Moderna vivoNATUROPolenadoNe-multaj el ni scias, ke inter polenantoj troviĝas tre diversaj specoj de animaloj. Dominantan pozicion havas insektoj. Krom mielabeloj, florojn polenas ankaŭ muŝoj, papilioj, sirfedoj 1, vespoj, burdoj, formikoj, kelkaj specioj de vespertoj, birdoj, primatoj, ronĝuloj, reptilioj ktp. Kion signifas tio? Ĉu la rolo de aliaj libere vivantaj polenantoj en la naturo estas neglektinda aŭ escepta kompare kun mielabeloj? La plej fama polenanto estas sendube mielabelo (Apis mellifera). Tamen, multaj homoj havas nur tre malklaran kaj nebulan ideon pri tio, kiom da aliaj polenantoj ekzistas tra la tuta mondo, kaj kia estas ilia graveco por la naturo kaj la homa socio. Ekzemple, krom mielabelo ekzistas ĉirkaŭ 20 000 diversaj specioj de abeloj en la mondo. Polenado helpe de animaloj ludas gravan rolon en la ekosistemo. Laŭ sciencistoj kaj fakuloj, ĉirkaŭ 90 % de la sovaĝe kreskantaj plantoj en la mondo dependas de polentransdono fare de animaloj. Ĉi tiuj plantoj estas gravaj por plua funkciado de ekosistemoj, ĉar ili estas fonto de nutraĵo, aŭ servas kiel loĝejo, do ili alportas pliajn avantaĝojn. Logoj de florojLa ecoj de floroj (kiel grandeco, odoro, koloro, tempo de florado ktp) servas por logi polenantojn. Ekzistas floroj, kiuj estas polenataj ĉefe helpe de papilioj, muŝoj aŭ vespertoj. Por polenado ekzemple de tomatoj en forcejoj oni uzas burdojn kaj kelkajn speciojn de solecaj abeloj. Se tion diri simple, diversaj specioj de floroj en diversaj geografiaj regionoj bezonas diversajn speciojn de polenantoj. La sciencistoj detale analizis konojn inter floroj kaj iliaj polenantoj en diversaj ekosistemoj kaj konstatis, ke mielabeloj respondecas averaĝe pri nur 14 % de ĉiuj surfloriĝoj en konkreta ekosistemo. Tio signifas, ke la plej grandan parton de la polenado faradas aliaj specioj de sovaĝaj polenantoj. Aŭ se diri per aliaj vortoj, sovaĝaj insektoj polenas kultivaĵojn pli efike ol mielabeloj. Graveco de abeloNeniu pridubas la gravecon de mielabelo por la homaro, sed ĝi ne povas anstataŭe fari la laboron de aliaj polenantoj en la naturo. La granda populareco de mielabelo kiel polenanto devenas ĉefe de la fakto, ke estas relative facile certigi ĝian pli grandan koncentriĝon en malgranda areo per abelujoj kaj abeldomoj kompare kun aliaj polenantoj en certaj lokoj. Krome, laŭ sciencistoj mielabeloj fokusiĝas ĉefe al kolektado de nektaro kaj nur 3 % de abeloj kolektas polenon. La graveco de ĉiuj polenantoj en la naturo ne estas pridubebla. Aliflanke, polenantoj en ekosistemoj malpliiĝas kaj malaperas pro ŝanĝiĝo de la teruzado, intensa agrikulturo, manko de nutraĵoj, klimat-ŝanĝiĝo ktp. Ankaŭ pesticidoj, diversaj kemiaj plantprotektaj preparaĵoj kaj malsanoj rekte minacas la sanon de polenantoj. Iniciatoj de Eŭropa UnioEn la lastaj jaroj Eŭropa Unio (EU) enkondukis kelkajn rimedojn por savi polenantojn per EU-leĝaro (ekz. naturprotektado, limigoj pri uzado de pesticidoj en agrikulturo ktp). Tamen, ĉi tiuj rimedoj ne sufiĉas por protekti diversajn speciojn de polenantoj, kies nombro konstante malpliiĝas. Tial en 2018 Eŭropa Komisiono publikigis komunikon pri la unua iniciato de EU en la kampo de polenantoj. La iniciato havas strategiajn celojn, kiujn la membroŝtatoj de EU devas atingi por mastrumi kaj protekti diversajn speciojn de polenantoj. Tamen, la tutmonda protektado de polenantoj, kiuj certigas „senpagan” rikolton por la homaro, estas „longdistanca vetkuro”.
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
1. Insekto de la familio Syrphidae.Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
|