Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Ĉiuj poemoj de Zamenhof

Kiam L.L. Zamenhof unue entreprenis la utopian taskon realigi la unuan (lingvan) parton de sia revo por „unuigi la tutan homaron en familion”, li decidis ke, por ke lia Internacia Lingvo estu vera homa lingvo, ĝi nepre devas havi la kapablon ne nur komuniki tion, kio rilatas al bezonoj de la praktika vivo, sed ankaŭ la pensojn kaj sentojn de la homa spirito. Pro tio li tre frue komencis verki versaĵojn kaj literaturon en sia lingvo kaj tiel li iniciatis la kreivan procezon, kiu kondukis al la iom-post-ioma apero de ege respektinda amaso da monde valoraj literaturaĵoj, precipe de poezio.

Zamenhof mem ne pretendis esti poeto. Liaj komencaj provoj verki poezion, kvankam evidente sinceraj kaj kelkfoje kortuŝaj, hodiaŭ ŝajnas naivaj. En liaj postaj kaj pli maturaj poemoj li pli sukcese demonstris, ke Esperanto estas tre taŭga kaj esprimriĉa ilo por la kreo de respektinda poezio. Ĝis hodiaŭ tio estas abunde pruvita. En neniu alia medio konstante aperas en la sama lingvo valora poezio, verkita de viroj kaj virinoj el preskaŭ ĉiu lando, el ĉiu kontinento kaj de ĉiu raso, ĉiu klaso kaj ĉiu fono.

Bombastaj kaj optimismaj

Kompreneble, la tuta literatura klimato ŝanĝiĝis post la tempo de Zamenhof. Al ni la unuaj provoj de la unuaj esperantistoj, inkluzive tiujn de Zamenhof mem, kelkfoje ŝajnas bombastaj, kaj triumfe optimismaj pri „la fina venko”. Post la Deklaro de Raŭmo, tiu revo nun aperas kiel kasteloj en la ĉielo. Samtempe neniu rajtas malestimi la revojn de noblaj idealistoj, ĉar sen revoj kaj revantoj la mondo iĝas frida, malhoma kaj malamika.

Sed nun, kio pri la libro, kiu estas la temo de ĉi tiu recenzo? La dediĉo ĉe la komenco de la libro klarigas ke „Ĝi ŝuldas sian ekziston al la mirplena demando de Jorge Camacho: Kial ne ekzistas memstara eldono de la poemoj de Zamenhof?

Nemalhavebla

Sed finfine tiu eldono jam ekzistas. La libro (fakte libreto), de modesta broŝurita aspekto, nur 56-paĝa, estas nemalhavebla aldono al la librobretoj de iu ajn, kiu interesiĝas pri la poezia verkaro de la kreinto de Esperanto. Krom la poemoj en „normala” Esperanto, ĝi enhavas unu en la jida, du en pra-Esperanto, unu en la germana, kaj unu en la rusa – ĉiuj kun traduko en la fine ellaborita formo de Esperanto.

Ĉi tiun kolekton aranĝis Gerrit Berveling, kiu prezentas ĝin sub la titolo La tekstoj de L. L. Zamenhof. Kiel enkonduko estas inkludita represo de la artikolo: Zamenhof – nia unua poeto, de Baldur Ragnarsson, kiun li verkis por Juna Amiko. Aludante al la verkoj de Zamenhof, la fina alineo de tiu artikolo tekstas: „Li tamen, verŝajne, ne rigardis sin kiel poeton, li volis nur montri la vojon al tiuj, kiuj pli sindone deziros pluiri sur tiu vojo. Kaj la atendo ne estis longa. La esperanta poezio jam akiris siajn flugilojn kaj baldaŭ levos sin al flugo de esploro, malfermonta novajn perspektivojn.”

En sia verko Lingvo kaj vivo, Gaston Waringhien skribas pri du fruaj provoj de la juna Zamenhof por plani la strukturon de sia Lingwe Uniwersala, nome la pra-Esperanto de la jaro 1878 kaj tiu de 1881. La sola, kiu restas de la jaro 1878, estis tiu, kiu komenciĝas per la versoj: „Malamikete de la nacjes / Kadó, Kadó jam temp' está” (Malamikeco de la nacioj, Falu, falu, jam temp' estas! ...)

Kiel gimnaziano, Zamenhof, kun grupo da samklasanoj, kantis tiujn versojn por „solene festi la sanktigon (!) de la lingvo.”

Sutte Allá

Oni vidos, ke la provo de 1878 estas preskaŭ komprenebla, sed la versio de 1881 estas tute malsama, kaj tute malsimila al la aktuala Esperanto. Supozeble, Zamenhof estis iom influata de Volapuko, do tia Esperanto estas multe pli apriora ol la unua aŭ la nuna. En Esperanta Antologio, Auld inkludas interesan eksperimentan soneton en tiu pra-Esperanto (Sutte Allá), verkitan de la brazila poeto Geraldo Mattos. Mi iam skribis al Mattos, petante tradukon de la poemo. Li promesis sendi ĝin al mi, sed, bedaŭrinde, li nelonge poste forpasis, kaj mi neniam ricevis ĝin. De William Auld mi ricevis liston de pra-esperantaj vortoj el 1881, kaj per tio mi (ne tre sukcese) provis fari tradukon.

Pinto

Sur la paĝoj 24-25 de La Poemoj aperas la pra-esperanta poemo Pinto (Penso): „Bela sero la urbetto..”, tradukita de Waringhien (Belan vesperon ekster la urbeto ...), kiu fakte sonas tre muzikeca – eble eĉ pli ol la varingjena traduko – se ne estas tro aŭdace aserti tion.

Verŝajne, la plimulto de la esperantistoj konas tre limigitan nombron da zamenhofaj poemoj: eble maksimume La espero, La vojo kaj Ho, mia kor'. Certe, tiuj, kiuj kutime partoprenas esperantajn eventojn, ofte konas kaj kantas la strofojn de La espero , kiu ja iĝis himno de la Esperanto-movado. Bedaŭrinde, la bombasta kaj kvazaŭ militisma melodio, komponita de F. de Ménil, ne multe beligas la poemon.

Kiam la plurlingva Zamenhof unue provis verki versaĵojn en Esperanto, li apenaŭ povis esprimi sin tiom nature kaj aplombe, kiom li evidente kapablis en la lingvoj, kiujn li, filo de sperta lingvisto, kaj mem majstro de almenaŭ la rusa, la jida kaj la pola, konis ekde sia juneco. La versoj en la jida sur la paĝo 20 montras, kiel facile Zamenhof povis esprimi sin en ĝi (lingvo, pri kiu li verkis gramatikon). La bazo de la jida lingvo estas la mezepoka germana, kun aldono de kelkaj vortoj en la hebrea, la pola kaj la rusa, do iu ajn, kiu komprenas la germanan kaj havas iomete da scio pri la aliaj tri lingvoj, kapablas aprezi la gemutan (hejmecan) kvaliton de la jida poemo. Ĉar mi ne lernis la rusan, mi ne povas kompari la rusan version – faritan de Zamenhof mem – de La Espero sur la paĝo 34 kun la esperanta originalo.

Por la planata Unua Kongreso de 1905, Zamenhof intencis fermi sian paroladon per sia Preĝo sub la verda standardo, sed sub influo de la franca laikeco Michaux persvadis lin reverki ĝin en iom malpli „religia” formo, preterlasante mencion de Dio, krom en la lasta strofo („Ni ĉiuj de Di' estas filoj ...”)

Parodio

Espereble, legantoj trovos ege amuza la inkludon en la poemaron de supozeble apokrifa versaĵo kun la titolo Nia lingvo: („Nia lingvo Esperanto / Super ĉio en la mond' ...”), kiu, evidente, estas parodio de la germana nacia himno, kiu komenciĝas per Deutschland über alles (Germanio super ĉio), kaj kiu estas kantebla laŭ la sama melodio. Mi imagis la spektaklon de partoprenantoj ĉe Universalaj Kongresoj kaj aliaj esperantaj eventoj, kantantaj ĉi tiun pli melodian parodian himnon dum la solena malfermo. Por ĉeesti tion mi volonte pagus monon.

Ne malpli ol ok paĝoj de la libro konsistas el longa letero de Zamenhof al Michaux, responde al peto de la franco, ke li donu kelkajn detalojn pri sia vivo. Ankaŭ tio valoras legadon, se oni neniam legis unu el la diversaj verkoj pri lia vivo.

Inkludita ankaŭ estas eseeto de Stanislav Košecký titolita Zamenhof – ne nur poeto ..., kaj Bibliografio de rilataj verkoj.

Sendube, la plimulto de la poemoj ne estas konataj inter parolantoj de Esperanto, do la libreto estas tiom pli bonvena kaj valora.

Garbhan MACAOIDH
Gerrit Berveling (aranĝinto): La poemoj (kompleta poemaro de L. L. Zamenhof). Eld. Espero, Slovakio, 2016. 56 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-80-89366-45-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 02, p. 28.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-05