble oni ne konstruis ilin por Königs Wusterhausen, sed por la apuda ĉefurbo, tamen per propra laboro de Königs Wusterhausen tie estis konstruita la unika Sender 36 (Sendilo 36), kiu sendis ĝis 1992. Fakte pli kaj pli la konstruaĵoj sur Funkerberg ĉesis funkcii, kiel Mittelturm detruita de uragano en 1972. Oni ĉesis uzi Funkerberg en 1997 pro ekonomiaj kaj ekologiaj kaŭzoj. Eblas diri, ke Funkerberg estis elektita por ke oni ne ĝenu la berlinanojn, ekzemple per elektromagneta radiado. Malgraŭ tio, Königs Wusterhausen estas tre fiera pri tiu historio. La blazono de la urbo montras tri elsendmastojn kaj la urbo sukcese akiris la kromnomon Rundfunkstadt (Radio-urbo) en 2008. Hodiaŭ per la regiona kreskokerno oni komencis projekton krei teknologiparkon, kiu altiru alt-teknikajn kompaniojn. Kiel fokusajn industriojn oni determinis aviadon, komputadon, telematikon, energetikon kaj vivosciencojn. Funkerberg ĉe Königs Wusterhausen verŝajne ne ekzistus sen sia proksimeco al Berlino. Tiu najbareco unuflanke donas multajn ekonomiajn eblojn, aliflanke ankaŭ signifas dependecon al io, kio estas neregebla. De kie venas la reĝo?Königs Wusterhausen estas „nenormala” urb-nomo. Kial ĝi entenas König (reĝo)? Fakte la nomo ne ĉiam estis tia. Ĝis 1718 ĝi estis Wendisch 1 Wusterhausen. Tiam finiĝis la konstruado de la kastelo de la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 1a, kies patro donacis al li la urbon, kiam li iĝis dek-jara. Tiel ne nur ŝanĝiĝis la nomo, sed ankaŭ la ĝenerala graveco de la urbo. Ĝi ne estis granda, tamen ofte oni vidis gravajn ŝtatajn funkciulojn. Königs Wusterhausen estis priskribata kiel „stranga loko, kiu estas nek urbo, nek urbeto, nek vilaĝo”. Ankoraŭ la reĝo Vilhelmo la 1a en 1861 uzis la kastelon, kie li fumis kun amikoj kaj ĉasis. Tra la historio Königs Wusterhausen gajnis per la turismo de berlinaj kaj aliaj reĝoj, konsekvence nun malfacilas, ke ne plu estas reĝoj. Tamen, kvankam dependeco ĉiam signifas ankaŭ riskon, bona kunlaboro ofte daŭripovas. La fervojo Berlino-Görlitz, konstruita en 1867 dum la regado de Vilhelmo la 1a, trairas Königs Wusterhausen kaj ekzistas ĝis nun. Ankaŭ ĝia haveno, antaŭe konstruita en 1854 dum la regado de Friedrich Vilhelmo la 4a por la transporto de konstrumaterialo, ekzistas ĝis nun. Krome la haveno estas la plej granda de la regiono kaj subtenata per la menciita regiona kreskokerno. Do facilas aŭ ne?Kaj hodiaŭ, kaj historie, la proksimeco al Berlino influis Königs Wusterhausen. Iam estas enviinde havi ekskluzivajn eblojn, aliflanke la bruo aŭ elektromagneta radiado signifas sanriskon. Certe estas malsamaj opinioj pri Berlino ankaŭ inter la anoj de Königs Wusterhausen. Ĝi ankaŭ estas nur unu el multaj urboj en berlina proksimeco kaj certe ankaŭ iliaj spertoj kun Berlino estas malsamaj. Berlino ree ankaŭ estas nur unu el multaj ĉefurboj. Ĉu facilas aŭ ne, la malpli potencaj najbaroj ofte povas nur iom influi, do estas la respondeco de la pli granda najbaro ne ekspluati ilin helpante ilin kreski, por ke la kunlaboro daŭripovu! 1. Wendisch: vendoj, ne signifas nur sorabojn, sed ankaŭ aliajn slavajn popolojn, el kiuj la soraboj estas la plej konataj.
Frédéric DÜE
Germanio
|