Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

OPINIO

Arto de kunvivado inter religioj

Estas malfacile konvinke ekspliki al alilandanoj la religian vivon de la nunaj japanoj. Eĉ plejparto de la japanoj ne klare konscias pri sia sinteno al religioj. La apuda tabelo verŝajne donos embarasan kaj konfuzan impreson pri la stato de religioj en Japanio.

Pli bone estus, ke ni rigardu kutimajn kondutojn de ordinaraj japanoj. Ekzemple, se mia filino, Ŝinobu, 38-jara oficistino kaj patrino de tri filoj, same kiel ŝia edzo, estas demandita pri sia religio, ŝi respondas, ke ŝi ne havas difinitan religian kredon. Sed antaŭ ok jaroj ili havis nuptan ceremonion en kristana preĝejo en Havajo. Kiam ŝi gravediĝis, ili vizitis ŝintoisman sanktejon por preĝi, por ke ŝi havu sanan bebon. Kiam ilia filo fariĝis kvinjara (se temus pri filino, tio estus je aĝo tri- kaj sep-jara), ili prenis lin al ŝintoisma jaŝiro por pripreĝi lian sanan kreskadon.

Praktikanta ateisto

Ĉiujare je Kristnasko ili aĉetas grandan kukon kaj donacojn por siaj filoj (ili ne festas budhonaskon). Dum la novjaraj ferioj ili vizitas ŝintoan sanktejon por pripreĝi bonfarton dum la jaro. Kaj sendube ili iam funebros min kaj mian edzinon laŭ la maniero de budhismo. Ilia sinteno al religioj estas tute normala kaj kutima inter nuntempaj japanoj, precipe inter junaj generacioj. Laŭ Ŝinobu, ŝi estas ateisto, sed respektas kaj praktikas bonan tradicion kaj kulturon de japanoj.

Nombro de kredantoj (1) Individua kredo (2) Formo de nupto (3) Formo de funebro (4)
Budhismo 87,7 milionoj 48 % 31 % 1 % 78 %
Ŝintoismo 84,7 milionoj 47 % 3 % 14 % 2 %
Kristanismo 1,9 milionoj 1 % 1 % 48 % 1 %
Aliaj 7,9 milionoj 4 % --- --- ---
Sen religio --- 62 % 34 % 18 %
Sumo 182,2 milionoj 100 % 97 % 97 % 99 %

Objektoj de konsumado

Do, kio estas religio por japanoj? Kian rolon religioj havas en la vivo de japanoj? Kompreneble en pasinta tempo religio regis la pensadon kaj la konduton de la popolo. Sed miaopinie hodiaŭaj religioj gratulas kaj benas homojn ĉe iuj gravaj fazoj aŭ stadioj de la vivo. Por junuloj en grandaj urboj religio jam apartenas al la aferoj de elekto kaj plaĉo. Por gefianĉoj, aparte por fianĉinoj, nupta ceremonio temas nur pri tio, kiel ili sin vestos, ĉu per blanka robo, ĉu per bunta kimono. Alivorte, religioj estas objektoj de konsumado.

Se temas pri nupto, kristanismo kaj ŝintoismo konkurencas. Multokaze ceremonioj okazas en komercaj ejoj, kien venas kristanaj aŭ ŝintoaj pastroj. Ĉe funebraj ceremonioj, budhismo havis preskaŭ monopolan pozicion, sed lastatempe nereligiaj funebraj ceremonioj multiĝis, pro sia malgranda kosto. Kvankam laŭ la tabelo ŝintoismo ŝajne okupas malgrandan pozicion, fakte malgrandaj ritoj por bondeziroj de sano aŭ sukceso ĉe ekzameno ktp okazas ĉefe en ŝintoaj sanktejoj. Je ĉiu novjaro pli ol sepdek milionoj da homoj tra la lando vizitas ŝintoajn sanktejojn, kaj la Meizi-sanktejo en Tokio altiras pli ol tri milionojn da adorvizitantoj.

Ŝajnas, ke inter religioj establiĝis divido de respondeco aŭ laboro, kaj ekzistas paca kunvivado. Ŝintoismo prirespondas por feliĉo en ĉi tiu mondo, dum budhismo prirespondas por vivo en la postmondo kaj adorado de prapatroj. Okazas neniu konflikto inter ili. Religioj sekulariĝis, kaj jam ne liveras al la homoj gvidprincipon de ĉiutaga vivo. Laika moralo aŭ etika konduto de japanoj baziĝas nun sur zorgo pri se-ken, la atento pri aliaj homoj.

Unika kunvivado

Kiel do estiĝis tia unika kunvivado de religioj kaj sintenoj de la japanoj? La japana indiĝena religio estas ŝintoismo, esence animismo; ĉiuj naturaj estaĵoj havas animon kaj povas esti adorataj kiel diaĵoj. La suno, montoj, riveroj, ŝtonegoj, arboj kaj eĉ lupoj kaj mortintaj homoj fariĝis dioj. Onidire troviĝis ok milionoj da dioj, kaj fondiĝis multaj sanktejoj (nun ĉ. 87 000), en kiuj diversaj dioj estas kultataj.

En tian religian klimaton alvenis budhismo meze de la 6a jarcento, kun sistema dogmaro kaj rafinita kultmaniero, kaj rapide disvastiĝis en la lando kun helpo de la ŝtato. Baldaŭ budhismo kaj ŝintoismo miksiĝis; en la koro de japanoj dioj kaj budhoj kunvivis. Post la Restaŭro de Meizi en 1868 la registaro, farante ŝintoismon ŝtata religio, apartigis budhismon kaj ŝintoismon, sed la popolo vizitis templojn kaj jaŝirojn laŭbezone kaj laŭplaĉe. Tial estis nemalfacile akcepti fragmentojn de kristanismo kiel nupto kaj Kristnasko, subtenataj de komercismo.

Kompreneble troviĝas, kvankam malmultaj, seriozaj kaj piaj homoj, kiuj serĉadas kaj strebas por vera kredo en ĉi tiu ĥaosa kaj malvirta mondo. Estas ankaŭ vero, ke iuj el ili devojiĝas al okultismo.

tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Isikawa Takasi estas pensiulo, naskita en 1942, kiu laboris por sveda kaj japana kompanioj ĉefe en la fakoj justico kaj revizorado.


Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-19