MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

ARMENIO

Diana Abgar: la unua ambasadorino de la mondo

Antaŭ multaj jaroj en la japana urbo Jokohamo ekloĝis Diana Hovhannes Abgar (1859-1937), armena verkistino, publicistino kaj diplomatino.

Ŝiaj antaŭuloj elmigris el Naĥiĝevan al Irano kaj poste al Hindio, kie ŝi naskiĝis. En riĉa familio Agabekjan Diana (bapta nomo Anahit) estis la sepa, la plej juna infano. En Kalkato ŝi frekventis eklezian seminarion, kie ŝi ricevis instruadon en la angla, studis sanskriton kaj la hindian. Hejme ŝi praktikis la armenan lingvon.

En 1889 ŝi edziniĝis kun la komercisto Mikael Abgar (Abgarjan) kaj translokiĝis al Japanio. En la familio naskiĝis kvin infanoj. En Japanio ili fondis kompanion, kiu komercis kun Eŭropo, Ĉinio kaj Usono, kaj hotelon Great Eastern.

Post la neatendita forpaso de la edzo en 1906 ŝi kun la infanoj translokiĝis al Jokohamo, transpreninte la tutan administradon de komercaj aferoj.

Verkista agado

Ne nur komercado okupis ŝin. Jam en 1882 aperis ŝia unua romano Sjuzn.

Diana Abgar prelegis, skribis artikolojn por anglalingvaj revuoj de Jokohamo, The Japan Gazette kaj Far East, pri organizitaj kaj efektivigitaj masakroj en Adana (Cilicio), pri la neimageblaj vivkondiĉoj de armenoj en la Otomana Imperio.

Dum la periodo 1910 ĝis 1915 ŝi eldonis ok librojn, inter ili La vero pri masakro de armenoj, Armenio perfidita, Paco en Eŭropo, Problemoj de paco, Paco kaj ne paco, Granda malico kaj aliajn. Tiuj libroj estis alte taksataj de la amaskomunikiloj de Usono. Danke al tio ŝi aktive korespondis kun mondaj politikaj kaj religiaj agantoj.

Diplomatia agado

Post kelkaj jaroj la japana ministrejo pri eksteraj rilatoj proponis laboron al Diana. Ŝi posedis ankaŭ la japanan kaj ĉinan lingvojn.

Estante patriotino, ŝi multe helpis al rifuĝantaj armenoj celantaj translokiĝi al Usono tra Siberio kaj Japanio.

Danke al penado de Diana Abgar en 1920 Japanio, kiel la unua lando de la mondo, agnoskis la sendependecon de la Armena Respubliko.

La 22an de julio 1922 ŝi komencis labori kiel diplomatia reprezentanto kaj ĝenerala konsulino en Malproksima Oriento.

Ŝia lasta kolekto estis El libroj pri mil kaj unu historioj: pri Armenio kaj ĝia popolo.

Diana Abgar forpasis la 8an de julio 1937 en Jokohamo. Ŝia dumviva revo ne efektiviĝis, ŝi ne sukcesis viziti sian historian patrujon, Armenion. Ŝi estis entombigita en tombejo por eksterlandanoj apud sia edzo. Ŝian tombon prizorgas la Japana-Armena Societo pri Amikeco, kies sidejo estas en Tokio.

Post la morto de Diana ŝiaj filoj translokiĝis al Usono.

Memore al Diana Abgar

En decembro 2008 en Bostono okazis literatura vespero, dum kiu estis prezentita, danke al ŝia nepino Lucille Abgar, anglalingva kolekto de verkoj de Diana Abgar El libroj pri mil kaj unu historioj: pri Armenio kaj ĝia popolo.

En 2010 okazis renkontiĝo organizita de la japana kaj armena ambasadejoj, kiun ĉeestis ŝiaj nepo Mikael Abgar kaj pranepino Deniz Abgar. Pri Diana rakontas ankaŭ la filmo Armenaj reĝinoj de la reĝisoro Tigran Ĥzmaljan.

En 2016 estis eldonita armenlingva libreto Diana Abgar fare de Artur Baĥĉinjan kaj en la centra parto de la urbo Erevano troviĝas belega parko je la nomo de la Diana Abgar.

Lida ELBAKJAN
Armenio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 28.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lida Elbakjan el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07