MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

KELTA LINGVARO

Finfina oficiala agnosko de la skota

Kvankam Skotlando estas malgranda lando, en ĝi estas parolataj tri malsamaj lingvoj (ne inkluzivante la idiomojn de enmigrintoj, kiuj kutime malaperas post unu aŭ du generacioj): temas pri la angla, la skota (ankaŭ nomata Lallans) kaj la skotgaela. Dum la longa ekzisto de la nun jam mortinta Brita Imperio nur la angla estis akceptata kiel oficiala lingvo de administrado kaj klerigado en la tuta Brita Insularo kaj en Irlando (la nuna sendependa respubliko). La originaj kaj indiĝenaj lingvoj de la insularo (la kimra, la irlandgaela, la skotgaela kaj la skota) estis neagnoskataj, malrespektataj kaj rigardataj kiel idiomoj aŭ dialektoj de kamparanoj, malkleruloj kaj malriĉuloj.

En Irlando la situacio ŝanĝiĝis post kiam ĝi sendependiĝis de Britio kaj disiĝis en la Respublikon (sudan Irlandon, Eire) kaj en Nordan Irlandon (la historian provincon Ulstro, angle Ulster). En Irlando kaj la irlanda (gaela) kaj la angla laŭkonstitucie deklariĝis oficialaj lingvoj. En Skotlando en 1997 estis rekunvokita en Edinburgo la skota parlamento, dissolviĝinta en la jaro 1707. Hodiaŭ, sub la regado de la aktuala skota registaro, en kiu la Skota Nacia Partio estas majoritata, la gaela lingvo estas agnoskata kiel nacia lingvo. Kvankam ankaŭ agnoskata, la skota (la idiomo de Malaltejo) neniam estis videbla en la oficiala vivo. Malkiel la gaela, la skota fakte ne estis lingvo de instruado en lernejoj kaj universitatoj, kaj ĝi apenaŭ rolis en la administra vivo.

Loknomoj

La skotgaela (kelta idiomo, same kiel la malsimila kimra kaj la irlanda, de kiu ĝi estas derivaĵo) estas la plej antikva lingvo de Skotlando, post la malapero de la iom mistera pikta lingvo de praloĝantoj. La ĉie abundaj gaelaj loknomoj kaj personaj nomoj indikas, ke iam la gaela estis parolata en la tuta lando, krom en la Nordaj (iam skandinavaj) Insuloj, kaj en malgranda regiono apud la landlimo kun Anglio. Kontraste la skota, kiu estiĝis longe post la gaela, estas ĝermana lingvo, simila al la nord-anglia dialekto de la angla sed malsimila al ĝi laŭ prononco kaj gramatiko, kaj kun la aldono de leksikonaj elementoj el la gaela, la franca, la flandra kaj la skandinavaj lingvoj.

Ortografio

Dum jaroj oni ne povis decidi, ĉu la skota estas dialekto de la angla aŭ aparta idiomo. Hodiaŭ ĝi estas akceptata kiel aparta lingvo, sed tio prezentas problemojn, kiuj malhelpas ĝian oficialigon pro la multeco de lokaj dialektoj de la skota. Diversaj dialektoj troviĝas ankaŭ en la gaela, sed, ĉar ĝi estas nun lingvo de instruado, uzata en radio, televido kaj literaturo, ĝi estas pli-malpli facile komprenebla por ĉiu gaelparolanto. La skota, male, suferas pro tio, ke ne ekzistas ĝenerale akceptitaj normoj aŭ ortografio. La Asocio por la Skota Lingvo ja provizas skotajn vortarojn, lernolibrojn, gramatikon kaj aliajn eldonaĵojn en la lingvo, sed kun limigita sukceso.

Viva dialekto

Germana filologo iam priskribis la skotan kiel Halbsprache (duonan lingvon). Tiu opinio, kvankam ŝajne ofenda, ne estas tute malĝusta, ĉar hodiaŭ malmultaj skotoj parolas ian „puran skotan”, sen almikso de anglaj vortoj kaj esprimoj. Multaj skotoj supozas, ke ili parolas la skotan, dum ili fakte parolas la anglan, sed kun skota akĉento. Kiel jam menciite, la skota konsistas el pluraj lokaj dialektoj, el kiuj la plej konata inter skotoj kaj skotdevenaj homoj estas tiu de la sud-okcidenta distrikto Ayrshire (gaele: Inbhir-àir), la hejmo de Robert Burns, rigardata kiel la nacia poeto de Skotlando. Burns verkis siajn poemojn en la skota, ofte kun miksado de anglalingvaj versoj.

Alia grava skota dialekto estas Doric (iom ŝerce tiel nomata laŭ la samnoma antikva greka dialekto), parolata en granda areo ĉirkaŭ la urbo Aberdeen (gaele: Obar-dheathain). Kvankam la plimulto de la aktuala juna generacio ne plu komprenas multajn vortojn en la dialekto uzata de Burns, Doric ja estas viva dialekto, riĉa je vortoj, folkloro, kantoj kaj tradicio, el kio multo malaperis – krom inter tre maljunaj homoj – en Ayrshire kaj en pluraj aliaj skotaj dialektoj.

Etnografia kolekto

Ofta kaj malprava aserto aŭdata en la ĉirkaŭaĵo de Aberdeen estas, ke „la gaelan lingvon neniu parolis ĉi tie”. Tiu aserto pruviĝis erara pro la sesvoluma etnografia kolekto Carmina Gadelica, kiu konfirmas, ke la gaela ja estis la lingvo de la tuta areo de Aberdeen longe antaŭ Doric. La aŭtoro de ĉi tiu artikolo iam loĝis en Kincardine, apud Aberdeen, kies nomo estas fakte gaela (laŭ ĝusta gaela ortografio: Cinn Chardainn). La preciza loko nomiĝis Marywell („puto de Maria” en la skota kaj la angla), kvankam en la verko Carmina Gadelica ĝi nomiĝas laŭ la originala gaela nomo Tobar Mhoire, kiu la samon signifas. Plie, nur 50 kilometrojn norde de la urbo Aberdeen troviĝas la monaĥejo Deer (gaele: Deire), kie estis verkita en la 9a jarcento p.K. la plej antikva manuskripto, kiu inkluzivas tekston en la skotgaela. Tio konfirmas, ke la tiama lingvo de la loĝantoj de tiu distrikto en orienta Skotlando estis ne Doric, sed ja la gaela. En la tuta regiono de Aberdeen egale abundas kaj gaelaj kaj skotaj loknomoj. Ŝajnas, tamen, ke la gaelaj nomoj estas la plej antikvaj kaj originaj. La relative malmultaj loknomoj en la angla estas evidente modernaj.

Akademia agnosko

Kvankam la gaela estas instruata en lernejoj kaj en la universitato de Aberdeen, la idiomo de la hodiaŭa loĝantaro, en kelkaj el la urbaj kvartaloj kaj en la kamparo ĉirkaŭ la urbo, estas Doric. Sed antaŭ nelonge aperis novaĵo, laŭ kiu ekde nun la skota lingvo (precize la dialekto Doric) estos instruata ankaŭ al lernejanoj kaj universitataj studentoj. Nova kurso en la universitato ebligos akiri diplomon pri la skota, precipe por produkti instruistojn pri tiu lingvo, kiuj nuntempe mankas. Tio estas la unua fojo, kiam la skota ricevas akademian agnoskon kompareblan kun tiu de la gaela, kaj tio espereble kontentigos ĝiajn parolantojn, kiuj ofte plendas, ke statusan prioritaton la aŭtoritatuloj donas al la gaela. Iu ajn, kiu interesiĝas pri la nova iniciato pri la skota, povas trovi rilatajn informojn, en la lingvoj skota kaj angla, ĉe la retpaĝo kun titolo „Scots Language Path” (Skotlingva pado).

Izolita loko

La parolantoj de la skota estas multe pli multnombraj ol la aktualaj parolantoj de la gaela. La skota estas rigardata kiel lingvo de la malaltejaj regionoj, dum la gaela nomiĝas lingvo de Altejo, tio estas de la montaro kaj de la okcidentaj insuloj. Altejo, nomita Gàidhealtachd („gaelejo”), estas la plej vasta, sed samtempe la plej maldense loĝata regiono de Skotlando. Fakte tiu regiono estas unu el la plej senhomaj kaj izolitaj lokoj en nord-okcidenta Eŭropo. Ĉu tiu situacio ŝanĝiĝos en la estonteco, estas pridubinde.

Uson-angla premo

En la tuta mondo etnaj kaj minoritataj lingvoj iom post iom malaperas pro la premo de fortaj lingvoj, kaj precipe pro la nerezisteblaj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj influoj de la angla kaj de Usono. Malgraŭ asertoj faritaj de la instancoj de Eŭropa Unio kaj de internaciaj etnoprotektaj asocioj, nesufiĉe oni agis, por ke endanĝerigitaj lingvoj kaj kulturoj ne mortu, tiel malriĉigante la intelektan trezoron de la mondo.

gmck
Garbhan MAC AOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Garbhan Mac Aoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan Mac Aoidh el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-19