MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

AKTUALE

Kontraŭbatali la klimatŝanĝiĝon

En Vieno okazis la internacia pintkonferenco pri klimato R20 Austrian World Summit. Gasto de la aranĝo estis la lastatempe famiĝinta 16-jara klimat-aktivulino Greta Thunberg el Svedio. La ĉeftemo de la aranĝo estis „Klimat-financado”.

La konferencon organizis la ne-registara organizaĵo R20 - Regions of Climate Action (Regionoj de klimata agado), kiun en 2010 fondis la usona aktoro kaj eksa guberniestro de Kalifornio, Arnold Schwarzenegger.

En sia malferma parolado la aŭstra prezidento Alexander Van der Bellen substrekis la urĝecon, kun kiu oni devas kontraŭbatali la klimatŝanĝiĝon. Li deklaris: „Ni scias, ke la tempo elĉerpiĝas – la klimat-krizo ja ekzistas delonge.” Nun oni devas inversigi la tendencon pri ellasado de forcejaj gasoj. La socian kaj ekonomian modelojn estontece oni devas tiel aliigi, ke ili funkciu sen ellasado de karbondioksido. Tiun celon oni devas atingi ĝis la jaro 2050.

Thunberg: Deklari krizan staton

Aplaŭdata estis la parolado de Greta Thunberg, kiu fondis en aŭgusto 2018 la mondskalan lernejanan movadon FridaysForFuture (Vendredoj por la estonteco), kadre de kiu oni organizas protestojn kaj lernejanajn strikojn por pli bona klimat-politiko kaj alvokas la registarojn aktive agadi.

Thunberg diris, ke la homoj eĉ ne scias, en kia danĝero ili troviĝas. Ili maksimume rimarkas, ke io malĝuste funkcias kaj ke iĝas pli varme. Kiam klariĝis al ŝi la detruaj efikoj, kiujn havas la klimatŝanĝiĝo, ŝi estis mirigita. Ĝi entute mankas en la novaĵoj kaj ne ĉiutage oni parolas pri tio. Fakte antaŭ longa tempo oni devis proklami krizan staton de la klimato kaj aktive agadi. Anstataŭ tio la temo pri klimato estas traktata kiel ĉiuj ceteraj.

La sveda junulino apelaciis, ke la politikistoj urĝe kontraŭagu la klimatŝanĝiĝon. Kompreneble, milionoj da infanoj povus iri sur la straton, sed ili ne estas gvidpersonoj, ankaŭ ne sciencistoj. Por mastri la krizon oni devus aliigi ĉiujn vivosferojn. Unuopaj solvoj, izolitaj unu de alia, ne plu sufiĉas, diris Thunberg. La junaj homoj devus postuli de la nun respondeca generacio: „Ni ne plu havas tempon kaj ni ne allasos, ke vi eltiru vin!”

Schwarzenegger: 7 milionoj mortas

Arnold Schwarzenegger pledis por pli da aktivado kaj alvokis grandajn revojn. Oni opiniis lin freneza en lia vivo, ĉar li havis ŝajne neeblajn celojn fariĝi korpokulturisto-ĉampiono, filmstelulo aŭ politikisto. „Tamen revuloj aliigas la mondon, kaj ne skeptikuloj”, emfazis Schwarzenegger. Li kritikis, ke ankoraŭ 7 milionoj da homoj mortas jare pro poluado de la naturmedio. Tia estas la nuna stato. „Ĉu ni ĝin konservu?”, li turnis sin al la skeptikuloj. Li alvokis, ke anstataŭ tio oni aliĝu al la klimat-protekta movado.

2 celsiaj gradoj

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), deklaris, ke la situacio estas vere „tre serioza”. Li alvokis la mondan komunumon al pli da engaĝiĝo kontraŭ la klimatŝanĝiĝo. „Ni faras tro malmulte de tio, kio estas interkonsentita. Kaj ni nun scias, ke ĝi entute ne sufiĉas”, diris Guterres. Li aludis la interkonsenton en Parizo, kiun oni akceptis en la jaro 2015. Konforme al ĝi la tervarmiĝo devus esti limigita ĝis sub 2 celsiaj gradoj. Ĝis hodiaŭ multaj landoj ne realigis tion, kion ili promesis en Parizo. Kiel novajn konkretajn paŝojn li listigis interalie la enkondukon de impostoj pro poluado de la natura medio kaj forigon de la subvencioj por fosiliaj brulaĵoj. „Mi scias, ke ni povas atingi tion, kondiĉe ke ni havu politikan volon”, deklaris la ĝenerala sekretario de UN.

Fakdiskutoj

En la konferenco okazis fakdiskutoj pri temoj kiel klimat-komunikado, daŭripova turismo, bioekonomio, moviĝado. Arnold Schwarzenegger partoprenis en diskuto pri la temo „Aera poluado kaj sano”, ĉar ĝi estas tre grava por li. „Venis la tempo, ke ni vekiĝu kaj parolu pri tio, kio vere gravas: ĉiun tagon ja mortas 25 000 homoj pro aera poluado”, diris Schwarzenegger.

Oni prezentis projektojn pri plej bona klimat-protektado en Malio, Nikaragvo, Maldivoj, Lesoto kaj projekton pri redukto de la ellasado de karbondioksido en evolulandoj.

Monika Langthaler, la organizantino de la aranĝo, diris: „Ĉi-jare ni sukcesis atingi pli da homoj kaj doni fortan signalon por la klimat-protekto.” En la konferenco, kiu okazis la trian fojon en Vieno, partoprenis 1200 politikistoj, fakuloj kaj eminentuloj el 30 landoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07