MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

HIMNOJ

La Varsovia Kanto: de rezistalvoka al piknika

Nemalmultaj legantoj probable aŭskultis la kanton Al la barikadoj 1 kantatan de JoMo ĉe esperantistaj eventoj, aŭ el kompaktdisko (KD) fare de JoMo kaj Liberecanoj. La kanto tekstas jene:

Nigraj ŝtormegoj skuegas aerojn

Kaj grandegaj nuboj nin malhelpas vidi plu

Eĉ se nin atendas doloro kaj morto

Kontraŭ malamiko nin antaŭenpuŝas dev'.

(...)

Al la barikadoj, al la barikadoj

Por la triumfo de la konfederaci'.

En la KD JoMo kantas ĝin rokstile sinsekve en tri lingvoj: hispana, esperanta kaj franca. Oni povas aŭskulti diverslingvajn versiojn de ĉi tiu kanto en Jutubo. La originalo estas la pola kanto de rezistemo Warszawianka (La varsovianino, aŭ la Varsovia Kanto 2) verkita de Wacław Święcicki en la Varsovia Citadelo iam inter 1879 kaj 1883. La komponinto de la melodio estas nekonata malgraŭ onidiroj pri kelkaj nomoj.

Historio

La kanto naskiĝis kiel kanto de rezistemo kontraŭ la rusa imperio, kiu tiam regis Pollandon. La originala teksto estas iom malsama ol Al la barikadoj. Onidire la Varsovian Kanton kantis unue ekzilitoj en Siberio, kaj baldaŭ ĝi disvastiĝis el Rusio en la tutan mondon inter revoluciuloj kaj maldekstruloj. Ĝi aparte populariĝis dum la hispana enlanda milito (1936-1939), ĉar ĝi fariĝis himno de la sindikato Nacia Konfederacio de la Laboro, kiu ludis gravan rolon en la milito. Verŝajne pro tio, ke la iom patosa kaj tragika melodio gajnis simpation de amaso da popoloj en la mondo, ĝi estis ŝate kantata kaj uzata en aliaj medioj. Dum la 1920aj jaroj la usona kantisto kaj aktivisto Paul Robeson kantis ĝin sub la titolo Whirlwinds of Danger (Kirloventoj de danĝero) kaj la dancistino Isadora Duncan kreis dancon laŭ la melodio de la Varsovia Kanto.

En 1957 la rusa komponisto Dmitrij Ŝostakoviĉ verkis sian dekunuan simfonion en G minora (op. 103 „1905”), en kies kvara movimento estas ludata patosa kaj korŝira marŝo de la Varsovia Kanto. Multaj supozas, ke kiam Ŝostakoviĉ komponis la simfonion kaj uzis tiun melodion, eble en lia koro ekzistis memoro pri la sanga dimanĉo en 1905 kaj ankaŭ pri la subpremita insurekcio kontraŭ Sovetio en Hungario en 1956. En la filmo Doktoro Ĵivago, reĝisorita de David Lean en 1965, instrumenta versio estis ludata en la pacema manifestacio en Moskvo.

En la hodiaŭa Pollando, tamen, pro memoro pri la abomenaj tagoj de komunista regado la popolo verŝajne emas forviŝi ankaŭ la memoron pri la Varsovia Kanto, kiun antaŭe oni lernis en lernejoj. En Japanio la kanto estis tradukita en 1927 eble el la rusa sub la titolo Varsovia kanto de laboristoj, sed ne estis multaj okazoj, kiam la kanto estis publike kantata. Kvankam aktiviĝis laboristaj kaj studentaj movadoj post la dua mondmilito, la kanto ne estis ofte kantata. Nur en la fino de la 1960aj jaroj la kanto populariĝis inter la rezistantaj studentoj. Por la studentoj, kiuj ribelis kontraŭ la universitatoj, la registaro kaj la aŭtoritato de la tiama komunisma partio, malvenko estis neevitebla. Tial la patosa kaj morna melodio kaj la teksto ŝajne akordiĝis kun la destino de la ribelaj studentoj. Dum la sekvantaj kelkdek jaroj la japana ekonomio rapide kreskis, sociaj movadoj inkluzive de la laboristaj kaj studentaj preskaŭ malaperis, kaj la kanto estis apenaŭ memorata.

Nova versio

Tamen en la 1980aj jaroj aperis iu piknika kanto titolita „Blua ĉielo fora” en bazlerneja lernolibro pri muziko. La minora melodio – ĝuste tiu de la Varsovia Kanto – estas ŝajne iom neakorda al la gaja teksto. Klarigita kiel „bazita sur pola popolkanto” la piknika kanto, aprobita de la ministerio pri instruado kaj kiu estis kantata dum kelkaj jaroj, tekstas jene (laŭvorta traduko):

Alvokas nin montoj kaj riveroj

Ĉiu ekiru vigle

Somero estas for

Vento blovas vivon

En herbojn kaj arbojn

Plilarĝigu la bruston

Nuntempe en la tuta mondo fendoj inter havantoj kaj nehavantoj grandiĝas. Estiĝas konfliktoj inter la popoloj serĉantaj liberecon kaj egalecon kaj iliaj despotaj registaroj. Ĉu en la ĝemado de la rezistantaj popoloj aŭdiĝos la kanto laŭ la Varsovia Kanto aŭ naskiĝos tute nova kanto de rezistemo? Neniu scias.

1. La tuta teksto de la kanto legeblas ĉe https://www.letras.com/jomo/767174/.
2. Por distingi la kanton disde alia same titolita kanto, ĝi estas foje nomata Warszawianka 1905 roku (la Varsovianino de 1905).
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07