MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

BESTOJ

Homoj kaj Canis lupus

Homoj kaj lupoj ĉiam vivis najbare, sed tiaj bestoj neniam emis amikiĝi tiel, kiel faras iliaj parencoj la hundoj. Sovaĝaj lupoj kutime timas homojn. Tamen, depende de la situacio kaj de la prihoma sperto de la lupo, atakoj povas okazi. Samkiel multaj aliaj rabobestoj, lupoj povas ataki por defendi idojn, gardi predon aŭ pro provoko. Malgraŭ tio homoj estas scivolaj pri la vivo de Canis lupus.

La 73-jaraĝa litovo Bronius Jurgelevičius dum kelkaj jardekoj zorgas pri lupoj apud sia vilaĝa domo. Ili vivas en ĉirkaŭbaritaj terenoj. Estis periodo, kiam en tia fermaĵo videblis pli ol deko da tiuj sovaĝaj bestoj. Hodiaŭ estas nur tri: unu en unu fermaĵo, kaj du en alia. Ĉiuj lupoj, kiuj iam ajn videblis ĉi tie, naskiĝis surloke aŭ estis alportitaj el natura spaco pro vundiĝo. La kialo de apero de la lupejo estas interesa.

Unuaj lupidoj

La historio de lupobredado komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ kvar jardekoj, kiam Bronius Jurgelevičius, kiu tiutempe respondecis pri la prizorgado de ĉaskampoj kaj kaptado de ŝtelĉasistoj, ricevis la proponon de homoj kun dubinda reputacio aĉeti du etajn lupidojn.

Aĉetinte ilin, la ĉasisto alportis ilin hejmen. Tiutempe lia germana ŝafhundino zorgis pri siaj etaj idoj. Lavinte la lupidojn kaj frotinte ilin per hundina lakto, li provis altrudi ilin kiel proprajn al la hundino. Ŝi flaris kaj tuj akceptis la novulojn.

Kiam la lupidoj notinde kreskis, okazis terura afero: la lupa instinkto venkis kaj tiuj savitaj lupidoj disŝiris sian falsan sed zorgeman patrinon.

Ĉi tiu malĝojiga historio malfermis la vojon al novaj lupoj, novaj spertoj kaj novaj historioj en la bieneto de Jurgelevičius.

Domo por bestoj

Antaŭ jardekoj Bronius estis fervora ĉasisto. Hodiaŭ li povas rakonti, ke li sukcesis ĉasi 23 lupojn. Se konsideri, ke necesas speciala lerteco kaj eltrovemo por trompi kaj ĉasi tiun ruzan beston, la nombro vere imponas. Tamen, ju pli kreskis la kvanto da ĉasitaj bestoj, des pli forta doloro disŝiris lian koron pro detruo de la naturo. Tial, Bronius iutage faris al si firman promeson: li resanigos kaj redonos al la naturo la saman nombron da lupoj.

Tamen ne nur lupoj kaptis lian atenton. Estis tempo, kiam ĉi tie videblis cervoj, aproj, niktereŭtoj1 kaj aliaj bestoj, kiuj apenaŭ restis vivaj post kunpuŝiĝo kun veturiloj aŭ gazontondiloj. Multaj homoj, kiuj sciis pri la noblaj intencoj de Bronius, transportis vunditajn bestojn al lia hejmo. Kaj li pacience traktis ĉiujn alportitajn bestojn; li operaciis kaj nutris ilin je sia propra kosto.

Hodiaŭ la eksa ĉasisto povas pli facile spiri, ĉar, ĉasinte 23 lupojn, li rekompencis la naturon per resanigado de 27 samspecaj bestoj. Kompreneble, prizorgado de vunditaj bestoj ne estas facila laboro. Tial al la nobla tasko sin donis ankaŭ lia edzino Marytė kaj lia filino Laura.

Reganta lupo

Bonikas, unu el la hodiaŭaj lupoj de Bronius, oni venigis ĉi tien antaŭ sep jaroj kun rompita piedo, kiam ĝi estis nur kelkmonata. La vundo estis rezulto de kunpuŝiĝo kun aŭtomobilo. Sekvis longa kaj pacienca kuracado kaj flegado, kaj poste ĝi povis denove stari sur siaj piedoj. Hodiaŭ ĝi regas en aparta spaco. Neniu el la familianoj kuraĝas eniri tien, ĉar rabobestoj, kiuj longe kontaktas homon, iĝas tre kuraĝaj. Estas malfacile antaŭvidi, kiam la besto ekstaros por pruvi, per la plej drastaj rimedoj, ke ĝi regas ĉi tie.

Aliaj du – Mauglis kaj Smilga – estas gefratoj, kiuj naskiĝis en la bestejo antaŭ kvin jaroj. Ĉi tie vivis iliaj gepatroj kaj ankaŭ la geavoj.

Ĉu lupo estas amiko?

Laura, filino de la posedantoj, de sia infanaĝo kreskis inter lupoj. Ŝi konfesas, ke ŝia plej ŝatata besto estas la lupino Smilga. „Mi sentas eĉ ne tiel fortan korinklinon por mia hundo kiel por la lupino. Kiam mi scias, ke ĉi tiu besto estas sovaĝa kaj mi ludas kun ŝi ekde frua aĝo, formiĝas vere stranga rilato”, ŝi diras.

Laura aldonas, ke la lupo tamen estas sovaĝa besto, kaj tia amikeco, kiu ligas homon al dorlotbesto, probable ne eblas. „Ne gravas, kiom granda estas via amo por la lupo; la besto tutegale rigardas la arbaron. Vi ne trovas lupojn en cirko. Ili ne cedas al trejnado. Laŭ sia naturo, tia rabobesto jam estas estro kaj ne akceptas aliajn aŭtoritatojn”, ŝi asertas.

„Mi loĝas kun lupoj jam dum 45 jaroj kaj spertis diversajn okazojn. Unu el niaj lupoj provis eĉ mortigi min; la spuroj de la vundo ankoraŭ restas”, Laura rakontas.

Lupaj kutimoj

Lerta pri la subtilaĵoj de lupa vivo, la virino rimarkas, ke lupoj vivas en luparoj – po dekkelkaj en unu –, inkluzive de idoj ĝis kvara generacio. Unu estas la plej forta kaj bona – tiel nomata alfa virbesto – kaj rajtas ordoni, dum ĉiuj aliaj devas obei. En la kvara jaro la lupidoj estas jam forpelataj de la gepatroj, do ili memstare komencas prizorgi sian vivon. Tamen ne malofte ekas ribelo en la luparo mem, ĉar aliaj lupoj provas faligi la bandestron kaj okupi lian lokon.

„Kiam la lupidoj kreskis ĝis duonjaro, gvidaj kvereloj eksplodis en la bando. Ili povis vidi, kiel mia paĉjo interrilatas kun mi, rezulte ili ŝajne konsideris min kiel membron de ilia luparo. Kiam vi estas konstante kun lupoj, kontaktiĝas kun ili kaj provas reprodukti iliajn sonojn, ili akceptas vin kiel familian membron. Mi, tiam kelkjara infano, provis okupi pli striktan pozicion koncerne ilin. Rezulte lupoj decidis forigi min de sia kompanio kaj iniciatis gravan batalon kontraŭ mi. Kiam paĉjo foriris pro telefona voko, kaj mi restis sola inter la lupoj, lupo subite saltis sur min, kaptis mian sidvangon kaj komencis dronigi min en la lageto. Feliĉe, preterpasantaj najbaroj tion rimarkis kaj savis min”, rakontas Laura.

Ĉi tiu kruela okazo tamen ne puŝis la knabinon en timon. „Mi daŭre iradis al fermaĵoj kaj ludis kun lupidoj. Hodiaŭ Smilga estas mia amikino. Ni rilatiĝas mirinde. Mi iom timis, sed nur ĝis mi ekkonis ŝian karakteron. Alrigardante ŝiajn okulojn, mi tuj sentas, ke adrenalina fluo inundas mian korpon, kaj instinktoj pri memdefendo ekvigliĝas. Mi scias, ke oni devas montri ne la propran timon al la bestoj, sed nur kuraĝon kaj memfidon”, diras Laura.

Malfacilaĵoj

„Kiam mia lupo aĝis ĉirkaŭ sep monatojn, kaj en ĝia fermaĵo kuŝis peco da viando, lupino subite ekstaris, kaptis la viandopecon, alportis kaj metis ĝin sur miajn genuojn kaj tuj foriris. Mi ege timis, mi ne sciis kion fari: se mi ĵetus la viandon, ŝi eble pensus, ke mi volas forpreni ĝin de ŝi. Tamen mi provis liberiĝi de ĝi zorgeme. Tiam la lupino ekstaris kaj denove alportis ĝin al mi. Mi konstatis, ke tiamaniere ĝi esprimas la plej amikajn sentojn. Ĝis nun mia amikino estas mirinda, sed poste ia konkurenca instinkto probable eksplodos. Ja ni ambaŭ estas inoj, kiuj iam konkurencos. Mi ĉiam memoras tion kaj atentas ĝian konduton. Se mi ekaŭdas ĝin muĝi, mi tion akceptas kiel obstaklon en nia komunikado. Sed momente ĉio estas en ordo”, rakontas Laura.

Ankaŭ Bronius Jurgelevičius spertis dolorajn lecionojn de lupoj. Rezulte li jam dufoje estas operaciita. Li konfesas, ke li mem kulpis pri tio. Li ne antaŭsupozis, ke ne eblas eniri la fermaĵon, kiam lupoj havas idojn. Li ignoris tiun regulon kaj tro fidis la beston. Li diras, ke la lupo antaŭe eĉ ne kontraŭis, kiam la posedanto malfermis lian buŝon por montri al vizitantoj, kiajn dentojn havas lupoj. Kiam la viro nun aperis sur lia teritorio, la lupo probable eksentis, ke ĝiaj idoj estas en danĝero. Protekti la propran familion estas la plej grava tasko de lupo. Do li atakis sian mastron kaj forte mordis liajn piedojn. Lin savis vizitantoj, kiuj tiutempe estis en la bestejo kaj komencis frapi per metalaj objektoj. Lupoj tre malŝatas la sonon de metalo kaj do provas kuri kiel eble plej malproksimen.

Libereco ne bonvenas

Jam kuracitaj lupoj, kiuj pasigis almenaŭ duonjaron en homa zorgado, ne estas liberigataj. Dum tiu tempo lupoj alkutimiĝas al homoj, sentas nenian homan minacon kaj tiel adaptiĝas al nova vivmaniero. En la libera naturo ili ne plu povus bone konduti, kaj aperus risko ataki homojn. Lupo restas en la bestoĝardeno de Bronius ĝis la momento, kiam interesato venas por ĝi. Aliokaze ĝi pasigas sian vivon ĉi tie.

Laura asertas, ke homo povas lerni multon, kunvivante kun lupoj, precipe pri la sinteno al familio kaj reciprokaj familiaj rilatoj. „Okaze de oestro, la plejmulto de la bestoj kutime trovas ĉiufoje malsamajn partnerojn, sed lupo trovas lupinon por sia tuta vivo. Kiam lupidoj aperas, la virlupo alportas manĝon unue al la patrino kaj poste al la idoj, kaj se io restas, tion ĝi manĝos. Paĉjo lupo gvidas ĉiujn. Se la lupidoj intencas fari ion, la patro tuj turnas sin al ili kolere kaj disciplinas ilin tre rapide. La sindonemo, toleremo kaj sinteno de lupoj al sia kunulino kaj la prizorgado de idoj kaj de la tuta familio sendube estas fascina afero”, asertas Laura.

1. Vulpe granda mamulo kun pufa malhelgriza hararo kaj pli hela ventro. Scienclatine: Nyctereutes procyonoides.
last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio


Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07