MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KUBO

Havano 500-jariĝos ĉi-jare

Origine nomata Sankta Kristoforo de Havano, sed nuntempe konata simple kiel Havano, la multkolora kuba ĉefurbo festos ĉi-jare sian 500an datrevenon.

Laŭ kronikistoj la hispana maristo Pánfilo de Narváez fondis la urbon en la jaro 1515. Poste oni ĝin translokis en la nunan regionon, kie la 16an de novembro 1519 oni celebris la unuan meson kaj magistrato-kunsidon, kiu enskribiĝis en la historio kiel la fonda aranĝo.

Por eternigi tiun historian momenton de la urba starigo ĉe la havana haveno sub foliabunda kapokarbo, la guberniestro Francisco Cagigal de la Vega konstruigis en 1754 kolonon triflankan, kiu portas ĉe la bazo du tekstojn ankoraŭ legeblajn, en la latina kaj kastilia lingvoj, kun detaloj pri la okazintaĵo.

Mirinda urbo

Havano konservas multajn heredaĵojn, kiuj rakontas kaj konservas la historion de niaj indiĝenaj praloĝantoj, bedaŭrinde malaperintaj plejparte. Unu el tiuj heredaĵoj estas Malnova Havano, distrikto prizorgata de la Oficejo de la Urba Historiisto (OUH).

Nuntempe oni renovigas la distrikton Malnova Havano danke al la subtena agado de la ŝtato kune kun OUH, kiu faras grandegan kaj meritoplenan laboron impulsitan interalie de Emilio Roig de Leuchsenring kaj Eusebio Leal Spengler, respektive la unua kaj la nuna historiistoj de la urbo.

La svisa fondaĵo New7Wonders 1 deklaris Havanon unu el la sep „mirindaj urboj” en 2016. Bernard Weber, prezidanto de tiu fondaĵo, diris: „Post la rekono de Havano kiel unu el la sep mirindaj urboj de la moderna mondo, ĝi restos kiel parto de la tutgloba heredaĵo, kiel unu el tiuj sep memorindaĵoj.”

1. new7wonders.com
Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ariadna García Gutiérrez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07