MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

LITOVIO

Urbanoj kreas arbaron

Por Kristnasko de multaj jaroj litovoj emas ornami kristnaskajn arbojn (abiojn). Lastatempe venis la modo aĉeti tiajn arbojn plantitajn en potoj. Tiuj arboj ne perdas sian naturan aspekton, kaj poste oni povas planti ilin en grundon.

Antaŭ la lasta Kristnasko, la municipo Vilnius invitis urbanojn ne forĵeti enpotajn kristnaskarbojn, sed printempe planti ilin en speciala loko apud la palaco Verkiai. La iniciato ekkreus kristnaskan arbaron, kiu ĉiujare povus riĉiĝi kaj vastiĝi. La arbarkreado startis en marto.

„Kristnaskaj arboj en Vilnius revenas en la naturon. Estus interese imagi, kiel tiu ĉi arbaro aspektos post tridek jaroj, kiam ni povos veni ĉi tien kun niaj idoj por admiri plenkreskajn abiojn kaj piceojn”, diris la urbestro de Vilnius, Remigijus Šimašius, post plantado de la unua kristnaska arbo. Laŭ la urbestro, urbanoj estas tre konsciaj. El tio naskiĝis unika arbarideo.

Plantado

Arbaristo Raimundas Ereminas klarigis kelkajn detalojn. Kiam oni rekte plantas pingloarbojn, gravas bone kompaktigi la grundon, por ke ne troviĝu aerbreĉoj; gravas ankaŭ bone akvumi. La taŭga tempo por planti pingloarbojn estas tiam, kiam malaperas frosto kaj la grundo estas malseka. La loko, kie formiĝos kristnaska arbaro, ĝis nun estis neglektinda areo, kiu danke al urbanoj probable ŝanĝiĝos al vera kaj bela arbaro.

Homoj, kiuj plantis siajn kristnaskajn arbojn, promesis regule vizitadi la arbaron kaj observi kiel ilia arbo kreskas.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 07, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-05