MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SOCIO

Kiaj rilatoj inter la seksoj trans Mediteraneo?

Mediteraneo estas kvazaŭa limo inter du mondoj, la kristana norde, la islama sude. Eĉ se rilatoj kaj interŝanĝoj okazas de jarmiloj inter la homoj, sekve inter socioj kaj kulturoj, la rilatoj akriĝas. Jam la 25an jaron okazis en Marseille (suda Francio) la „Renkontiĝoj Averroes”, kiuj estas malfermitaj al ĉia publiko. Ili konsistas el diskutoj ĉe rondaj tabloj, al kiuj estas invititaj filozofoj, pensistoj, intelektuloj kaj verkistoj. Antaŭ 25 jaroj ili okazis en centhoma kunvenejo, sed nun necesas milsidloka teatro por akcepti ĉiujn interesitojn. Finance kontribuis la urbo Marseille, la regiono, la Centro Nacia por Libroj, kaj raportis pluraj amaskomunikiloj inkluzive de lokaj gazetoj.

Renkontiĝoj Averroes - sekso kaj religioj

Kial tiu titolo „renkontiĝoj Averroes”? Ibn Ruŝd el Kordobo – Averroes – estis filozofo, juristo kaj kuracisto de la 12a jarcento. Li verkis en la araba lingvo, ĉar li estis islama andaluzo. Li naskiĝis en 1126 en Kordobo (nuna Hispanio, sed tiam araba teritorio) kaj mortis en Marakeŝo. Li do simbolas la rilatojn inter la regionoj norde kaj sude de Mediteraneo. Li estas unu el la ĉefaj arabaj filozofoj kaj lia verko estis re-malkovrita en la 19a jarcento kaj inspiras la raciajn penskurentojn.

Kial elekti „sekson” kiel diskuttemon? La rilatoj inter la seksoj – en la longa historio kaj en la nuno – skuas la mondon. Ĉu temas pri malaperigo de paternalismo aŭ seksismo kun samtempa retroiro al diskriminacio? Kvar rondaj tabloj traktis la jenajn temojn: „Ĉu la seksaj rilatoj fondiĝas sur religiaj aŭ sociaj tekstoj?”, „Ĉu la rilatoj fondiĝas sur imago aŭ valoroj?”, „Ĉu la rilatoj fondiĝas sur praktikado aŭ kontestado?” kaj „Ĉu la rilatoj fondiĝas sur koŝmaroj aŭ revoj?”

Ĉefe rolas sekso en islamo, laŭ okcidenta pensmaniero, kiam virinoj devas surmeti kaptukon, aŭ komplete kaŝi sin sub nigra surtuto (ne adaptita al dezerto kaj varmo, do kial viroj en blanko kaj virinoj en nigro?), ne bicikli, ne stiri aŭtojn ktp. Tro longus raporti detale pri ĉiuj rondaj tabloj; ni do elektis la unuan pri religioj.

Enkonduko

La historiistino Sophie Bessis – franc-tuniziano, esploristo, aktivulo pri homaj rajtoj – enkondukis la temon. Unuiĝintaj Nacioj en 1945 kondamnis per oficialaj tekstoj ĉiajn diskriminaciojn. Tamen necesis atendi 1979 kaj rezolucion en Kopenhago por ĉesigi kontraŭjunulan diskriminacion, kun „rezervoj” de la arabaj landoj. Pro tiuj rezervoj Irano retroiras al leĝa aĝo de 15 jaroj por edziniĝo de virino kaj Libio post Kadafi rajtigas poligamion. Tiam leviĝas la demando: kiujn tekstojn referenci? Ĉu egalas religiaj kaj nereligiaj (sociaj) tekstoj? Relegado de religiaj per „alitipaj” okuloj povas antaŭenigi la ideojn, ke ekzistas konkurencoj inter la interpretoj. Tion debatis reprezentantoj de tri unudiaj religioj: juda, islama kaj kristana. Interese estis, ke tiuj tri religioj posedas „sanktan” tekston verkitan tamen post la evento kun aldonaj interpretoj, kiuj iĝis ankaŭ parto de la religio kaj ritoj.

Torao

La filozofo, verkisto kaj rabeno Marc-Alain Ouaknin komentis, ke la leĝo por judoj estas Torao („La leĝo”) komentata generacion post generacio, t.e. Talmudo, kie interfrotiĝas komentoj por eviti ununuran penson. La sanktaj tekstoj venas el dio, koncepta ideo malsimila al la realo. La tekstoj ne devus komenciĝi per „Dio diris”, sed per „Dio, se ĝi ekzistas, diris ...”. La mitoj venas el Babilono; se Torao estis donita al la homoj, ĝi ne plu estas en la ĉielo. Filozofie, ĉu detruita objekto plu estas la sama objekto? Sekve la homoj devas mastrumi interkonsenton ĉirkaŭ sankta leĝo.

Kristanismo

Monique Baujard, juristino, sola virino en la konferenco de francaj episkopoj pri familio kaj socio, prezentis kristanismon. La Biblio estas aro da libroj verkitaj en diversaj epokoj, pri la vivo de viroj kaj virinoj kaj ideoj de la koncernaj epokoj. Ne eblas distingi, kio estas parolo de dio disde parolo de homoj. Nepras interpreti. La tekstoj transportas patriarkan familion (t.e. en la povo de la patro). Virinoj apenaŭ estas videblaj; ili ne estas edukitaj kaj instruitaj (ni ne forgesu, ke eĉ en Francio necesis atendi 1965, por ke edzino rajtu malfermi bankan konton sen permeso de la edzo!). Pro tio hodiaŭ indas legi la Biblion per virinaj okuloj.

Islamo

Asma Lamrabet estas maroka biologino, kuracistino. Ŝi prezentas sin kiel klarvidan kredantan islamaninon. Korano instituciigis islamon kun miksaĵo inter la spirita mesaĝo kaj ĝia interpreto, kiu fariĝis mizogina. Nun ekestas ina dinamiko por malkonstrui tiun virecan legadon kaj reveni al la veraj fontoj. Ne eblas eviti la religian dimension, sed eblas serĉi solvon. En sia furora libro „Dek sep demandoj, kiuj incitas” pri Korano kaj virinoj ŝi konstatas, ke nur ses troviĝas en Korano; la ceteraj povas detruiĝi post reformema legado. En demokratia spaco reformo de politiko kondukos al pacigita islamo. Ekzemple en la familia leĝaro en Maroko: nenie Korano parolas pri la supereco de la viro; male, ĝi parolas pri kunrespondeco (en 21 versikloj) kaj nur en 6 (t. e. 6 % de la Korano) ĝi skribas pri malegaleco. Ĉio alia estas elpensaĵoj de viroj. Legante Koranon oni forgesas ĉiujn malbonajn versiklojn pri sklaveco, korpaj punoj, militaj rabaĵoj ktp, sed kiam diskuto rilatas al la familio, tuj la tekstoj iĝas sanktaj.

Konkludo

En la postaj interŝanĝoj inter la kvar diskutintoj kaj la publiko elstariĝis la ideo, ke la religiaj tekstoj povas esti malklaraj, dum la juraj leĝoj devas estis tre klaraj. En la tuta historio viroj superis virinojn kaj sekve ankaŭ la klerikaro. Havi ŝtatan religion (ekz. islamo en pluraj arabaj landoj) malfermas aŭtoŝoseon al la klerikaro, kiu povas estri ĉion; sed ankaŭ en kristanismo teologoj ekspluatas sian aŭtoritaton pri temoj rilataj al la socia vivo (ekz. abortigo).

Filozofia konkludo estas, ke eblas interpreti kaj pensi alimaniere nur se oni kapablas forgesi la malnovan pensmanieron. Libereco ekzistas nur se diferenco ne premegas la aliulon. Studado permesas al la homo resti inteligenta. Samkiel ekonomio ne povas reguligi sin mem, religio ne povas reguligi sin; necesas ĝin reguligi de ekstere.

Post tiuj riĉaj intervenoj eblas nur „preĝi”, por ke la homoj komprenu, ke eblas kredi ne trudante sian religian komprenon al la aliaj. Tio jam estas en franca leĝo de 1905, kiu distingas eklezion disde la ŝtato; bedaŭrinde iuj landoj ankoraŭ ne atingis tiun punkton, ĉefe tiuj kun multaj analfabetoj, kiuj neniam legis aŭ legos la fundamentajn religiajn tekstojn.

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 01, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07