MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Literaturo

Divenu, kiu mi estas!

Mi estas ordinara homo.

En entrepreno mi estas gvidanto de parto de la firmao. Mi bone konas la laboron, kaj ĉiuj diras, ke mi estas bona fakulo kaj bona estro de tiu parto de la firmao. Sed en la ĉiutaga vivo kaj en kontaktoj kun homoj ekster la entrepreno mi estas ordinara malfortulo. Mi ne povas komenci la plej ordinaran interparoladon en rilatoj kun aliaj, aparte kun virinoj. Dum interparolado kun aliaj homoj pri ĉiutagaj aferoj, mi estas embarasiĝema, mi ne scias, pro kio, sed mi ofte diras ion, kion oni ne povas ligi kun temo de interparolo, mi estas konfuzita, eĉ ne scias pardonpeti, kiam mi faris ian maltrafon.

Mi cetere estas ordinara juna homo, dudek-naŭ-jara, finis ĉe ekonomika fakultato; mi estis bona studento. Loĝas mi en malgranda loĝejo, kiun por mi aĉetis la gepatroj. Mi havas ankaŭ modestan sed novan personan veturilon kaj tre solidan salajron. Mi diras al vi: tute ordinara homo kaj ankaŭ tute ordinara malfortulo mi estas.

Iuj miaj konatoj diras, ke mi estas ekstravaganculo, ke mi estas sklavo de miaj kutimoj. Mi ellitiĝas je precize difinita horo. Post la matena tualeto, mi trinkas ankaŭ precize difinitan markon de kafo. Mi interaranĝas kolorojn de miaj vestoj laŭ iuj miaj, nur miaj, reguloj. Se vi demandus min, kial mi ĝuste tiel faras, mi ne povus klarigi.

Vendrede ĉiufoje, post la fino de la laboro, mi pasumante eniras kafejon, kiu situas en strato proksima al mia loĝejo. Tie mi sidas ĉiam sur la sama loko, trinkas ĉiam saman specon de nigra biero kaj legas ĉiam la saman taggazeton. Ĉi tie mi silentas unu horon, eble interŝanĝas kelkajn vortojn kun kelnero; poste mi pagas kaj tiam foriras hejmen.

Ĉiuj gastoj – ofte ili estas homoj el mia ĉirkaŭaĵo – konas unu la alian kaj konas min kiel strangulon, sed mi ne parolas kun ili. En la kafejo ĉiuvendrede oni gardas „mian” lokon. Kelneroj al mi alportas trinkaĵon kaj gazeton, eĉ ne demandante, kion mi deziras.

Vesperiĝis – pli bone estus diri, ke la ĉielo hirtiĝis kaj malheliĝis. Mian gazeton prilumis nur elektra lampo super la servotablo.

Subite, iuj varmetaj teneraj manplatoj subtile kovris miajn okulojn kaj sonora virina voĉo ekparolis:

– Vi divenu, kiu mi estas!

– Fakte, mi ne povus scii! – mi respondis al tiu virina voĉo.

Kiam mi min turnis, antaŭ mi staris tre bela juna virino, kiu surprizite rigardis min per du nigraj larĝe malfermitaj okuloj.

– Ho ve! Ho ve! Mi pardonpetas! Mi pardonpetas centfoje! Mi opiniis, ke vi estas iu alia! Mi centfoje pardonpetas pro tiu miskompreno! Mi opiniis, ke vi estas mia parenco. Mi eraris! – La nigraj okuloj rigardis min petegante.

– Ne grave, sinjorino, ne grave! Okazis nenio terura! – mi respondis rigardante en tiajn belajn nigrajn okulojn, en kies profundeco vibris diableca flameto.

Pardonpetinte, ŝi foriris al alia fino de la servotablo, mendis kafon, kaj restis sidanta tie, verŝajne atendante iun.

Tempo pasadis, sed neniu alvenis.

Mi estis konfuzita. Sammomente mi estis surprizita pri mia agmaniero. Imagu, mi en tiaj okazaĵoj nur murmuris ion sensencan, absurdan, direktante la rigardon al alia flanko. Ĉi-foje mi respondis, rigardante en la okulojn de la virino. Tiuj okuloj, en kiuj mi vidis diabletojn, almenaŭ tiel ŝajnis al mi, tute ne eliris el mia kapo kaj daŭre obsedis min. Kvankam neniu alvenis ĉe ŝi, mi ne havis kuraĝon inviti ŝin kuntrinki.

Ekstere komenciĝis tempesto. Unue ekblovis vento, kaj poste venis vera pluvego. Terure, kvazaŭ la ĉielo malfermiĝus. Mi ne povis forpreni mian rigardon de la nigrokula fraŭlino.

Rigardante miadirekten, ŝi ekridetis. Tiu rideto al mi ŝajnis neordinara: ŝi ridetis per la tuta vizaĝo, sed aparte ŝiaj okuloj ludis kiel oleo sur diafana akvo.

La gastoj de la kafejo unu post la alia foriris. La fraŭlino probable iun atendis, sed tiu ne alvenis. La pluvego ne ĉesis. Ankaŭ mi ekmoviĝis. Tamen, irante apud la fraŭlinon, mi demandis:

– Permesu, ke mi veturigu vin hejmen! Antaŭ la kafejo staras mia aŭto. La pluvego estas forta. – Mi tion diris kvazaŭ infanan poemeton.

Ŝi ekĝojis, sed diris, ke ŝi loĝas malproksime en malnova parto de la urbo. Mi diris, ke tio ne estas grava.

En la aŭto mi denove iĝis la malnova konfuzulo, sed ŝi senĉese babiladis. Ŝi rakontis, ke ŝi finis sian studadon sed ankoraŭ ne trovis laboron; ŝi deziris laboron ie proksime, ĉar en la urbo vivas ŝiaj maljunaj gepatroj. Ne, ŝi ne havas fraŭlan koramikon; ŝi volas esti bona studentino, kiu prizorgas maljunajn gepatrojn; ili ne havas monon por pagi ŝiajn studojn. Ŝi en la kafejo atendis parencon, kiu promesis helpi ŝin trovi laboron. Tiun parencon ŝi longtempe ne vidis ...

Mi nur sporade ĵetis rigardon al ŝi, sed ŝi multe plaĉis al mi. Ŝajnis, ke ŝi fariĝis pli serena, pli ĝoja en mia aŭto. Mi povis diri nenion, nur „jes” kaj „ne”. Tiel forte ŝi influis min.

Mi veturigis ŝin en alian parton de la urbo, kaj haltis antaŭ dudeketaĝa apartamentaro. Estis mi tre konsternita: mi forgesis demandi ŝin pri la nomo, telefonnumero, numero de loĝejo, adreso ... Ankoraŭ pluvis. Ŝi ĝentile dankis kaj forkuris al la enirejo de la apartamentaro. Mi forveturis hejmen.

Restante sola, mi diris al mi mem, ke mi estas granda kaj nekorektebla stultulo, kaj mi tion ripetadis la tutan sekvan semajnon.

En mia kapo, sendepende de mia volo, enloĝiĝis la nigraj okuloj de tiu bela virino, kies familian nomon kaj voknomon mi, stultulo, ne konis. Tiuj nigraj okuloj ĝenis, ke mi koncentriĝu dum la laboro, dum negocaj kunvenoj. Mi malbone dormis kaj ofte forgesis tagmanĝi kaj vespermanĝi.

Vendredon mi denove alvenis en „mia” kafejo.

Kaj – imagu – sur tiu „mia” seĝo en la kafejo sidis ŝi, trinkante kafon kaj parolante kun kelnero.

Ŝi ne rimarkis min. Mi aliris, kovris per miaj manplatoj ŝiajn okulojn kaj diris:

– Divenu, kiu mi estas?

Ŝi ekparolis mian nomon kaj rapide daŭrigis:

– Mi atendis vin! Mi opiniis, ke vi ne alvenos, sed kelnero klarigis, ke vi ... – Ŝi diris multon unuspire, mezurante min per siaj penetremaj nigraj okuloj.

Tiam ni oficiale konatiĝis.

Kaj poste ...

Pasis kvin monatoj. Ni nun preparas geedziĝon. Ni konkludis, ke ne eraro, sed feliĉa cirkonstanco baptopatris al nia ligo, nia estonta geedzeco.

Mi plue estas faka gvidanto en la firmao, sed nun mi ne estas fuŝulo en la ordinara ĉiutaga vivo. Ŝi, mia nigrokula belulino, vekis en mi iun dormantan parton, pri kiu mi ne sciis.

Dimitrije Diso JANIČIĆ

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Diso Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07