MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BRAZILO

Kial Marielle Franco estis murdita?

Por kompreni la kialojn de ŝia murdo, ni devas kompreni ŝiajn valorojn kaj por kio ŝi batalis.

Kiu estis Marielle Franco?

Marielle Francisco da Silva, konata kiel Marielle Franco, estis brazila sociologo, politikisto, feministo kaj defendanto de homaj rajtoj. Ŝi naskiĝis la 27an de julio 1979 en favela 1 antaŭurbo de Rio-de-Ĵanejro kiel filino de Marinete Francisco kaj Antonio da Silva Neto. En 1990, 11-jara, ŝi komencis labori kun siaj gepatroj kiel kolportisto. De la 14- ĝis 17-jara aĝo ŝi estis dancistino, kaj poste ŝi laboris du jarojn kiel edukanto en infanejo.

Ŝi edziniĝis en 1998 kaj samjare naskis sian unuan kaj solan filinon. En tiu sama jaro ŝi aliĝis al la unua loka grupo por pretigi junulojn por universitataj ekzamenoj. En 2000 ŝi komencis lukti por homaj rajtoj, post kiam unu el ŝiaj amikinoj estis akcidente mortigita per pafo dum disputo inter polico kaj drogŝakristoj.

En 2002 ŝi kaj ŝia edzo disiĝis, kaj ŝi ekstudis en Pontifícia Universidade Católica en Rio-de-Ĵanejro, kie ŝi ricevis diplomon pri sociaj sciencoj kaj stipendion de la programo Universidade para Todos (universitato por ĉiuj), kreita dum la unua regado de Lula kiel brazila prezidento. Poste ŝi magistriĝis en Universidade Federal Fluminense pri publika administrado. En sia magistra disertaĵo Franco riproĉas la registaran politikon, kiu traktas ĉiujn loĝantojn de faveloj kiel krimulojn.

Malkaŝe ambaŭseksama, en 2017 Franco transloĝiĝis al la kvartalo Tijuca kun sia fianĉino, Mônica Benício kaj sia filino. La amrilatoj de Franco kaj Benício komenciĝis en 2004. En 2017 ili planis edziniĝon (kiu neniam okazis) por la fino de 2018.

Pro tio, ke ŝi estis virino devenanta el la plej malaltaj sociaj klasoj, sola patrino, ambaŭseksamulo kaj nigrulino, Franco alfrontis vivon de mistraktado kaj maljusteco. Ŝi estis ĉio, kio estas plej multe diskriminaciata en la brazila socio. Por ŝi batalado por homoj en ĉi tiaj kondiĉoj estis ne alternativo sed neceso. Franco reprezentis ankaŭ homojn en la plej defiaj kondiĉoj. Ŝi venkis, kiam la brazila registaro investis pli en inkluzivaj sociaj politikoj. Tio certe ĝenis iujn elitulojn.

Politika kariero

Ekde 2007 Franco estis dungita kiel administranto de Komisiono pri Defendo de Homaj Rajtoj kaj Civitaneco de la Leĝdona Asembleo de Rio-de-Ĵanejro. Tiel ŝi provizis juran kaj moralan helpon al parencoj de murditoj (ankaŭ murditaj policanoj). Laŭ iama milita polickomandanto, kiu interŝanĝis kun Franco informon pri murditaj policanoj, „estas stultaĵo diri, ke ŝi ne defendis policanojn” (aserto disvastigata ĝis nun).

En 2016 ŝi estis elektita en la urban konsilion de Rio-de-Ĵanejro. Pli ol 46 000 balotintoj voĉdonis por Franco. En la urba konsilio ŝi prezidis la Komisionon pri Defendo de Virinoj kaj estris komitaton kun kvar homoj, kies celo estis kontroli la iaman federacian intervenon pri sekureco en Rio-de-Ĵanejro. Ŝi kritikis la federacian intervenon kaj denuncis policajn misuzojn kaj malobservojn de homaj rajtoj.

Franco okupiĝis ankaŭ pri kolektado de datumoj pri perforto kontraŭ virinoj, certigante laŭleĝan abortigadon kaj pliigante partoprenon de virinoj en politiko. Dum ĉirkaŭ unu jaro ŝi redaktis 16 decido-proponojn, el kiuj du estis aprobitaj: unu reguligas motorciklan taksio-servon, kaj la alia celas konstruadon de ejoj por nekomplikaj naskoj. Ŝiaj leĝproponoj klopodis garantii subtenon por la rajtoj de virinoj, GLAT-anoj, nigruloj kaj loĝantoj de faveloj. En aŭgusto 2017 ŝia propono por inkluzivigi la tagon de GLAT-videbleco en la urban kalendaron estis malakceptita.

Murdo

La 14an de marto 2018 Franco estis murdita per tri pafoj en la kapon kaj unu en la kolon. Ŝi estis nur 38-jara. Murdita estis ankaŭ Anderson Pedro Mathias Gomes, ŝia ŝoforo. La ĉefa supozo de la polico estas, ke ilia murdo estis antaŭplanita. Laŭ Human Rights Watch, la murdo de Franco rilatas al senpuneco kaj al nefidinda sekureca sistemo en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro.

La funebran ceremonion, kiu okazis en la Urba Ĉambro de Konsilantoj de Rio-de-Ĵanejro, ĉeestis miloj da homoj. Ŝia murdo motivis naciajn kaj internaciajn reagojn.

Ĵurnalistoj ligitaj al la brazila dekstro akuzis la maldekstron pri politika ekspluatado de la murdo de Franco. Krome, individuoj de la grupo Movimento Brasil Livre (Movado Libera Brazilo) kaj la parlamentano Alberto Fraga publikigis falsajn mesaĝojn en sociaj retoj, esprimante dubojn pri la morala karaktero de Franco: ekzemple, pri ŝia supozata ligo kun drogŝakristoj. En la sekvaj semajnoj la juĝistaro ordonis forigon de la kalumniaj publikaĵoj. Alian ideologian persekutadon ĉi-jare ordonis prezidento Jair Bolsonaro: maldungi ĉiujn rekte dungitajn de lia registaro, kiuj dissendis la kradvorton #MarielleVive (Marielle vivas).

Postsekvo

La polico ankoraŭ ne scias, kiu mortigis Franco-n aŭ kiu ordonis ŝian murdon. Estas dubinde, ĉu esplorado de ĉi tiu krimo vere interesas tiujn, kiuj regas la urbon. La juĝistino Marília de Castro Neves Vieira, kiu rekte okupiĝas pri ĉi tiu krimo, publikigis falsajn novaĵojn pri Franco en sociaj retoj. La nova guberniestro de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro Wilson Witzel dum sia kampanjo diris, ke la enketado pri tiu ĉi krimo ne estas prioritata. Tamen nun, sub nacia kaj internacia premo, li diris, ke li estas proksima al malkovro de la vero pri la krimo. Ĉu vere?

Tamen novaj informoj aperis antaŭ nelonge. Homoj suspektataj pri la krimo (kaj ankoraŭ ne trovitaj) estas ligitaj al Flávio Bolsonaro, filo de la brazila prezidento. Se tio estas vera, tiu ĉi surpriza informo povas klarigi, kial la polica esplorado estas tiom malrapida, kaj certe povas faligi la brazilan prezidenton. Kvankam ĝis nun ne ekzistas ligo inter la morto de Franco kaj Flávio Bolsonaro, se tiaj onidiroj estus konataj dum la pasintjara prezidenta kampanjo, estus tre malfacile por lia patro venki.

1. Favelo: neregule kaj senpermese konstruita, malriĉa kaj krime pli danĝera parto de brazila urbo. [Noto de la redaktoro]
Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07