MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

FILATELO

Slovak-ĉinaj poŝtmarkoj

Fine de la jaro 2019 la kompanioj Slovaka Poŝto kaj Ĉina Poŝto eldonis paralele du poŝtmarkojn okaze de la 70a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Slovakio kaj Ĉinio .

Bareliefo

La unua poŝtmarko prezentas la slovakan historion. La marko montras bronzan orumitan bareliefan ornambutonon de ĉevaljungilaro, trovitan en avarea 1 sepultejo de la 8a jarcento, kiu estis malkovrita en 2017 dum la konstruado de rondirejo en la urboparto Podunajské Biskupice. La tratruita cirkla metalgarnaĵo estas ornamita per kvin kapetoj de grifoj, kiuj estas borderitaj per cirkla friso kun sarmento. Grifoj estis tre popularaj kaj konataj inter la avareoj por gardado de trezoroj, kaj ili kutime bildiĝis ankaŭ sur bronzaj metalgarnaĵoj de ledaj zonoj, kiel signo pri la socia statuso kaj potenco de la posedanto.

Incensujo

La ĉefa motivo de la dua poŝtmarko estas arĝenta kaj orumita incensujo de la 9a jarcento, el la trezoro de la ĉina budhisma templo Famen en provinco Ŝenŝjio, kiu situas en la meza baseno de Flava Rivero. Ĝi estas ornamita per forĝitaj motivoj de plantoj, floroj kaj birdoj. En la incensujo estas globforma pelveto por aromaj herboj aŭ spicoj, kies kompleksaj konstruo kaj fasono similas modernan giroskopan mekanismon.

Pliaj detaloj

Ambaŭ poŝtmarkoj havas art-historian ligon per la fama Silka Vojo. La avareaj triboj, kiuj pasintece loĝis en la teritorio de nuntempa Slovakio, prosperis pro komercado sur la Silka Vojo. La ĉina incensujo estas farita per metalforĝa tekniko, kiu estis tipa en la bizanca imperio.

La kvanto da ekzempleroj – kies nominala valoro estas 1,30 eŭroj por la slovaka versio kaj 1,20 juanoj por la ĉina – estas 250 000.

La poŝtmarkojn kreis ĉino Wang Huming kaj slovako Adrian Ferda.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
1. La avareoj estis origine nomadoj, kiuj migris al Eŭropo kaj establis sian imperion en la volga regiono en la 6a jarcento. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07